Al la enhavo

Rusa ridinda balotado

de dobri, 2024-marto-20

Mesaĝoj: 110

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2024-marto-20 11:43:36

Pasintsemajne okazis la tielnomata elektado de la nova rusa prezidanto. Ĉar al la balotado oni ne permesis veran opozicion, ĝi finiĝis tiel, kiel oni antaŭvidis. Min surprizis, ke Putin ne ricevis 99% da voĉoj, kiel tio okazadis en mia lando dum regado de komunistoj. Ĉu nun en Rusio oni povas elektadi pli libere? Ĉu oni ne plu timas arestadon, se ili balotas alimaniere ol estas ordonite?

amigueo (Montri la profilon) 2024-marto-21 04:19:40

La mapo de gratulantoj/malgratulantoj al elekci-/farc- venka Putino estas ekzakte tiu de kolektiva sudo/okcidento.

Rilate al (mal)gratuli militmalamikojn, Putin donis amuzan respondon. Kiun usonan prezidentkandidaton vi preferas? Putin (eble ironie) diris: "Sendube, sinjoron Biden". Tio estis pozitive al Putin kiel propagando, cxar Biden reagis per insulto. Tamen, post partianigxo, la sekvantoj de elrivalo* restas fidelaj do kaj toleras kaj aplauxdas "erarojn" de sia korkora elektito.

La demokratia reprezentivo de Macron estas ridinde eta ol tiu de Putin. La francaj elekcioj estis liberaj, sed la plutokratiaj filtriloj (potenca bankistfamilio antauxelektis Macron) antaux (kaj kelkfoje ankaux post) elekcioj ofte ne atingas entuziasmigon multajn francojn.

Cxu en Usono malsimilas la afero? Cxu la longdauxra influo de sionisma lobio en Usona politiko rilatas al universala sufragio? Cxu la balotantoj povas ion sxangxi tiurilate? Eble per amascivila malobeo, amasboikoto, prezidentmurdo ktp, sed tutne per balotado en novembro 2024.

Mi ne diras ke la plutokratia antauxelekcio estas maljusta. Kiam tiuj sekretaj kondicxoj ne venkas kaj do demokratio pliplene venkas, la plutokratia reago, kiu postulas sian pecegon de politika povo, malhelpos kaj ecx abortigos la tro demokratian estraron. Memoru multajn pucxojn. Tro de demokratio produkas malstabilajn regximojn. Plutokratoj (enladaj kaj eksterlandaj) rajtas per faktoj, harmonie aux mal, sian pecegon da torto.

La plutokratoj amas demokration, tiuj plutokratoj akceptas bonkore ke la multaj decidu inter la kandidatoj demokratiaj kiuj pli malpli sekrete aux diskrete dungins de plutokratoj.

Tio estas gxenerala bildo, sed gravas elcentoj de cxiu ingrediento. Mi estas 70%e akvo, tamen mi ne pensas min akvo. Estas aliaj fantazioj pli kiuigaj min.

PeterSK (Montri la profilon) 2024-marto-21 05:15:41

Alia tago. de okupado
Rusaj okupaciaj trupoj estas kontraŭleĝaj en Ukrainio kaj ne ukrainaj trupoj sur rusa grundo.
Kie eĉ malgrandaj infanoj estas murditaj, mortigitaj kaj detruitaj

Леопольд (Montri la profilon) 2024-marto-21 08:21:48

Saluton Dobri!
dobri:Pasintsemajne okazis la tielnomata elektado de la nova rusa prezidanto. Ĉar al la balotado oni ne permesis veran opozicion, ĝi finiĝis tiel, kiel oni antaŭvidis. Min surprizis, ke Putin ne ricevis 99% da voĉoj, kiel tio okazadis en mia lando dum regado de komunistoj. Ĉu nun en Rusio oni povas elektadi pli libere? Ĉu oni ne plu timas arestadon, se ili balotas alimaniere ol estas ordonite?
La mastroj de okcidenta propagando suferis alian malsukceson: ĉiuj iliaj klopodoj enmiksiĝi en la elektojn en Rusio ne alportis sukceson. Kaj nun, anstataŭ provi kompreni, kie ĝuste ili miskalkulis, ili komencis elpensi ankoraŭ pliajn fabelojn. okulumo.gif

