Към съдържанието

Laŭ George Orwell, Esperanto eatas la lingvo de la finfarita Totalismo! Ĉu vere ĝi ne estas!?

от reza_k, 31 януари 2024

Съобщения: 4

Език: Esperanto

reza_k (Покажи профила) 31 януари 2024, 09:54:16

“Estas bele, detrui vortojn. Kompreneble la plej granda superfluaĵo konsistas el verboj kaj adjektivoj, sed eblas eligi ankaŭ centojn da substantivoj. Ne nur la sinonimojn; ankaŭ la antonimojn. Jes ja, kiel eblus pravigi la ekziston de vorto kiu estas nur la malo de iu alia vorto? Vorto jam entenas sian malon. Ekzemple, pensu pri ‘bona’. Se ekzistas vorto kia ‘bona’, kial oni bezonus vorton kia ‘mava’? ‘Malbona’ tutegale bone sufiĉas — pli bone, efektive, ĉar ĝi estas preciza malo, dum la alia ne estas tia. Aŭ, denove, se oni volas pli fortan version de ‘bona’, kiel valoras havi grandan aron da malklaraj senutilaj vortoj kiaj ‘superba’ kaj ‘splendida’ kaj ĉiuj tiaj? ‘Plusbona’ donas la signifon, aŭ ‘duobleplusbona’ se oni volas eĉ pli fortan esprimon. Kompreneble ni jam uzas tiujn esprimojn, sed en la definitiva versio de Novparolo nenio alia ekzistos. Fine, la tuta nocio de boneco kaj malboneco estos esprimebla per nur ses vortoj — efektive, ja nur unu vorto. Ĉu vi ne vidas la belecon de tio, Winston? Kompreneble, tion elpensis Granda Frato,” li diris, kvazaŭ post pripenso.

Altebrilas (Покажи профила) 31 януари 2024, 11:15:20

Verŝajne Orwell ricevis influon de sia onklino

reza_k (Покажи профила) 31 януари 2024, 17:16:55

Altebrilas:Verŝajne Orwell ricevis influon de sia onklino
Vi pravas: ĉi tie

Altebrilas (Покажи профила) 01 февруари 2024, 11:37:12

Ĝi citas tiun pli plenan artikolon:
https://www.darcymoore.net/2022/04/18/orwell-newsp...

Обратно нагоре