Contenido

Stalin, la granda murdisto

de dobri, 6 de enero de 2024

Aportes: 326

Idioma: Esperanto

SlavikDze (Mostrar perfil) 11 de febrero de 2024 14:43:09

Nia sur-divana luktanto kontraŭ totalismo kaj imperiismo pan Dobri tute pravas — ĉi-fadena diskuto absolute sensencas. Tamen ne pro iuj "rusaj konvinkoj", sed ĝuste pro okcidenta delonga konvinko, ke rusoj estas eterne malpravaj kaj kulpaj en ajna okazo. Ĉi-tendenco ekzistas jam dum kelkaj jarcentoj kaj tute evidentas, ke ĝin volonte adoptas nebul-mensaj filistroj en freŝe vasaligitaj landoj, inkluzive Ĉeĥion kaj Slovakion.
Fakte, ĉi-fadena diskuto eĉ ne estas reala diskuto. Pan Dobri, simple elfurzis bagatelan anti-rusian provokaĵon, kaj simila al li jelpanto PeterSK daŭrigis la iniciatitan de li furzadon.
Kaj tute klaras, ke en sia "politika masturbado" ĉi tiu brava dueto obstine malatentas ne nur argumentadon de siaj ĉi-forumaj oponantoj, sed ankaŭ kompetentan analizon de la slovaka ĉef-ministro kaj alternativan informadon en ĉeĥaj kaj slovakaj komunikiloj.
Niatempe la plej grava maljustaĵo, kaŭzanta globalajn problemojn, estas agresema hegemonio de anglosaksoj, kiuj zorgas nur pri siaj supermezuraj egoismaj interesoj kaj ignoras-disdegnas interesojn de aliaj nacioj. Kaj miasuspekte, ĉiuj ĉi-forumaj inerciaj rusofoboj bone komprenas tion, malgraŭ sia kutima anti-rusia pozicio.
Se iuj anti-rusiaj indignantoj ankoraŭ ne scias, mi informu, ke en 39-a jaro SovetUnio nur-nure reprenis tiujn belorusajn kaj ukrajnajn teritoriojn, kiujn Pollando ŝakalece okupis en 20-a jaro.
--------------------
Kaj intertempe, kiel mi vidas, nia memdeklarita "altebrilulo" daŭrigas gurdi sian sentimentale-patosan temon pri homaranismo kaj kvazaŭ paciga influo de esperanto...

PeterSK (Mostrar perfil) 11 de febrero de 2024 15:02:50

Mi esperas, ke Krimeo denove apartenos al Grekio, antaŭ la perforta kapto de Rusio - ĝi antaŭe apartenis al Grekio.

dobri (Mostrar perfil) 11 de febrero de 2024 17:32:35

Saluton Leopold,
se mi skribus, ke vi estas stultulo, vi ne povus ofendiĝi, ĉar la vorto troviĝas en vortaroj. Ĉu vere? Tamen pri Slavik mi volonte skribos, ke li estas idioto!

Ĉu vi legis aŭ aŭdis intervjuon de usona raportisto kun Putin? Mi legis ĝin kaj multe amuziĝis. Putin diris tiom da sensencaĵojn! Ekzemple ke la duan mondmiliton komencis Pollando per neplenumo de germanaj postuloj!

Estas malfacile estimi Rusion, kiam ĝi kondutas al siaj najbaroj tiom grandsinjore. Rusofobio estas fakte timo antaŭ Rusio.

