Al la enhavo

Rusa ridinda balotado

de dobri, 2024-marto-20

Mesaĝoj: 110

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2024-marto-22 13:31:28

dobri:Saluton Leopold,
unue: vi forgesis respondi al mia demando.
due: dum Dua mondmilito ne ekzistis NATO, sed Usono kaj Britio subtenadis Sovetunion kontraŭ Germanio. Do ne ekzistas rekta paralelo, kiel vi asertas. Aŭ eble ekzistas, la libera mondo helpas al atakata Ukrainio kontraŭ imperialisma Rusio!
Cxu tio ne estas psikoprojekcio? Egoisto estas tiu kiu prioritate ne servas miajn bezonojn aux kapricxojn. Imperiisto estas kiu rezistas mian etendigxon.

SlavikDze (Montri la profilon) 2024-marto-22 14:12:48

La mesaĝo estas forigita.

PeterSK (Montri la profilon) 2024-marto-23 04:40:17

Nomi eŭropajn ŝtatojn vasaloj estas kiel nomi Rusion vasalo de Ĉinio.
Demandu al vi simplan demandon.
Kio se ĉi tiuj ŝtatoj kunhavas la samajn valorojn?
La rajto al mem-determinado

dobri (Montri la profilon) 2024-marto-23 07:47:27

Ŝajnas al mi, ke rusoj ne estas edukitaj en sia historio. Materia helpo precipe el Usono dum Dua mondmilito estis gravega. Laŭ kelkaj historiistoj sen tiu helpo germanoj venkus kaj detruus Sovetunion. Sed post la milito, kiam Sovetunio ne kapablis ekposedi tutan Eŭropon, komenciĝis "malvarma milito" kaj Usono fariĝis malamiko por Sovetunio.
Diskuti pri nuna vasaleco ne havas sencon. Mia malgranda lando ĉiam dependis ĉe grandpotencoj. Tamen ni prefere dependas ĉe evoluinta Usono ol postrestinta Rusio. 40 jaroj da socialismo sufiĉis.

amigueo (Montri la profilon) 2024-marto-23 08:33:14

PeterSK 《Nomi eŭropajn ŝtatojn vasaloj estas kiel nomi Rusion vasalo de Ĉinio.
Demandu al vi simplan demandon.
Kio se ĉi tiuj ŝtatoj kunhavas la samajn valorojn?
La rajto al mem-determinado》

dobri 《Mia malgranda lando ĉiam dependis ĉe grandpotencoj. Tamen ni prefere dependas ĉe evoluinta Usono ol postrestinta Rusio. 40 jaroj da socialismo sufiĉis.》

El viaj du tekstoj venas klaro ke kadre de civila milito en Ukrainio vi du apogas implicite Donbason kaj ecx aliajn Ukrainiajn regionojn kiuj demokratie volus igxi rusiaj, rumaniaj, pollandaj, hungariaj ktp aux sendependaj (kaj ekz igxi fiskaj paradizoj, aux drogaj, aux pedofiliaj paradizoj, aux liberpensaj paradizoj).
Ili separatistoj rajtas diri, laux vi-du-a sincera penso, "ni trapasis jam 30 jarojn en Ukrainio, kaj ni preferas alian dependon aux sendependon".

La dua punkto estas: cxu estas pli avantagxe por "Ukrainio" esti tampona sxtato inter du militblokoj aux aparteni plene al unu el la du blokoj? Cxu atingi tiun celatan staton estas senpaga aux kostega? Tio dependas de la volo ukrainia kaj de la voloj kaj fortoj relativaj de la du rivalaj blokoj. Gxis nun por solvi la enigmon de la prezo de enblokigxo de Ukrainio malfederala la aktuala milito disvolvigxas.

Леопольд (Montri la profilon) 2024-marto-23 08:38:25

Al PeterSK!
PeterSK:Nomi eŭropajn ŝtatojn vasaloj estas kiel nomi Rusion vasalo de Ĉinio.
Ĉi tio estas demagogio. okulumo.gif

PeterSK:
Demandu al vi simplan demandon.
Kio se ĉi tiuj ŝtatoj kunhavas la samajn valorojn?
La rajto al mem-determinado
Ne. La ĉeesto de usonaj okupaciaj fortoj sur la ilia teritorio. Nur nun ĉi tiuj trupoj nomiĝas NATO. okulumo.gif Kion Usono ordonas estas obeeme plenumita de la vasalaj landoj. Komencante de BLM kaj GLAT kaj finiĝante per "asigni monon al Ukrainio." Kaj kvankam la loĝantoj de ĉi tiuj vasalaj landoj protestas pro la malboniĝo de sia vivo, la registaroj obeeme plenumas la instrukciojn de sia mastro, Usono. Kion vi vidis ĉi tie kiel "la rajto al mem-determinado"?

Леопольд (Montri la profilon) 2024-marto-23 09:11:03

Saluton Dobri!
dobri:Ŝajnas al mi, ke rusoj ne estas edukitaj en sia historio.
Se vi volas diri per "rusoj ne estas edukitaj en sia historio", ke rusoj ne kredas je la fabeloj rakontitaj de okcidentaj historiistoj pri nia historio, tiam vi pravas. okulumo.gif

dobri:
Materia helpo precipe el Usono dum Dua mondmilito estis gravega. Laŭ kelkaj historiistoj sen tiu helpo germanoj venkus kaj detruus Sovetunion.
Komparu la totalan kvanton de ekipaĵo produktita de Sovetunio por la milito kontraŭ Germanio kun ĝiaj aliancanoj (la nuna Eŭropa Unio) kun la kvanto de ekipaĵo ricevita sub prunteluado - kaj ĉio fariĝos klara al viokulumo.gif

dobri:
Sed post la milito, kiam Sovetunio ne kapablis ekposedi tutan Eŭropon,
Ĉu vi povas konfirmi per referencoj al historiaj dokumentoj, ke USSR intencis "ekposedi tutan Eŭropon"? Aŭ ĉu ĉi tio denove estas la invento de viaj "historiistoj"?