Kaj ĉio estas tre simpla. Rusio faras SMO kontraŭ Ukrainio, kiu estas subtenata (per armiloj, spioninformoj, celindikoj, militservantoj) de ĉiuj NATO-landoj kaj tio havas rektan historian paralelon kun la Dua Mondmilito. Nur tiam Hitlera Germanio, kaj nun Ukrainio, estis uzata kiel bata forto. Sed la koalicio kontraŭ Sovetunio inkludis la samajn landojn, kiuj nun helpas Ukrainion kontraŭ Rusio + tiujn, kiuj antaŭe simulis aliancanojn. Nur mensmalsanuloj povus pensi, ke en tiaj kondiĉoj necesas ŝanĝi la Ĉefkomandanton. okulumo.gif

Ĉu okcidentaj analizistoj serioze kalkulas je tiaj mensmalsanuloj? okulumo.gif

Леопольд (Montri la profilon) 2024-marto-21 08:22:44

PeterSK:Alia tago. de okupado
Rusaj okupaciaj trupoj estas kontraŭleĝaj en Ukrainio kaj ne ukrainaj trupoj sur rusa grundo.
Kie eĉ malgrandaj infanoj estas murditaj, mortigitaj kaj detruitaj
PeterSK daŭre opinias, ke li konas la internacian juron pli bone ol la alte pagataj advokatoj pri internacia juro ĉe UN. okulumo.gif

Li tute ne zorgas, kiom da infanoj mortigis, mortigas kaj mortigos de la israelanoj, kiom da infanoj mortigis, mortigas kaj mortigos de la Ukrainaj Armitaj Fortoj, ĉu ne?

PeterSK (Montri la profilon) 2024-marto-21 21:25:05

Ne pravigu vian agreson, la agreson de aliaj...
Kiel vi scias, kion mi pensas pri la milito en Gaza

Леопольд (Montri la profilon) 2024-marto-22 07:18:03

Al PeterSK!
PeterSK:Ne pravigu vian agreson, la agreson de aliaj...
Ĉu la samaj sankcioj estis truditaj al Israelo kiel al Rusio?

PeterSK:
Kiel vi scias, kion mi pensas pri la milito en Gaza
Ni ŝaltu la logikon. Pli da civiluloj (virinoj, infanoj, maljunuloj) mortis en Gazao ol dum la tuta periodo de la SMO en Ukrainio. Do ne la pereintoj vi maltrankviliĝas, sed io alia, ĉu ne?

dobri (Montri la profilon) 2024-marto-22 07:26:26

Saluton Leopold,
unue: vi forgesis respondi al mia demando.
due: dum Dua mondmilito ne ekzistis NATO, sed Usono kaj Britio subtenadis Sovetunion kontraŭ Germanio. Do ne ekzistas rekta paralelo, kiel vi asertas. Aŭ eble ekzistas, la libera mondo helpas al atakata Ukrainio kontraŭ imperialisma Rusio!

Леопольд (Montri la profilon) 2024-marto-22 07:45:11

Saluton Dobri!
dobri:Saluton Leopold,
unue: vi forgesis respondi al mia demando.
Kiel mi povas respondi al viaj fantazioj? Viaj ideoj pri la vera opozicio en Rusio kuŝas ĝuste en la sfero de fantazio. okulumo.gif
Mi klarigu pli detale: en Rusio, politikisto, kiu pledas la ideojn de Usono kaj ĝiaj satelitoj, neniam ricevos multajn voĉojn pro unu simpla kialo: Usono deklaris Rusion malamiko.

dobri:
due: dum Dua mondmilito ne ekzistis NATO, sed Usono kaj Britio subtenadis Sovetunion kontraŭ Germanio. Do ne ekzistas rekta paralelo, kiel vi asertas.
Por vi, eble ĉi tio estas vera. Por ni la rekta paralelo (kun la svastiko kaj naziaj signoj kaj nazia ideologio) estas klare videbla. En la kadro de la "konspira teorio", ni povas diri, ke kaj tiam kaj nun la situacio disvolviĝas laŭ la sama scenaro.

dobri:
Aŭ eble ekzistas, la libera mondo helpas al atakata Ukrainio kontraŭ imperialisma Rusio!
Ĉu per " la libera mondo" vi subkomprenigis Usonon kaj ĝiajn vasalojn?

amigueo (Montri la profilon) 2024-marto-22 13:27:52

Tre interese. Kombato por kontagxi propran vortaron al vortarrivalo. Kombato inter memeoj.
Mi konsilas kion mi mem ne kapablas: seduki per literaturo.

Cxi ni povus intersxangxi kiuojn kun ties vidpunktoj? Cxu ni alternative devos atendi reenkarnigxon?

Reen al la supro