До змісту

Ĉu indas ŝanĝi Esperanton?

від ElViejoDelCyro, 24 лютого 2024 р.

Повідомлення: 23

Мова: Esperanto

ElViejoDelCyro_ (Переглянути профіль) 29 лютого 2024 р. 11:03:40

amigueo:Kiam mi devas instrui la hispanan mi embarasas ke mia lauxkonscia hispana aux ideala hispana ne koincidas kun normala aux de mi lernita hispana. Mi etike devdevas instrui ekz "lis niñis", "li directori", "lu bonitu". Tamen, cxu mi perdos mian postenon de instruisto se mi kuragxas instrui laux mia etika konscio? Cxu mi ne atingos laborpostenon se mi petas gxin per mia etika hispana? Mi argumentos favor mia hispana per apendico centpagxa, ili amuzigxos.
verdire, ŝajnas pli kiel vi parolas la italan ol la hispanan. Mi ne kontraŭas modifi la hispanan, fakte mi estas favora, sed kun reformo, kiu havas sencon, mi pensas, ke tria gramatika sekso ne dolorus, sed ĉar por eksterlandanoj estos tre malfacile por ili memori, ke la tablo kaj la luno estas inaj dum la ponto kaj la suno estas viraj, krom tio la hispana ankoraŭ konservas spurojn de la latina neŭtrala, kaj havas kelkajn vortojn, kiuj havas konjugacion de la sekso iom neregula, kiel "agua, taxista, trabajador" kaj mi pensas, ke eble ĝi estas ne malutilus fini reguligi ilin. sed via... unue, ili estas ideologioj, kiuj antaŭenigas grandajn kompaniojn aŭ komercistojn kiel "Soros", kiujn ili uzas por ŝajnigi, ke ili estas bonaj, por havi pli grandan politikan influon, kaj por havi kovrilon por homoj koncentriĝi pri sensencaĵo dum la grandaj multnaciaj kompanioj faras ĉiujn indignojn, kiujn ili volas.
Mi supozas, ke vi diras tion por igi min pripensi kaj ĉesi provi modifi Esperanton, sed estas unu afero modifi ĝin por fari ĝin pli simpla (almenaŭ fonetike parolante) kaj fari ĝin iom pli "internacia" (kaj mensogi por aldoni aferojn el la mondoparto, kie mi naskiĝis, al kiu mi havas klaran favoratismon, sed kiel la plej multaj homoj) kaj alia tre malsama afero estas modifi lingvon por ekonomiaj, politikaj kaj pseŭdo-moralaj celoj.

SlavikDze (Переглянути профіль) 29 лютого 2024 р. 12:57:16

Jen vica bagatela kaj sensenca diskuto...
Kaj ŝajnas, ke ĉi-fadenaj babiluloj imagas sin seriozaj lingvistoj.

ElViejoDelCyro_ (Переглянути профіль) 29 лютого 2024 р. 13:03:42

SlavikDze:Jen vica bagatela kaj sensenca diskuto...
Kaj ŝajnas, ke ĉi-fadenaj babiluloj imagas sin seriozaj lingvistoj.
Mi ne konsideras min lingvisto, sed mi havas mian opinion pri la afero surbaze de certaj faktoj kiujn mi konas. sed mi sincere ne scias pri kio temas la komento de la alia ulo, ĝi havas nenion komunan kun tio, kion mi komence demandis.

Metsis (Переглянути профіль) 1 березня 2024 р. 07:57:07

Saluton ElViejoDelCyro/ElViejoDelCyro_ (mi ne komprenas, kial vi havas du uzantnomojn)!

Se vi volas krei filmetojn, bone, tion vi rajtas fari.

Unu el la plej grandaj danĝeroj helplingvo povas trafi estas konstanta "plibonigo" tiel, ke la lingvo ne sufiĉe rapide fariĝas stabila. Zamenhof komprenis tion kaj ĉi tial skribis en la Fundamenton, ke ĝi estu netuŝebla. Sekve la komunumo de esperantistoj estas tre konservativa, kiam temas pri reformoj. Konsento estas, ke oni nepre volas eviti sorton de multaj aliaj helplingvoj.

Dirinte tion mi konstatas, ke Esperanto ja ŝanĝiĝas. Ni ne parolas tiel, kiel oni parolis antaŭ cent jaroj, sed kutime la ŝanĝoj estas okazas tiel malrapide, ke plejparton ne eĉ rimarkas ilin.

