Al la enhavo

Stalin, la granda murdisto

de dobri, 2024-januaro-06

Mesaĝoj: 326

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-januaro-27 12:48:03

Ĉu vi tromanĝis tiujn fungojn?.................

dobri (Montri la profilon) 2024-januaro-27 15:18:09

Леопольд:Saluton Dobri!

dobri:Kial DPR kaj LPR ne restis sendependaj landoj? Ne necesis tuj aliĝi al Rusio! Certe tio aspektus pli bone. Ili povis simple peti helpon de Rusio, sed ne necesis tuj aligi al ĝi.
Ekde la nazia puĉo en Kyiv, la DPR kaj LPR volis "iri" al Rusio, ili eĉ faris voĉdonon pri ĉi tiu temo.
dobri:Tamen vi ne respondis mian demandon.

dobri:Ĉu atako al Kievo en la jaro 2022 ne estis senprovoka atako kaj imperia politiko?
Ĉu mi ĝuste komprenis vin - vi opinias, ke ia atako kontraŭ la ĉefurbo de eksterlanda ŝtato estas imperia politiko?
dobri:Jes, tio estis klara agreso.

dobri:Putin deklaris kaj fakte faras ĉion por tio, ke ĉiuj rusoj batalu por patrujo. Morti pro patrujo estas la plej granda heroismo.
La samaj landoj agas kontraŭ Rusio, kiu, kiel parto de la armeo de Hitler, atakis Sovetujon en 1941. Usono kaj Britio financas ĉi tiun militon same kiel en la tempo de Hitler. Armea personaro de la Armed Forces of Ukraine portas naziajn simbolojn, kaj naciismaj armitaj formacioj kiel ekzemple "Azov" havas svastikon sur sia flago; tankoj liveritaj de Germanio havas la samajn krucojn kiel dum la milito kontraŭ Hitler. Kian reagon vi atendis de Rusio?
dobri:Certe vi forgesis, ke Usono kaj Britio dum la Dua mondmilito subtenadis Sovetunion per liverado de armiloj. Malamo kontraŭ Sovetunio estiĝis post kreiĝo de Fera kurteno, kiun iniciatis ĝuste Sovetunio.
Naziaj simboloj estas malpermesitaj jam de longe en tuta Eŭropo. Mi dubas, ke ukrainanoj uzas ilin. Eĉ la tankoj liverataj el Germanio ne povas havi svastikon. De Rusio mi atendis intertraktadon anstataŭ sensenca milito.

dobri:Ĉu tio ne estas kolektiva respondeco?
Mi petas vin klarigi la serpentuman kurson de via logiko, kiu permesis al vi egaligi "defendon de la patrujo" kun "kolektiva respondeco".
Ha, ha, ha. Agreso kontraŭ najbara lando estas defendo de patrujo? Ĉu la ukrainaj tankoj jam proksimiĝadis al Moskvo?

Meŝig (Montri la profilon) 2024-januaro-27 20:45:40

"SlavikDze":Kaj por ke vi povu plu vastigi vian mond-koncepton, mi rekomendas legi ankaŭ alternativajn (ne francajn) verkojn pri franca historio.
Ekzemple, pri "noblaj" militoj en Alĝerio kaj Hindo-Ĉinio.
Koloniado estis nepravigebla ega eraro de la estroj de Francujo. Tute ne ĝenas min agnoski tion, estas historia fakto.

Леопольд (Montri la profilon) 2024-januaro-28 09:49:35

Saluton Dobri!

dobri:
Tamen vi ne respondis mian demandon.
Mi ne kutimas atribui miajn pensojn al aliaj, do mi klare atentigis vin - se la loĝantoj de DPR/LPR ne volus aliĝi al Rusio, ili voĉdonus tiel.

dobri:
Леопольд:
Ĉu mi ĝuste komprenis vin - vi opinias, ke ia atako kontraŭ la ĉefurbo de eksterlanda ŝtato estas imperia politiko?
Jes, tio estis klara agreso.
Tial, kiam NATO-landoj bombardis la ĉefurbojn de Jugoslavio kaj Irako, estis imperia politiko, ĉu ne?

