Contenido

Stalin, la granda murdisto

de dobri, 6 de enero de 2024

Aportes: 326

Idioma: Esperanto

dobri (Mostrar perfil) 9 de febrero de 2024 18:52:18

Ŝajnas, ke diskuto kun rusoj ne havas sencon, ĉar ili estas konvinkitaj, ke nur ili pravas. Plu Slavik uzas fivortojn. Tion oni kutime ne uzas dum diskuto!
En historio okazis multaj maljustaĵoj. Sed pli grave estas, ke tiuj maljustaĵoj ne okazu plu. Bedaŭrinde rusoj ne strebas pri tio.

Леопольд (Mostrar perfil) 10 de febrero de 2024 09:57:26

Saluton Dobri!
dobri:Ŝajnas, ke diskuto kun rusoj ne havas sencon, ĉar ili estas konvinkitaj, ke nur ili pravas.
Via retoriko estas destinita nur por tiuj, kiuj kredas je propagandaj rakontoj. Tial dum la diskutoj vi ne povas kontraŭstari ion ajn, kiam via oponanto uzas ligilojn al faktojn (sed ne al ies opiniojn pri la faktojn) kaj elementan logikon.

dobri:
Plu Slavik uzas fivortojn.
Bonvolu afiŝos al ĉi tie ligon al la fivorton de SlavikDze!

dobri:
En historio okazis multaj maljustaĵoj. Sed pli grave estas, ke tiuj maljustaĵoj ne okazu plu. Bedaŭrinde rusoj ne strebas pri tio.
Via "civilizitaj landoj" faris ĉi tiun maljustaĵojn. Kie oni kreis faŝismo kaj naziismo? En "civilizita" Eŭropo. Kie oni kreis la tekniko ekstermi homojn je "industria skalo"? En "civilizita" Eŭropo. Kiom da homoj mortis dum la "humanitaraj bombadoj" de Jugoslavio, Irako kaj Libio? Kiu subtenas la sangan parodion de la Tria Reich - Ukrainion ? "Civilizita" Eŭropo. Kiu nun uzas la principojn de naziismo al Rusio? "Civilizita" Eŭropo.

Tial reprezentantoj de "civilizita" Eŭropo ne havas la moralan rajton diri ion ajn pri maljustaĵo de Rusio.

Altebrilas (Mostrar perfil) 10 de febrero de 2024 14:05:02

Kiu subskribis la pakton Molotov-Riebentropp?

Tiaj argumentoj ne validas. Ni pacamaj esperantistoj, devas strebi por mondo kun malpli da tn. realpolitiko kaj pli da homarismo.

amigueo (Mostrar perfil) 10 de febrero de 2024 18:30:08

Altebrilas:Kiu subskribis la pakton Molotov-Riebentropp?

Tiaj argumentoj ne validas. Ni pacamaj esperantistoj, devas strebi por mondo kun malpli da tn. realpolitiko kaj pli da homarismo.
Tiu propono analogas al tiuj de cxiuj realpolitikaj agentoj kiuj strebas kasxi sin per belaj valoroj defendindegaj.

dobri (Mostrar perfil) 10 de febrero de 2024 19:35:32

Saluton Leopold,
via kontribuo pravigas mian tezon, ke rusoj opinias sin ĉiam verdiraj. Vi daŭre restas en influo de oficiala rusa propagando kaj vi tute ne kapablas racie cerbumi, ĉu eble ia afero estas alia ol diras via registaro. Kontraŭe vi aljuĝas malsaĝecon al ĉiuj, kiuj ne konsentas kun vi.

Evidente vi legas la forumon nur supraĵe, ĉar dum la atentema legado vi povis legi jenan eldiron de Slavik:
Sed kial tiel longe silentas niaj bravaj anti-rusiaj fetoristoj pan Dobri kaj PeterSK? Verdire, mi iom enuas sen iliaj amuzaj elfurzaĵoj.

Se civilizitaj landoj elpensis ĉiujn nuntempajn maljustaĵojn, tio signifas, ke Rusio ne estas civilizita lando?

