Al la enhavo

Rusa ridinda balotado

de dobri, 2024-marto-20

Mesaĝoj: 110

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2024-marto-25 16:05:09

Mi ne havas tempon por legi, kio estas farita en Rusio. En Moskvo oni certe multe konstruas por plibeligi la urbon. Sed kiel fartas homoj en malgrandaj vilaĝoj? Ĉu ili havas elektron, asfaltitajn vojojn, vendejojn por aĉeti, kion ili deziras? Kiom malproksime troviĝas malsanulejo aŭ kuracisto? Se tio estas por vi sufiĉe, tiam vi povas esti feliĉa.
Mia riĉeco dume ne plimalboniĝas. Mi loĝas feliĉe en propra loĝejo, ĉar nuntempe la prezoj de la novaj loĝejoj ege plialtiĝis. Estas malfacile prognozi, kiel mi fartos post kelkaj jaroj.
NATO prave militis en Jugoslavio kaj Libio, ĉar ĝi ne emis permesi pluan sangoverŝadon. Milito en Irako estis aŭ eraro aŭ intenco. Tamen mi parolis pri Rusio!
>Bonvolu doni ligilon al tia diro de iu ajn rusa registaroficisto aŭ oficiala politikisto!
Ekzemple Medvedev minacas per atombombado de okcidenta Eŭropo!
>Bonvolu provizi liston de "najbaraj landoj", kiujn Rusio "agresi en najbaraj landoj"!
Ukrainio kaj Kartvelio.

dobri:

Tio eblas, ĉar la propagando diras, ke Rusio estas endanĝerigita de NATO.

>Ĉu okcidentaj politikistoj estas nia propagando? okulumo.gif
Bonvolu doni ligilon al tia diro de iu ajn okcidenta registaroficisto aŭ oficiala politikisto!

Леопольд (Montri la profilon) 2024-marto-26 08:37:55

Saluton dobri!
dobri:Mi ne havas tempon por legi, kio estas farita en Rusio.
Ĉu vi ne volas scii verajn informojn pri Rusio?

dobri:
En Moskvo oni certe multe konstruas por plibeligi la urbon. Sed kiel fartas homoj en malgrandaj vilaĝoj? Ĉu ili havas elektron, asfaltitajn vojojn, vendejojn por aĉeti, kion ili deziras? Kiom malproksime troviĝas malsanulejo aŭ kuracisto?
Jes. Ili havas ĉion, kion vi priskribis. Eble ie en la tendaro de boacoj en la nordo ne estas necesejoj kaj gashejtado, aŭ en foraj malgrandaj tajgaj vilaĝoj, aŭ pro la neglektemo de lokaj aŭtoritatoj.

dobri:
Se tio estas por vi sufiĉe, tiam vi povas esti feliĉa.
Tial ni denove elektis Putinon.

dobri:
Mia riĉeco dume ne plimalboniĝas. Mi loĝas feliĉe en propra loĝejo, ĉar nuntempe la prezoj de la novaj loĝejoj ege plialtiĝis. Estas malfacile prognozi, kiel mi fartos post kelkaj jaroj.
Sed la novaĵo pri la malkontento de la loĝantoj de Pollando kaj Francio en la novaĵkanaloj de okcidentaj amaskomunikiloj estas rusa propagando? Ili ankaŭ estas parto de Eŭropa Unio, ĉu ne?

dobri:
NATO prave militis en Jugoslavio kaj Libio, ĉar ĝi ne emis permesi pluan sangoverŝadon. Milito en Irako estis aŭ eraro aŭ intenco. Tamen mi parolis pri Rusio!
Do, ni havas klaran ekzemplon, ke NATO (la defenda alianco) atakis landojn pro la kialo, ke NATO opiniis, ke ĝi pravas. Oni tute ne parolis pri leĝeco kaj UN-advokatoj ne rekonis la kontraŭleĝecon de tiuj agoj, tial ili kreis precedencon. Kaj internacia juro estas precedenca juro. okulumo.gif

dobri:
>Bonvolu doni ligilon al tia diro de iu ajn rusa registaroficisto aŭ oficiala politikisto!
Ekzemple Medvedev minacas per atombombado de okcidenta Eŭropo!
Afiŝu ligon al liaj vortoj ĉi tie!

dobri:
>Bonvolu provizi liston de "najbaraj landoj", kiujn Rusio "agresi en najbaraj landoj"!
Ukrainio kaj Kartvelio.
Pri Kartvelio
La Speciala Komisiono de EU, kiu esploris la cirkonstancojn de la rus-kartvela konflikto en aŭgusto 2008, venis al la konkludo ke Kartvelio komencis la malamikecojn.

Merkrede la 30-an de septembro publikiĝis la fina raporto de la speciala komisiono de Eŭropa Unio, kiu esploris la cirkonstancojn de la milita konflikto inter Rusio kaj Kartvelio en aŭgusto 2008. En la sama tago, la estro de la komisiono, Heidi Tagliavini, transdonis la raporton en Bruselo al reprezentantoj de ambaŭ flankoj de la armita konflikto, kaj ankaŭ al la ambasadoroj de 27 membroŝtatoj de EU kaj reprezentanto de UN.