dobri:
Certe vi forgesis, ke Usono kaj Britio dum la Dua mondmilito subtenadis Sovetunion per liverado de armiloj.
Mi ne forgesis pri Lend Lease. Kaj mi memoras, ke ĉi tiuj ne estis senpagaj liveraĵoj, sed por mono, t.e. vendo. Usonaj kaj britaj bankistoj faris profiton, usonaj kaj britaj armilfirmaoj faris profiton.

dobri:
Malamo kontraŭ Sovetunio estiĝis post kreiĝo de Fera kurteno, kiun iniciatis ĝuste Sovetunio.
Eble en alternativa realaĵo tio estis vera. Sed en nia realo, la kreado de la Fera Kurteno estis anoncita de Winston Churchill la 5-an de marto 1946 en Westminster College en Fulton, Misurio, Usono. Se vi volas, mi povas provizi koncernajn citaĵojn de tiu parolado.

dobri:
Naziaj simboloj estas malpermesitaj jam de longe en tuta Eŭropo. Mi dubas, ke ukrainanoj uzas ilin.
Rigardu la fotojn per la ligiloj. Mi ne scias kiel enmeti bildojn ĉi tie.
...
...
...
...

dobri:
Eĉ la tankoj liverataj el Germanio ne povas havi svastikon.
La germanaj tankoj ne havis svastikon, sed t.n "Teŭtona kruco" La samaj signoj estas sur tankoj de la Ukrainaj Armitaj Fortoj.

dobri:
De Rusio mi atendis intertraktadon anstataŭ sensenca milito.
Rusio intertraktis sen rezultoj dum 8 (ok) jaroj. Dum tiu tempo, NATO-landoj intense provizis la ukrainajn armetrupojn per novaj armiloj kaj armeaj ekipaĵoj. Ne senpage, sed kredite. Kiun Ukrainio havas nenion por doni. Usonaj kaj britaj bankistoj faris profiton, usonaj armilfirmaoj faris profiton. Kaj pri la "sensenca milito" - la celoj de la speciala milita operacio (SVO) estas "denazigo" kaj "senmilitarigo". Kaj ĉi tiuj taskoj estas sukcese plenumitaj.

dobri:
Леопольд:
La samaj landoj agas kontraŭ Rusio, kiu, kiel parto de la armeo de Hitler, atakis Sovetujon en 1941. Usono kaj Britio financas ĉi tiun militon same kiel en la tempo de Hitler. Armea personaro de la Armed Forces of Ukraine portas naziajn simbolojn, kaj naciismaj armitaj formacioj kiel ekzemple "Azov" havas svastikon sur sia flago; tankoj liveritaj de Germanio havas la samajn krucojn kiel dum la milito kontraŭ Hitler. Kian reagon vi atendis de Rusio?
Ha, ha, ha. Agreso kontraŭ najbara lando estas defendo de patrujo?
1. Mi petas vin indiki artikolon de Internacia Juro, en kiu la plenumo de ies devoj laŭ traktato en formo de forpuŝo de atako kontraŭ dua partio al la traktato estas interpretita kiel agreso!
2. Reprezentantoj de NATO-landoj klare deklaris, ke Rusio devas perdi sur la batalkampo, ĉu ne?

dobri:
Ĉu la ukrainaj tankoj jam proksimiĝadis al Moskvo?
Nur en la sonĝoj de ukrainaj nazioj.

Fakte, NATO batalas kontraŭ Rusio en Ukrainio per ukrainoj.

Mi povas traduki interesan enketartikolon pri la temo, kiu profitas finance de ĉi tiu milito. Ĝi enhavas informojn, kiujn oni povas facile kontroli. Mi povas afiŝi la tradukon ĉi tie, aŭ mi povas krei apartan temon. Ĉu ĉi tio estos interesa por vi?

P.S. Se vi ne scias kiel uzi citaĵojn, prefiksu vian respondon per # signo.