Ege multaj esperantistoj volas en iu fazo de sia esperantiĝo ŝanĝi iun aspekton de la lingvo.Tio estas normala, kvankam Esperanto estas kompleta en la senco, ke oni ne nepre devas reformi ĝin.

Faru kiel Altebrilas diris. Ideale vi unue priskribu la problemon al vi mem kaj poste tio certiĝu ke aliaj ankaŭ vidas la problemon kaj prilaboru kun aliaj reformproponon. Prefereble faru nur unu malgrandan ŝanĝon aŭ aldonon por faciligi aprobon.

Sisteme uzu mem la ŝanĝon kaj klarigu ĝin laŭnecese. Atendu multaj jaroj ĝis iu persono, kiun vi ne konas, uzas la ŝanĝon. Tiam vi scias, ke via ideo ne estis tute malbona.

PS. Vi eble volas legi la afiŝon Esperanto: We don’t just make things up (en la angla) de Thomas "Tomaso" Alexander.

Altebrilas (Переглянути профіль) 1 березня 2024 р. 08:52:05

La aro de legindaj tekstoj estas, ne en la Fundamento, sed en
Fundamenta Krestomatio

amigueo (Переглянути профіль) 1 березня 2024 р. 09:14:16

amigueo:Mi etike devdevas instrui ekz "lis niñis", "li directori", "lu bonitu".
ElViejoDelCyro_:
verdire, ŝajnas pli kiel vi parolas la italan ol la hispanan.
Mi studas la italan, do mi komprenas vian komenton.
La solvoj per -E estas tielm konfliktaj kaj escepthavaj ke mi trovas pli simpla la solvon per -I/-U (epicena/neuxtra)
Cxi forumsekcio ne tauxgas por diskuti pri la hispana.

ElViejoDelCyro_:
Mi ne kontraŭas modifi la hispanan, fakte mi estas favora, sed kun reformo, kiu havas sencon, ...
Kiuj reformoj de la hispana havas sencon?

ElViejoDelCyro_:
Mi supozas, ke vi diras tion por igi min pripensi kaj ĉesi provi modifi Esperanton, sed estas unu afero modifi ĝin por fari ĝin pli simpla (almenaŭ fonetike parolante) kaj fari ĝin iom pli "internacia" (kaj mensogi por aldoni aferojn el la mondoparto, kie mi naskiĝis, al kiu mi havas klaran favoratismon, sed kiel la plej multaj homoj) kaj alia tre malsama afero estas modifi lingvon por ekonomiaj, politikaj kaj pseŭdo-moralaj celoj.
Ne. Mi nur rimarkigis konsciencajn konfliktojn ne nur en Esperanto, ankaux en la hispana.

ElViejoDelCyro_ (Переглянути профіль) 1 березня 2024 р. 10:09:32

Metsis, mi havas 2 ĉar pro persona kialo mi forlasis Esperanton dum kelka tempo, kaj kiam mi volis revizii mi decidis krei la duan, jen ĉio.

pri la alia afero. Mi komprenas la logikon kaj jes, ĝi estas problemo. Mi volas uzi mian proponon, sed la plej bona afero, kiun mi pensas, estas esti pli modera kun ĝi, nuntempe mi uzus nur la "ga" (aŭ eble iun vorton kiel "maraba aŭ multa") kaj eble ŝanĝus kelkajn vortojn sed ne multe. ĉu tio estus en ordo?

ElViejoDelCyro_ (Переглянути профіль) 1 березня 2024 р. 10:20:20

amigueo.

koncerne la duan komenton, mi pensas, ke la reformoj, kiuj havas sencon, estas tiuj, kiuj faciligas la studadon de la lingvo, faras la lingvon pli grava, faras ĝin malpli neregula, laŭeble kaj ke ĝi ne sonas strange. kaj aŭ pro patriotaj aŭ unitariaj kialoj, akcepti ĵargonon de certaj regionoj, kiuj ĝuas certan popularecon kaj ne kontraŭdiras aliajn. almenaŭ laŭ mia opinio, pri la alia afero mi ne povas diri ion alian ol, "vale"

Frano (Переглянути профіль) 1 березня 2024 р. 14:55:52

Ĉu vi jam legis la evoluon de Esperanto de Henrik Seppik? Troveblas en ĉi tiu retejo!

Altebrilas (Переглянути профіль) 1 березня 2024 р. 18:12:15

Verkita ĉirkaŭ 1937 (ĝi mencias Esperanton kiel 50 jaraĝa), tiu citaĵo pluaktualas...

Назад до початку