dobri:
komenciĝis "malvarma milito" kaj Usono fariĝis malamiko por Sovetunio.
Pri historia edukado: kion vi scias pri Operacio "Nepensebla"?

dobri:
Diskuti pri nuna vasaleco ne havas sencon. Mia malgranda lando ĉiam dependis ĉe grandpotencoj. Tamen ni prefere dependas ĉe evoluinta Usono ol postrestinta Rusio.
Kaj pri la rakontoj de okcidenta propagando. "Postrestinta Rusio", dum sub sankcioj, disvolvas sian ekonomion, lanĉas kosmoŝipojn, konstruas novajn vojojn, kreas novajn fabrikojn kaj novajn armilojn hejme kaj sukcese rezistas la NATO-blokon sur la teritorio de Ukrainio. okulumo.gif

Kion diras via propagando pri la moderna Rusio?

dobri:
40 jaroj da socialismo sufiĉis.
Sub socialismo vi ne rajtis disvolviĝi, sed sub kapitalismo oni simple prirabas vin. okulumo.gif

dobri (Montri la profilon) 2024-marto-24 12:41:47

Se historio ne gravas por vi, ĉar vi havas alian koncepton pri heroa Sovetunio, bonvolu almenaŭ rimarki, kiamaniere disvolviĝas nuna Rusio. Anstataŭ konstruado de novaj ŝoseoj, trakoj kaj fabrikoj por bezonata varo, oni en la lando prefere konstruas diversajn militilojn por povi daŭre agresi en najbaraj landoj. Tio eblas, ĉar la propagando diras, ke Rusio estas endanĝerigita de NATO. Ĝis nun neniu NATO-lando agresis kontraŭ Rusio! Nur viaj politikistoj minacas per milito kontraŭ iu ajn.
Nin prirabas firmaoj, sed vin rekte la registaro.

Леопольд (Montri la profilon) 2024-marto-25 09:11:10

Saluton dobri!
dobri:Se historio ne gravas por vi, ĉar vi havas alian koncepton pri heroa Sovetunio
Nia historio estas grava por ni, sed ne okcidentaj propagandaj rakontoj pri nia historio. okulumo.gif

dobri:
bonvolu almenaŭ rimarki, kiamaniere disvolviĝas nuna Rusio. Anstataŭ konstruado de novaj ŝoseoj, trakoj kaj fabrikoj por bezonata varo
Fakte, novaj ŝoseoj, trakoj kaj fabrikoj por bezonata varo (dank' al sankcioj) estas konstruitaj en Rusio.

"Pli ol 10,6 mil km da vojoj estis konstruitaj, rekonstruitaj kaj riparitaj en naŭ monatoj de 2023"
https://bkdrf.ru/news/read/bolee-106-tys-km-dorog-...

Jen ligo al la retejo "Росавтодор" - estas multaj informoj pri federaciaj aŭtovojoj en Rusio.
https://rosavtodor.gov.ru/truck/dorogi-rosavtodora

En Moskvo veturas elektraj busoj, kies baterioj estas produktitaj en Rusio. Renoviĝo okazas en Moskvo (malnovaj kvinetaĝaj konstruaĵoj estas malkonstruitaj, pluretaĝaj modernaj konstruaĵoj estas konstruitaj en ĉi tiu loko, kaj loĝantoj de malkonstruitaj konstruaĵoj estas provizitaj per loĝejoj de la sama areo, sed en novaj konstruaĵoj). Novaj metrostacioj kaj novaj metrolinioj estis konstruitaj. Sur la MKAD (Moskva Ringa Aŭtovojo) estas 5 veturkoridoroj ĉiudirekte. Maksimuma rapido - 120 km/h. Kaj estas multe pli, kion via propagando ne diros al vi. okulumo.gif

Ekz. mi kaj ĉiuj loĝantoj de nia pluretaĝa konstruaĵo, la apartamentoj estas private posedataj. Ĉu vi posedas vian propran apartamenton aŭ ĉu vi loĝas en luita apartamento?

dobri:
oni en la lando prefere konstruas diversajn militilojn por povi daŭre agresi en najbaraj landoj.
Bonvolu provizi liston de "najbaraj landoj", kiujn Rusio "agresi en najbaraj landoj"!

dobri:
Tio eblas, ĉar la propagando diras, ke Rusio estas endanĝerigita de NATO.
Ĉu okcidentaj politikistoj estas nia propagando? okulumo.gif

dobri:
Ĝis nun neniu NATO-lando agresis kontraŭ Rusio!
Ĉu Jugoslavio, Libio, Irako agresis kontraŭ kiu ajn NATO-landon? Aŭ ĉu la NATO-landoj agresis kontraŭ ilin?

dobri:
Nur viaj politikistoj minacas per milito kontraŭ iu ajn.
Bonvolu doni ligilon al tia diro de iu ajn rusa registaroficisto aŭ oficiala politikisto!

dobri:
Nin prirabas firmaoj, sed vin rekte la registaro.
Sed nia riĉeco pliboniĝas, kaj la via plimalboniĝas. okulumo.gif

Леопольд (Montri la profilon) 2024-marto-25 12:17:49

Por forigi analfabetecon pri Rusio inter homoj venenitaj de okcidenta propagando, mi publikigas ligilon al retejo, kie estas kolektitaj multaj informoj pri tio, kio estis farita en Rusio (ne nur aferoj) .

https://sdelanounas.ru/

Reen al la supro