Al la enhavo

Stalin, la granda murdisto

de dobri, 2024-januaro-06

Mesaĝoj: 326

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2024-januaro-25 17:53:47

Altebrilas:https://en.m.wikipedia.org/wiki/List_of_anthropoge...
La nombrojn mi ne scias cxu fidindaj. Mi pensas ke Leopold II de Belgio "mortigis" dek milion' homojn, anstataux tri milion'. Hi estas patro de la patrio kaj hiaj statuoj fiere staras abunde en Belgio. Belgio dankas al hi kontribuon trovi krudajn materialojn kaj kaj abundan senpagan laborforton por fiera unuaranga industrio. Dank al ambicio kaj ruzo de Leopold II Belgio eta lando de nun 11 milion' enlogxantoj igxis koloniala kaj industria potenco. Tiu "hontiga" dekmiliono estas margxe citinda "kolaterala domagxo" kazaux kombustajxo de civilizo, kapitalismo kaj progreso. Rilate al la eta enlogxantaro de Belgio en epoko de Leopold II, dekmiliono estas enorma kvanto.

Statuo en cxiu vilagxo kaj urbo de Belgio, dedicxata al memoro de tiu dekmiliono de anonimaj "bastardaj nigraj filoj" de la patrio povus ripari kolektivan kulpsenton de nunaj belgoj (kaj ekonomisituacion de multegaj skulptistoj) sed certe ne riparos Kongegon.

Леопольд (Montri la profilon) 2024-januaro-26 13:39:26

Kara Dobri!

dobri:
mi ne sentas min kiel faŝisto, ĉar mi estas demokrato.
Tio estas bele priskribita en la libro "1984" de Orwell , kie la signifoj de la vortoj estas inversigitaj.

En teorio, demokratio implicas egalajn rajtojn por ĉiuj civitanoj. En realeco, reprezentantoj de kelkaj etnaj/seksaj/religiaj malplimultoj havas pli grandajn rajtojn ol la plimulto, dum reprezentantoj de aliaj havas malpli. Kaj ĉi tio ne estas demokratio.

dobri:
Bedaŭrinde multaj homoj en Rusio ne konas ĉi tiun vorton
Multaj homoj en Rusio konas ĉi tiun vorton, tial, observantoj el aliaj landoj estas invititaj al niaj elektoj kaj voĉoj estas nombritaj sub vidbenda kamerao.

dobri:
kontraŭe ili subtenas imperiisman politikon de Putin.
Do, mi iom alfabetigos por vi pri la eventoj en Ukrainio.
1. En 2014 okazis kontraŭkonstitucia puĉo en Ukrainio (ne revolucio, ĉar la politika sistemo ne ŝanĝiĝis). La puĉo okazis sub naziaj sloganoj.
2. La puĉo ne estis aprobita en Krimeo, Luganska regiono kaj Donecka regiono.
3. Krimeo deklaris sian sendependecon (kion ĝi tute rajtis fari, ĉar post la puĉo la landa konstitucio ne validis, kaj Krimeo havis la statuson de aŭtonomio kaj propran konstitucion). Samtempe okazis referendumo pri aliĝo al Rusio.
4. La partoprenantoj en la puĉo decidis puni la malobeemajn regionojn, deklaris ilin teroristoj kaj sendis tien militistajn unuojn.
Ĉio ĉi estis apogita de tielnomitaj civilizitaj landoj"
5. La Donecka regiono kaj la Luganska regiono deklaris sian sendependecon kaj formis la Doneckan Popolan Respublikon (DPR) kaj la Luganskaan Popolan Respublikon (LPR).
6. Ĉar post la puĉo en la lando komenciĝis kurso al kreado de nazia ŝtato, komplicoj de faŝismo fariĝis herooj, amaskomunikiloj komencis malkaŝe prediki naziajn ideojn ktp., Rusio, kiu ankoraŭ memoras la militon kontraŭ faŝismo, decidis helpo. De 8 jaroj, Rusio klopodas persvadi Ukrainion ĉesi mortigi homojn en la DPR kaj LPR. Sed kiam Ukrainio rifuzis plenumi la Minskajn interkonsentojn, Rusio agnoskis la Luganska Popola Respubliko (LPR) kaj la Doneckan Popolan Respublikon (LPR) kiel sendependajn landojn kaj faris kun ili interkonsenton pri amikeco, kunlaboro kaj interhelpo.
7. Post tio, la senŝeligado de la DPR kaj LPR nur intensiĝis (tio estas facile kontrolita en la retejo de OSCE, kie raportoj de observantoj ĉiutage estas afiŝitaj), kaj Rusio, konforme al la finitaj interkonsentoj, eliris por protekti tiujn respublikojn. . La "Civilizita Mondo" nomis ĝin "senprovoka atako" kaj "imperia politiko".

