Al la enhavo

Rusa ridinda balotado

de dobri, 2024-marto-20

Mesaĝoj: 111

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-aprilo-12 09:39:13

- Komunismo forigas la bezonon de homo batali por "rimedoj", sed postulas homon konscie limigi siajn dezirojn al la limigoj de la socio.
- kaj nun al tiuj de nia planedo.
- Hm... Ĉu vi serioze? okulumo.gif
Komunismo kaj kapitalismo estas du variantoj de la deknaŭjarcenta produktivismo. Nun nia planedo ne plu povas elteni ĝin.

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-aprilo-12 09:46:34

La nuna konduto de la EU-landoj baziĝas sur la nazia principo de diskriminacio bazita sur nacieco.
Vi eltordas la vortojn:

En unu kazo, "nacieco" estas kvazaŭ sinonimo de raso.

En la dua temas pri la politiko de la estro de la ŝtato de la tn. "diskriminata" nacio.

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-aprilo-12 09:55:53

Gvidantoj je diversaj niveloj, kiuj estas membroj de la CPSU, fariĝis privilegiita klaso - kial ili ribelu? Kaj la kontraŭuloj estis detruitaj de la sistemo de devigo establita sub Stalino.
Estas la kontraŭdiroj (malkoherecoj / intereskonfliktoj) de la stalinismo. Kiam kontaŭuloj estas punitaj aŭ detruitaj la popolo estas devigita aprobi bedaŭrotajn fiagojn.

Леопольд (Montri la profilon) 2024-aprilo-12 10:48:04

Altebrilas:Komunismo kaj kapitalismo estas du variantoj de la deknaŭjarcenta produktivismo. Nun nia planedo ne plu povas elteni ĝin.
Nun aferoj eĉ plimalboniĝis. Supernaciaj monopoloj diktas politikon. Krome, ĉi tiuj strukturoj havas efikajn rimedojn por kontroli la konscion de homoj. Ekzemplo: la rapideco de disvastigo kaj rekono de la koncepto de BLM, GLAT. Kaj kredi je stultaj falsaĵoj kiel "rusoj uzas blatojn de lavmaŝinoj por siaj misiloj" montras, ke homoj iĝas stultaj. La simptomoj de tio estas tre simplaj - homo povas paroli pri io per sloganoj aŭ gazetaj kliŝoj kaj ne kapablas fari diskuton bazitan sur faktoj kaj detala analizo de eventoj.

Finfine, se oni rigardas aktualajn eventojn en la mondo el alia vidpunkto, oni ricevas jenon: iuj strukturoj organizis la Ukrainio-Rusian militon, ricevante monon per rabado de Ukrainio, liverado de armiloj kaj devigante "sendependajn" NATO-landojn pagi monon kaj fari decidojn malfavorajn por ĉi tiuj landoj. La antikva principo "serĉi kiu profitas" ankaŭ bonege funkcias en ĉi tiu kazo.

Леопольд (Montri la profilon) 2024-aprilo-12 11:00:59

Altebrilas:
La nuna konduto de la EU-landoj baziĝas sur la nazia principo de diskriminacio bazita sur nacieco.
Vi eltordas la vortojn:

En unu kazo, "nacieco" estas kvazaŭ sinonimo de raso.

En la dua temas pri la politiko de la estro de la ŝtato de la tn. "diskriminata" nacio.
Ĉi tio estas demagogio. okulumo.gif Se diskriminacio baziĝas sur naskiĝo/civitaneco/ktp. kaj/aŭ la tuta popolo estas trovita kulpa, tiam tio estas signo de naziismo. Ĉu oni povas rekoni ĉiujn francojn kiel faŝistojn, ĉar estis pli da francoj en la trupoj de la 3-a Reich ol en la trupoj de la Charles de Gaulle?

Леопольд (Montri la profilon) 2024-aprilo-12 11:07:11

Altebrilas:Estas la kontraŭdiroj (malkoherecoj / intereskonfliktoj) de la stalinismo. Kiam kontaŭuloj estas punitaj aŭ detruitaj la popolo estas devigita aprobi bedaŭrotajn fiagojn.
Pri kio vi parolas?

amigueo (Montri la profilon) 2024-aprilo-13 06:31:34

Pri vorto Naziismo. Pli bone de* rezoni sen uzi koncepton nazio, cxar Rusio kaj Okcidento ne kapablas uzi gxin klarmense. Tro da trauxmoj kaj propagandoj prie. Nebulaj kaj malegalaj historiaj konoj kaj sentoj. Insulto celas trubligi menson. Tiusence vorto Nazio efikas, sed por interkompreno malhelpas.

amigueo (Montri la profilon) 2024-aprilo-13 06:37:34

Analoge,
Demokratio estas flata vorto utila trubligi mensojn de homamasoj. Pli bone de* ne uzi gxin por intera aux sinja* kompreno.

Леопольд (Montri la profilon) 2024-aprilo-13 08:35:06

Saluton Amigueo!
amigueo:Pri vorto Naziismo. Pli bone de* rezoni sen uzi koncepton nazio, cxar Rusio kaj Okcidento ne kapablas uzi gxin klarmense. Tro da trauxmoj kaj propagandoj prie. Nebulaj kaj malegalaj historiaj konoj kaj sentoj. Insulto celas trubligi menson. Tiusence vorto Nazio efikas, sed por interkompreno malhelpas.
La termino "naziismo", en la kunteksto de tiaj diskutoj, havas la signifon de "diskriminacio bazita sur nacieco/raso/etneco/loĝlando" kaj kulpigi la tutan naciecon/rason/etnecon/loĝantoj de la lando. Ĉiuj aliaj interpretoj estas demagogio. Ekzemple, la termino "rusaj faŝistoj" aŭ "rusaj nazioj" rilate al modernaj tempoj estas ĝuste demagogio, ĉar la klasifiko baziĝas sur sekundaraj kriterioj, forĵetante la ŝlosilajn. okulumo.gif

Леопольд (Montri la profilon) 2024-aprilo-13 08:48:20

amigueo:Analoge,
Demokratio estas flata vorto utila trubligi mensojn de homamasoj. Pli bone de* ne uzi gxin por intera aux sinja* kompreno.
Nu, la moderna signifo de la vorto "demokratio" povas esti priskribita simple: se certa registaro de lando sekvas ĉiujn instrukciojn de Usono (memoru la formulon "mondo laŭ reguloj"), tiam ĉi tio estas demokratio. okulumo.gif

La rusoj havas ŝercon:
Stalin diris: "Mi ĉiam pensis, ke demokratio estas la potenco de la popolo, sed kamarado Roosevelt klare klarigis al mi, ke demokratio estas la potenco de la usona popolo." okulumo.gif

Reen al la supro