PeterSK (Montri la profilon) 2024-januaro-29 04:15:14

Ĉinio batalas en Ukrainio ĝis la lasta ruso

Леопольд (Montri la profilon) 2024-januaro-29 07:05:47

PeterSK:Ĉinio batalas en Ukrainio ĝis la lasta ruso
En alternativa realo tio eblas. En nia realeco, NATO batalas en Ukrainio kontraŭ Rusio "ĝis la lasta ukrainio". Estas multaj videoj en youtube pri ukrainaj armeaj komisaroj kaptas ukrainojn surstrate kaj perforte sendas ilin al la Armitaj Fortoj de Ukrainio.

SlavikDze (Montri la profilon) 2024-januaro-29 07:23:15

Mi jam suspektas, ke per siaj filistrecaj absurdaĵoj PeterSK (kaj ankaŭ pan Dobri) strebas intence kompromiti slovakojn kaj ĉehojn, kiuj malgraŭ blatanta antirusia propagando estas plejparte sufiĉe klarvidaj kaj saĝaj homoj.

amigueo (Montri la profilon) 2024-januaro-29 16:30:54

@PeterSK,
《Ĉinio batalas en Ukrainio ĝis la lasta ruso》.

Vi tute pravas ke tin sxpritan metaforon por klarigi aspekton soldatsxparan de proksimilito oni povas apliki malavare al cxiuj helpantoj de eksterlandaj militoj. Usono sxparis proprajn soldatojn en unua afgania milito, tamen gxi malsxparis ilin dum la dua. Same respekte la unua kaj la dua Iraka milito. Irano sxparas siajn soldatojn per Hutioj kaj Hezbolao.
Euxropunianoj, ne per demokrata decido, sxparas siajn soldatoj kaj civiluloj per armil-, spionad-, mon-, embarg-, propagand-, pregxad- helpoj al Ukrainio kontraux Rusio. Tio ne estas kaprica. Jam kelkcent dolarmiliardoj helpis sxangxi Ukrainian regximon en 2014. Nun estas aldona etapo de la vojagxo.

Pri Cxinio, dirun ke gxi klopodis eviti koleron de Usono por protekti komercon, sed tio neutilas. Usono timas perdi unuaecon (dolaro estas mondvaluto), cxefe ekonomie, kaj do gxi igxas militema, kondamnema, plimensogema por konservi dum kelkaj jaroj sian imperion (Emerikion). Bonan sxancon. Se tio venas, la sxangxo de mondordo promesas konvulsojn.

dobri (Montri la profilon) 2024-januaro-29 17:53:27

Леопольд:Saluton Dobri!

dobri:Tamen vi ne respondis mian demandon.
Mi ne kutimas atribui miajn pensojn al aliaj, do mi klare atentigis vin - se la loĝantoj de DPR/LPR ne volus aliĝi al Rusio, ili voĉdonus tiel.

dobri:Jes, tio estis klara agreso.
Tial, kiam NATO-landoj bombardis la ĉefurbojn de Jugoslavio kaj Irako, estis imperia politiko, ĉu ne?
#Jes, kompreneble.
dobri:Certe vi forgesis, ke Usono kaj Britio dum la Dua mondmilito subtenadis Sovetunion per liverado de armiloj.
Mi ne forgesis pri Lend Lease. Kaj mi memoras, ke ĉi tiuj ne estis senpagaj liveraĵoj, sed por mono, t.e. vendo. Usonaj kaj britaj bankistoj faris profiton, usonaj kaj britaj armilfirmaoj faris profiton.
# Jes, vi pravas. Dum militado la armilproduktantoj ĝojas.

dobri:Malamo kontraŭ Sovetunio estiĝis post kreiĝo de Fera kurteno, kiun iniciatis ĝuste Sovetunio.
Eble en alternativa realaĵo tio estis vera. Sed en nia realo, la kreado de la Fera Kurteno estis anoncita de Winston Churchill la 5-an de marto 1946 en Westminster College en Fulton, Misurio, Usono. Se vi volas, mi povas provizi koncernajn citaĵojn de tiu parolado.
# Churchil nur nomumis la fakton, kiun enkondukis Stalin. Pro lia ordono mia lando dum 40 jaroj vivis separe de resto de Eŭropo.