Komisiono: Kartvelio komencis la armean konflikton

Laŭ la konkludoj de fakuloj de la internacia komisiono, kartvelaj trupoj komencis malamikecojn en aŭgusto 2008, kaj ili estis la unuaj kiuj eniris la teritorion de Sud-Osetio. Ĉi tio esence kontraŭdiras la oficialan version de Tbiliso, laŭ kiu Kartvelio respondis al "amasa invado" de rusaj trupoj sur sia teritorio. Estas nesufiĉa indico por ĉi tiu aserto, la komisiono finis.
Fonto de informo

Pri Ukrainio

Kiam bestkuracisto forpelas vermojn de kato, por la vermoj ĉi tio estas milito, por la kato ĉi tio estas krizhelpo, por la bestkuracisto ĉi tio estas operacio.

dobri:
dobri:

Tio eblas, ĉar la propagando diras, ke Rusio estas endanĝerigita de NATO.

>Ĉu okcidentaj politikistoj estas nia propagando? okulumo.gif
Bonvolu doni ligilon al tia diro de iu ajn okcidenta registaroficisto aŭ oficiala politikisto!
"Usono alvokis strikon kontraŭ Rusio" - novaĵoj de la 09-a de februaro 2019

https://www.youtube.com/watch?v=ja0YUPWSb1c

Леопольд (Montri la profilon) 2024-marto-26 11:08:27

Al Dobri!
Du ĉefurboj aŭ kiom "civilizita" Ukrainio diferencas de "barbara" Rusio

https://www.youtube.com/watch?v=5OfmjPHm-C8

Леопольд (Montri la profilon) 2024-marto-26 11:26:05

La ukraina trinkejo "Ofenziva" en Kyiv aldonis la aron "Krocus City" al sia menuo, ŝajne el la nomo de la koncertejo kie jam mortis 143 homoj en lastatempa terorista atako.

https://www.youtube.com/watch?v=9f547qi_yVs

La bildo de aro da fritaĵoj, kokaj flugiloj, cepringoj kaj mozarelo estis akompanata de foto de la brulanta konstruaĵo de la koncertejo Crocus.
Vi povas mem iri rigardi - en la retejo de la artbaro Offenziva. Unu el la plej popularaj pladoj estas la aro de kokaj fritoj de Crocus City.

PeterSK (Montri la profilon) 2024-marto-27 04:47:17

762 -tago. Rusaj okupaciaj trupoj estas kontraŭleĝaj en Ukrainio kaj ne ukrainaj trupoj sur rusa grundo.

PeterSK (Montri la profilon) 2024-marto-27 04:52:09

Kiom da larmoj rusaj loĝantoj ploris pro senkulpe mortigitaj infanoj, kiuj estis mortigitaj de rusaj raketoj sur la suverena ukraina tero?

Леопольд (Montri la profilon) 2024-marto-27 07:55:01

PeterSK:762 -tago. Rusaj okupaciaj trupoj estas kontraŭleĝaj en Ukrainio kaj ne ukrainaj trupoj sur rusa grundo.
PeterSK daŭre opinias, ke li konas la internacian juron pli bone ol la alte pagataj advokatoj pri internacia juro ĉe UN. okulumo.gif

Леопольд (Montri la profilon) 2024-marto-27 08:09:05

PeterSK:Kiom da larmoj rusaj loĝantoj ploris pro senkulpe mortigitaj infanoj, kiuj estis mortigitaj de rusaj raketoj sur la suverena ukraina tero?
Multe. Por ni ĉiu mortinta infano kaj civilulo estas tragedio. Kaj la mortintaj infanoj kaj civiluloj de la LPR/DPR/Ukrainio/Jugoslavio/Sirio/Afanistan estas pli da malĝojo por ni.

Kaj kiom da ĝojo spertis ukrainoj ĉe la vido de murditaj infanoj, virinoj kaj maljunuloj en DPR kaj LPR? La respondo estas "multe". Kaj ili havis torikojn en la formo de "rusaj beboj" (kiel ĝi estis subskribita), kaj la esprimojn "frititaj inaj Kolorado-skaraboj" kiam ili vidis virinojn bruligitajn vivaj en la Domo de Sindikatoj en Odeso. Kaj la koktelo "rusa sango" kaj multe pli.

Леопольд (Montri la profilon) 2024-marto-27 08:09:48

Borrell ĉesis maski la verajn planojn de NATO.

https://www.youtube.com/watch?v=QaSVxSvVeQQ

dobri (Montri la profilon) 2024-marto-29 08:21:17

Al Leopold!
Mi ne estas tro komputile sperta, tial mi ne donas ligilojn, kiujn vi deziras. Tamen mi sufiĉe bone regas Esperanton, do ni povas priskribi ĉion per propraj vortoj. Ekzemple komparo de ukrainoj kun kato kun vermoj ŝajnas al mi troigita. Ukrainoj emas havi sian landon, do kiu malpermesis al tie loĝantaj rusoj translokiĝi al Rusio? Laŭ kiu internacia juro (pri kiu vi ofte skribas) eblas okupi iun landon kaj proklami ĝin rusa? Kial rusaj soldatoj seksperfotadis ukrainajn virinojn kaj poste mortigadis ilin?
Mi povus skribi ankaŭ pri aliaj aferoj, sed mi ne havas tiom da libera tempo por sensenca diskutado.

Reen al la supro