dobri:
Tio signifas, ke fakte ĉiuj adorantoj de Putin estas fakte faŝistoj!
Ĉi tio nur montras, ke vi ne konas la koncepton de "faŝismo"

Faŝismo baziĝas sur Naziismo kaj la principo de kolektiva respondeco. Bonvolu indiki, kie Putin diris ion, kio respondas al la koncepto "naziismo" aŭ "kolektiva respondeco"? Mi memorigu vin, ke naziismo deklaras la superecon de unu nacio/raso super alia/aliaj, kaj la koncepto de "kolektiva respondeco" implicas la respondecon de ĉiuj membroj de teamo/urbo/lando/nacieco/raso/profesio/ŝatokupo ktp.

dobri (Montri la profilon) 2024-januaro-27 08:12:32

Kial DPR kaj LPR ne restis sendependaj landoj? Ne necesis tuj aliĝi al Rusio! Certe tio aspektus pli bone. Ili povis simple peti helpon de Rusio, sed ne necesis tuj aligi al ĝi.
Ĉu atako al Kievo en la jaro 2022 ne estis senprovoka atako kaj imperia politiko?
Putin deklaris kaj fakte faras ĉion por tio, ke ĉiuj rusoj batalu por patrujo. Morti pro patrujo estas la plej granda heroismo. Ĉu tio ne estas kolektiva respondeco?

Meŝig (Montri la profilon) 2024-januaro-27 09:03:55

Hazarde, mi ĵus finis legi libron en esperanto titolita "forege malantaŭ Uralo", kiu rakontas la vivon en la gulago, kaj poste en ekzilo en Siberio, de litova instruisto. Li povis reveni hejmen post la morto de Stalino.

Multaj homoj estis ekzilitaj kaj mortis dum la regado de Stalino. Kaj estas aparte timiga konstati, ke la kialoj estis oftege arbitraj. Al niaj rusaj amikoj: ne temas pri volo kritiki Rusujon/Sovetunion, simple estas historia fakto. Estis aliaj diktatoroj, kompreneble, kaj multaj neliberaj landoj (verdire, la aktualaj Okcident-Eŭropaj landoj ne estas tiom liberaj).

Леопольд (Montri la profilon) 2024-januaro-27 09:38:56

Saluton Dobri!

dobri:Kial DPR kaj LPR ne restis sendependaj landoj? Ne necesis tuj aliĝi al Rusio! Certe tio aspektus pli bone. Ili povis simple peti helpon de Rusio, sed ne necesis tuj aligi al ĝi.
Ekde la nazia puĉo en Kyiv, la DPR kaj LPR volis "iri" al Rusio, ili eĉ faris voĉdonon pri ĉi tiu temo.

dobri:
Ĉu atako al Kievo en la jaro 2022 ne estis senprovoka atako kaj imperia politiko?
Ĉu mi ĝuste komprenis vin - vi opinias, ke ia atako kontraŭ la ĉefurbo de eksterlanda ŝtato estas imperia politiko?