dobri:Naziaj simboloj estas malpermesitaj jam de longe en tuta Eŭropo. Mi dubas, ke ukrainanoj uzas ilin.
Rigardu la fotojn per la ligiloj. Mi ne scias kiel enmeti bildojn ĉi tie.
...
...
...
...
# Tiajn fotojn mi neniam vidis. Ĉu temas pri veraj fotoj aŭ ili estas prilaboritaj por propagando?
dobri:Eĉ la tankoj liverataj el Germanio ne povas havi svastikon.
La germanaj tankoj ne havis svastikon, sed t.n "Teŭtona kruco" La samaj signoj estas sur tankoj de la Ukrainaj Armitaj Fortoj.
# Teutona kruco estas malnova germana simbolo. Laŭ mia scio gi ne estas malpermesita.

dobri:De Rusio mi atendis intertraktadon anstataŭ sensenca milito.
Rusio intertraktis sen rezultoj dum 8 (ok) jaroj. Dum tiu tempo, NATO-landoj intense provizis la ukrainajn armetrupojn per novaj armiloj kaj armeaj ekipaĵoj. Ne senpage, sed kredite. Kiun Ukrainio havas nenion por doni. Usonaj kaj britaj bankistoj faris profiton, usonaj armilfirmaoj faris profiton. Kaj pri la "sensenca milito" - la celoj de la speciala milita operacio (SVO) estas "denazigo" kaj "senmilitarigo". Kaj ĉi tiuj taskoj estas sukcese plenumitaj.
# Ĉu vi opinias, ke via SVO ne estas sensenca? Lasu ukrainanojn fari sur sia teritorio kion ajn!

dobri:Ha, ha, ha. Agreso kontraŭ najbara lando estas defendo de patrujo?
1. Mi petas vin indiki artikolon de Internacia Juro, en kiu la plenumo de ies devoj laŭ traktato en formo de forpuŝo de atako kontraŭ dua partio al la traktato estas interpretita kiel agreso!
# Mi daŭre dubas, ke Ukrainio ekmilitis kontraŭ Rusio kiel la unua.
2. Reprezentantoj de NATO-landoj klare deklaris, ke Rusio devas perdi sur la batalkampo, ĉu ne?
# Tio ankaŭ estas komprenebla. Ĉiu militanta lando volas venki. Tio ne estas argumento.

dobri:Ĉu la ukrainaj tankoj jam proksimiĝadis al Moskvo?
Nur en la sonĝoj de ukrainaj nazioj.
#Jes. Do kial Rusio komencis la militon, se ukrainaj tankoj tute ne venis al Rusio?

Fakte, NATO batalas kontraŭ Rusio en Ukrainio per ukrainoj.
# Ĉar NATO timas, ke post Ukraino la rusa agresio daŭrigos kontraŭ Litovio, Latvio, Estonio kaj eble ankaŭ Pollando. Rimarku, ke kun ukraina armeo batalas neniu plua armeo, nur kelkaj volontuloj.

Mi povas traduki interesan enketartikolon pri la temo, kiu profitas finance de ĉi tiu milito. Ĝi enhavas informojn, kiujn oni povas facile kontroli. Mi povas afiŝi la tradukon ĉi tie, aŭ mi povas krei apartan temon. Ĉu ĉi tio estos interesa por vi?
# Ne. Mi preferus fini la militon. Demonstru por tio!

P.S. Se vi ne scias kiel uzi citaĵojn, prefiksu vian respondon per # signo.

PeterSK (Montri la profilon) 2024-januaro-30 04:35:02

Kelkaj debatantoj provas defendi Agreson en ĉiuj eblaj manieroj – sed tio estas neebla.Agresanto – Okupanto ĉiam restos nur okupanto.
Kaj por sinjoro — mi ne hontas, ke mi estas slovako — malsame al li — kiam li eĉ ne mencias sian naciecon.Mi parolas por mi — mi ne diras, ke ni, nek iuj aliaj.
Sub Hlavňami zbrani, kio restas por vi fari dum voĉdonado por savi vian vivon.
Neniu havas la rajton trudi al alia ŝtato kiel vivi kaj elekti – krom parola komunikado.
Mi batalas nur sur sportejoj

Reen al la supro