Al la enhavo

Stalin, la granda murdisto

de dobri, 2024-januaro-06

Mesaĝoj: 326

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2024-januaro-06 18:09:45

Antaŭnelonge mi legis artikolon, ke en Rusio reviviĝas la personkulto de Stalin. Onidire la rusoj konstruas novajn monumentojn, kiuj glorigas la diktatoron. Ĉu ili jam forgesis, ke li ordonis mortigi multajn homojn (ne nur esperantistojn) nur pro propra plezuro? En tridekaj jaroj li ordonis konfiski rikoltaĵon precipe en Ukrainio, kie tiam ekestis malsatego, pro kio mortis ĉirkaŭ 5 000 000 da homoj. Terura nombro!
Dum la Dua mondmilito li ankaŭ kelkfoje ordonis, kiamaniere la rusaj soldatoj batalu, spite konsiloj de armeestroj. Tio kaŭzis grandajn perdojn de soldatoj kaj militdamaĝojn. Laŭ historiistoj li fariĝis la dua plej granda murdisto (post Mau Ze Dong, sed antaŭ Hitler). La diktatoroj kiel Idi Amin aŭ Pol Pot estis nur fuŝaj epigonoj!
Putin klopodas lin imiti, verŝajne vane.

Серёга (Montri la profilon) 2024-januaro-06 20:47:41

La mesaĝo estas forigita.

dobri (Montri la profilon) 2024-januaro-20 09:46:23

Mi forgesis aldoni, ke Stalin estis nur daŭriganto de krimoj, kiujn inventis Lenin. Li ordonis likvidi riĉajn bienmastrojn, kiuj kapablis bone mastri la agrokulturadon. Plu li inventis koncentrejojn. La tiuj ekzistas ĝis nun. Tamen en Rusio daŭre staras liaj multaj monumentoj.
Hodiaŭ multaj rusoj asertas, ke ukrainanoj glorigas krimulon Bandera, dume la pli grandaj krimuloj kiel Lenin kaj Stalin estas glorigataj plu. Kial? Ĉu vere multaj rusoj sentas sin kiel faŝistoj?

SlavikDze (Montri la profilon) 2024-januaro-24 17:48:20

Se la brava kartvela "džigitito" Jozefo Džugašvili kaj regataj-gvidataj de li rusuloj reale estus tiel malicaj kaj ferocaj, kiel emas imagi nia jelpema kolego pan Dobri kaj aliaj nebul-mensaj okcidentaj filistroj, tute probable naziemaj germanuloj kaj fervore helpintaj al ili ĉehuloj eĉ ne havus nun siajn naciajn ŝtatojn. Kaj tute eblas, ke ĉi-popoloj estus nun same malmult-nombraj, kiel nord-amerikaj indianoj, kiuj propra-sorte spertis "humanecon" de anglo-saksoj.

PeterSK (Montri la profilon) 2024-januaro-25 04:17:30

Ne forgesu pri Murmansk-Neniu liverado de armiloj kaj alia materialo el
Usonanoj kaj angloj - ili neniam alvenus ĝis Berlino -
Tiuj malbonaj anglosaksoj sendis ĝin al ili,
same kiel nun ili helpas defendi la Atakitajn !!! Ne al agresanto!!!

Frano (Montri la profilon) 2024-januaro-25 07:24:36

Kaj tute eblas, ke ĉi-popoloj estus nun same malmult-nombraj, kiel nord-amerikaj indianoj, kiuj propra-sorte spertis "humanecon" de anglo-saksoj.
Ekzemple tiamaniere https://eo.globalvoices.org/2024/01/14193/

Леопольд (Montri la profilon) 2024-januaro-25 09:45:49

Ajna konkludo bazita sur fantazio povas esti detruita surbaze de faktoj kaj uzante logikon.

Do ni komencu.

1). Stalino ne inventis koncentrejojn. Historiistoj kredas ke la unuaj modernaj koncentrejoj estis kreitaj dum la Bura Milito (1899-1902) fare de Lord Kitchener, la brita ĉefkomandanto, por buraj familioj en Sudafriko. Tiam, en nur unu jaro (1901-1902), ĉirkaŭ 17 mil homoj mortis pro malsato kaj malsano en tiuj tendaroj.

2).Antaŭ ol nomi Stalinon la granda murdisto, komparu kiom da homoj estis mortigitaj dum la regado de Stalin, Hitler, Mussolini, Imperiestro Hirohito (Japanio), Churchill.

3) Faŝismo baziĝas sur Naziismo kaj la principo de kolektiva respondeco.

Ambaŭ ĉi tiuj principoj nun estas uzataj de la "civilizita mondo". en ĉiuj sferoj de politiko kaj kulturo. Por nobeligi tion, la esprimo "ĉi tio estas malsama" estis elpensita.

Do demando al la aŭtoro de la temo: ĉu vi sentas vin kiel faŝisto?

Леопольд (Montri la profilon) 2024-januaro-25 14:16:31

Altebrilas:https://en.m.wikipedia.org/wiki/List_of_anthropoge...
Сiti Vikipedion egalas agnoski sian trompon.

dobri (Montri la profilon) 2024-januaro-25 16:26:50

Kara Leopold,
mi ne sentas min kiel faŝisto, ĉar mi estas demokrato. Bedaŭrinde multaj homoj en Rusio ne konas ĉi tiun vorton, kontraŭe ili subtenas imperiisman politikon de Putin. Tio signifas, ke fakte ĉiuj adorantoj de Putin estas fakte faŝistoj!

Reen al la supro