Леопольд (Mostrar perfil) 12 de febrero de 2024 07:49:08

Saluton Dobri!
dobri:
se mi skribus, ke vi estas stultulo, vi ne povus ofendiĝi, ĉar la vorto troviĝas en vortaroj. Ĉu vere?
Jes. okulumo.gif Ĉi tio signifus, ke vi ne havas faktojn aŭ logikajn konkludojn por kontraŭargumenti pri la diskuttemo, sed vi vere volas. okulumo.gif

dobri:
Ĉu vi legis aŭ aŭdis intervjuon de usona raportisto kun Putin?
Jes! okulumo.gif

dobri:
Mi legis ĝin kaj multe amuziĝis. Putin diris tiom da sensencaĵojn! Ekzemple ke la duan mondmiliton komencis Pollando per neplenumo de germanaj postuloj!
Laŭ mi, Putin simple montris, uzante la ekzemplon de Pollando, kiel detala analizo de historiaj faktoj diferencas de la "ĝenerale akceptita opinio".

Aktuala ekzemplo:

1. "Ĝenerale akceptita eŭropa opinio": Rusio senkaŭze (pro imperiaj ambicioj aŭ por kapti teron) atakis Ukrainion.

2. Priskribo de la kurso de realaj eventoj: post la oficiala rifuzo de Ukrainio plenumi siajn devojn laŭ la interkonsento de Minsk-2, Rusio eniris interhelpan interkonsenton kun la LPR/DPR -> pro la pliigita senŝeligado de la LPR/DPR, Rusio, laŭ la subskribita interkonsento, venis al protekto de la LPR/DPR precizigante la celojn de la SMO (malmilitarigo kaj denazigo de Ukrainio). Kaj tial la agoj de Rusio plene kongruas kun la internacia juro.

Ambaŭ ĉi tiuj priskriboj priskribas la saman eventon en malsamaj manieroj.

NB! En jurisprudenco ekzistas formulo "por provoki agon." Kaj ĉi tiu formulo estas vaste uzata dum juraj procedoj kiam gravas establi la precizajn cirkonstancojn de la delikto.

dobri:
Estas malfacile estimi Rusion, kiam ĝi kondutas al siaj najbaroj tiom grandsinjore. Rusofobio estas fakte timo antaŭ Rusio.
Via socio mem elpensis interpreton de historiaj eventoj, timigis sin kaj daŭre timigas sin ĝis histerio. Se vi detale rigardas historiajn eventojn (kaj ne per amaskomunikilaj titoloj), vi vidos, ke Rusio (nuna) neniam atakis iun sen kialo.

P.S.
Tia histerio estas danĝera ĉar komandantoj de submarŝipoj kaj pilotoj de militaj aviadiloj ankaŭ estas susceptibles al ĝi, kaj la eksplodo de nuklea milito fariĝas tre probabla pro la "sendependa iniciato de la plenumanto".

Altebrilas (Mostrar perfil) 12 de febrero de 2024 09:43:29

@Slavik
Kaj intertempe, kiel mi vidas, nia memdeklarita "altebrilulo" daŭrigas gurdi sian sentimentale-patosan temon pri homaranismo kaj kvazaŭ paciga influo de esperanto...
Kial vi estas esperantisto?

SlavikDze (Mostrar perfil) 13 de febrero de 2024 11:51:17

@panDobri
Kiel diris kamarado VVP responde al delireca parolo de sia dimensia trans-oceana kolego: "Кто как обзывается, тот так сам и называется" (Kiel iu insult-nomas aliulon, tiel tiu nomiĝas mem).
Sed mi ne intencas atribui al vi iun gradon de idioteco, almenaŭ pro tio ke aŭtentikaj idiotoj apenaŭ kapablas majstri esperanton.
Tamen la fakto, ke vi estas fervora zeloto de vantece-falseca "eurovision" kant-konkurso, supozigas ke via IQ ne esras tre alta.
--------------------
@PeterSK
Ne limigu la skalon de viaj revoj, nia brava fantaziulo.
Vi ja povas esperi, ke ne nur Krimeo, sed la tuta teritorio de la antikva Bizancio ree apartenu al Grekio.
Kaj se vi estas reala kuraĝulo, vi povas ankaŭ esprimi deziron, ke la tuta Ameriko ree apartenu al indianoj.
--------------------
@nia memdeklarita "altebrilulo"
Esperantistoj diferencas.
Ekzistas esperantistoj-realistoj, kiuj uzas esperanton samkiel aliaj lingvojn, kaj sincere deziras globalan sukceson al ĉi-projekto.
Kaj ekzistas jezuitecaj hipokrituloj, kiuj strebas transformi Esperanton en siaspecan "ludilan" religion, por mentore kaj patose gurdi lingvece-pacifisman temon, eĉ sciante surbaze de historiaj faktoj, ke eĉ naturaj komunaj lingvoj ne malhelpis batalojn inter parencaj gentoj kaj triboj.