Altebrilas (Mostrar perfil) 10 de febrero de 2024 21:00:44

Tiu propono analogas al tiuj de cxiuj realpolitikaj agentoj kiuj strebas kasxi sin per belaj valoroj defendindegaj.
Ĉu vi opinias, ke homo estas malsincera ĝis kiam li estos provinta la malon?

PeterSK (Mostrar perfil) 10 de febrero de 2024 21:33:34

La Pakto Molotov Ribentrop estis malbona en tio - ili dividis Pollandon kvazaŭ ĝi eĉ ne estus suverena lando

Леопольд (Mostrar perfil) 11 de febrero de 2024 06:38:22

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:Kiu subskribis la pakton Molotov-Riebentropp?
Vi donis tre bonan ekzemplon de selektema legado de historio. Traktatoj similaj al la Pakto Molotov-Riebentrop estis subskribitaj de multaj eŭropaj landoj antaŭ la subskribo de la pakto. Ĉu vi scias ion pri gij, aŭ ĉu vi "forgesis"?

Mi memorigas vin:
1934 - Deklaracio pri neuzo de forto inter Germanujo kaj Pollando
1938 - Deklaracio de Ne-agreso inter Germanio kaj Britio
1938 - Deklaro de Ne-agreso inter Germanujo kaj Francio
1939 - Traktato inter la Respubliko de Litovio kaj la Germana Regno
1939 - Ne-Agresa Traktato inter Germanujo kaj Estonio
1939 - Ne-Agresa Traktato inter Germanujo kaj Latvio

Altebrilas:
Tiaj argumentoj ne validas. Ni pacamaj esperantistoj, devas strebi por mondo kun malpli da tn. realpolitiko kaj pli da homarismo.
Sed vi subtenas la parodion de la 3-a Reich - Ukrainio, ĉu ne?

Леопольд (Mostrar perfil) 11 de febrero de 2024 07:22:33

Saluton Dobri!
dobri:Saluton Leopold,
via kontribuo pravigas mian tezon, ke rusoj opinias sin ĉiam verdiraj. Vi daŭre restas en influo de oficiala rusa propagando kaj vi tute ne kapablas racie cerbumi, ĉu eble ia afero estas alia ol diras via registaro. Kontraŭe vi aljuĝas malsaĝecon al ĉiuj, kiuj ne konsentas kun vi.
Vi prezentis aron da ŝablonoj por via propagando, eĉ sen kompreni, ke funkcii kun faktoj kaj logiko signifas "kapablas racie cerbumi". okulumo.gif

dobri:
Evidente vi legas la forumon nur supraĵe, ĉar dum la atentema legado vi povis legi jenan eldiron de Slavik:
Sed kial tiel longe silentas niaj bravaj anti-rusiaj fetoristoj pan Dobri kaj PeterSK? Verdire, mi iom enuas sen iliaj amuzaj elfurzaĵoj.
Mi ne povis trovi la vorton "fetoristo" en la esperanta vortaro de obscenaj vortoj. Sed mi trovis ĉi tiun vorton en regula esperanta vortaro. Tial la vorto "fetoristo" ne estas obscena.

dobri:
Se civilizitaj landoj elpensis ĉiujn nuntempajn maljustaĵojn, tio signifas, ke Rusio ne estas civilizita lando?
Tial mi metas la vorton "civilizita" inter citiloj, ĉar ĉi tiuj landoj demonstre konsideras sin civilizitaj ĉar ili sekvas la tradiciojn de naziismo, la diktojn de GLAT kaj BLM. Rusio ne subtenas naziismon, GLAT-propagando estas malpermesita, BLM estas neebla en Rusio, kaj tial ne taŭgas la kriterion de tia "civilizacio".

Леопольд (Mostrar perfil) 11 de febrero de 2024 07:41:16

Saluton PeterSK!
PeterSK:La Pakto Molotov Ribentrop estis malbona en tio - ili dividis Pollandon kvazaŭ ĝi eĉ ne estus suverena lando
Ĉu vi legis la tekston de la pakto? Aŭ "Sekreta Aldona Protokolo"? Gij estas en la publika domeno:
Sekreta Aldona Protokolo

Volver arriba