dobri:
Putin deklaris kaj fakte faras ĉion por tio, ke ĉiuj rusoj batalu por patrujo. Morti pro patrujo estas la plej granda heroismo.
La samaj landoj agas kontraŭ Rusio, kiu, kiel parto de la armeo de Hitler, atakis Sovetujon en 1941. Usono kaj Britio financas ĉi tiun militon same kiel en la tempo de Hitler. Armea personaro de la Armed Forces of Ukraine portas naziajn simbolojn, kaj naciismaj armitaj formacioj kiel ekzemple "Azov" havas svastikon sur sia flago; tankoj liveritaj de Germanio havas la samajn krucojn kiel dum la milito kontraŭ Hitler. Kian reagon vi atendis de Rusio?

dobri:
Ĉu tio ne estas kolektiva respondeco?
Mi petas vin klarigi la serpentuman kurson de via logiko, kiu permesis al vi egaligi "defendon de la patrujo" kun "kolektiva respondeco".

Леопольд (Montri la profilon) 2024-januaro-27 09:58:29

La mesaĝo estas kaŝita.

Леопольд (Montri la profilon) 2024-januaro-27 10:07:36

Saluton Meŝig!
Meŝig:
Multaj homoj estis ekzilitaj kaj mortis dum la regado de Stalino. Kaj estas aparte timiga konstati, ke la kialoj estis oftege arbitraj. Al niaj rusaj amikoj: ne temas pri volo kritiki Rusujon/Sovetunion, simple estas historia fakto. Estis aliaj diktatoroj, kompreneble, kaj multaj neliberaj landoj (verdire, la aktualaj Okcident-Eŭropaj landoj ne estas tiom liberaj).
Parolante pri la krimoj de la Stalina reĝimo, oni provas ne mencii la historian situacion en tiu tempo. Stalino iĝis la estro de agrara lando detruita de interna milito.

Dum 20 jaroj (1921-1941), Stalino sukcesis krei industrion, kies produktoj permesis al la Ruĝa Armeo rezisti la plej fortan armeon en la mondo (tiutempe). Ĉu vi pensas, ke eblis fari tion sen devigi la loĝantaron?

SlavikDze (Montri la profilon) 2024-januaro-27 11:12:13

Kiam kamarado Stalin uzurpis la "rusian tronon", unua-vice pereis, bedaŭrinde, aŭtentikaj komunistoj-bolŝevikoj, kiuj, liaopinie, povus malhelpi al li esti aŭtokrata "rusia monarko".
Tamen, laŭ honestaj kaj objektivaj taksoj, tiuj uloj, kiuj — ĉu merite aŭ ne — iel suferis (kaj des pli pereis) dum tiu represia periodo, estis multe malpli mult-nombraj ol viktimoj de koloniiga kaj "demokratie-progresiga" agado de t.n. "okcidenta civilizacio".
@Meŝig
Tio certe laŭdindas, ke vi legas librojn pri rusa historio, eĉ se tiuj apenaŭ estas sufiĉe objektivaj.
Kaj por ke vi povu plu vastigi vian mond-koncepton, mi rekomendas legi ankaŭ alternativajn (ne francajn) verkojn pri franca historio.
Ekzemple, pri "noblaj" militoj en Alĝerio kaj Hindo-Ĉinio.

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-januaro-27 11:13:59

Ĉu celo pravigas rimedojn? Kaj se oni nepre oferu homvivojn kiel decidi kiuj estos oferantaj aŭ oferataj?

SlavikDze (Montri la profilon) 2024-januaro-27 11:50:57

Ŝajnas, ke al nia kvazaŭ "altebrila", sed fakte obskurema kolego tre plaĉas daŭre prezenti sin kiel gliteca hipokritulo kaj mentorema patosulo.
🍄🍄🍄🍄🍄

Reen al la supro