Altebrilas (Mostrar perfil) 13 de febrero de 2024 13:21:19

Zamenhof revis ankaŭ pri universala religio, ĉar religioj, samkiel naciismoj, dividas la homaron kaj estigas malamon.

Li rezignis prezenti tiun prijekton okaze de la kongreso de Bulonjo, en 1905, sub premo de francaj esperantistoj, ĉar estis la jaro en kiu franca registaro apartigis religion kaj ŝtato, kaj multaj kongresanoj ne volis aŭdi pri religio.

Mi ne bone komprenas kio estas realisma uzado de Esperanto. Ĉu temas pri propagando ?

PeterSK (Mostrar perfil) 13 de febrero de 2024 21:53:11

https://spravy.pravda.sk/svet/clanok/699469-mongol...
Putin svingas historiajn mapojn en Ukrainio. La eksprezidanto de Mongolio nun donis al li guston de sia "propra medicino"
1437
Ĉu mongoloj povas havi teritoriajn postulojn kontraŭ Rusio? Ne estas danĝero de io tia, sed se ili sekvus la logikon de Kremlo, ili povus provi. Rusa prezidento Vladimir Putin ofte asertas, ke sendependa Ukrainio fakte ne ekzistas, kaj pruvas tion per malnovaj mapoj, kie tiu ĉi ŝtato tute forestas aŭ kovras nur malgrandan parton de la teritorio. Tamen la iama mongola prezidento Khajagin Elbegdorj nun redonis ĝin al li. Li montris mapon de la Mongola Imperio el la 15-a jarcento, kie Rusio estas preskaŭ nevidebla.
En alia okazo, la prezidanto de la Rusa Konstitucia Kortumo, Valery Zorkin, alportis al Putin mapon de la mezo de la 17-a jarcento, kiu estis supoze kompilita de la francoj dum la tempo de reĝo Ludoviko la 14-a. Kiam ili parolis pri tio, ilia "sperta diskuto" estis elsendita en la tuta nacia televido.

"Ĉi tie ne estas Ukrainio", komentis Zorkin sur la mapo, aldonante, ke li povas vidi nur la Pola-Litovan Union, regionon loĝata de kozakoj, kaj poste nur la grandan caran Rusion.

PeterSK (Mostrar perfil) 13 de febrero de 2024 21:55:23

"Kompreneble," Putin respondis. „Finfine, Ukrainio estis kreita de Sovetunio, tio estas konata fakto. Ĝi ne ekzistis en la historio de la homaro ĝis tiam”, ekbrilis la scio de amatora historiisto el Kremlo, kiu interalie deklaris, ke ukrainoj kaj rusoj efektive formas unu nacion.
Kvankam fakuloj argumentas, ke la unua mencio de Ukrainio devenas de 1187 kaj ke aparta ukraina lingvo komencis formiĝi en la 14-a jarcento, Putin ignoras tiujn obĵetojn.

Tamen, ĝi ne pagas uzi malnovajn mapojn. En historiaj atlasoj oni povas trovi ĉiajn aferojn, kiel ankaŭ Elbegdordzhan sukcesis fari. Same kiel la rusa prezidento, li ankaŭ ŝatas historion kaj fiere elstaras historiajn figurojn.

Vi devas ami Rusion, alie vi estos etikedita Rusofobo

Volver arriba