Al la enhavo

★ Prezidanto Mao skribis ……

de Flago, 2008-decembro-09

Mesaĝoj: 12

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2008-decembro-09 08:46:07

sal.gif
Prezidanto Mao skribis al la Esperanta ekspozicio okazigita de
la esperantistoj en Yan`an la 9-an de decembro 1939:

Mi dirus ankoraŭ la samon:
Se oni prenas Esperanton kiel formon por porti la ideon vere
internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto
povas esti lernata kaj devas esti lernata.

Mao Zedong
La 9-an de decembro
::::::
原文:
毛主席于一九三九年十二月九日为延安世界语者举办的
世界语展览会题词:

我还是这一句话:如果以世界语为形式,而载之以真正
国际主义之道,真正革命之道,那么,世界语是可以学
的,是应该学的。

毛泽东
十二月九日

载之,37页-38页来自《世界语课本》祝明义 编 1981年第一版
::::::*
纪念伟人毛泽东为世界语题词69周年!
Memore al 69-a jaro de la skribaĵo por
Esperanto el grandulo Mao Zedong!

Mendacapote (Montri la profilon) 2008-decembro-09 10:13:32

Grandulo, cxu? Kial? Pro la “saltigo antauxen” aux la “kultura revolucio”, cxu? Mi volus scii vian opinion.

sinjoro (Montri la profilon) 2008-decembro-09 10:29:16

Mendacapote:Grandulo, cxu? Kial? Pro la “saltigo antauxen” aux la “kultura revolucio”, cxu? Mi volus scii vian opinion.
Nu jes, por mortigi pli ol 40 miliojn da homoj per stultaj planoj kaj ties kruelaj realigoj oni devas esti vera grandulo...

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-11 07:47:47

sinjoro:
Mendacapote:Grandulo, cxu? Kial? Pro la “saltigo antauxen” aux la “kultura revolucio”, cxu? Mi volus scii vian opinion.
Nu jes, por mortigi pli ol 40 miliojn da homoj per stultaj planoj kaj ties kruelaj realigoj oni devas esti vera grandulo...
Cxiu nacio havas proprajn idealojn. Tre stulte estas jugxi heroojn de alia popolo per siaj normoj.
Cxina popolo estas tre granda kaj havas miljaran historion. Maldece estas insulti gxin, estante nur viktimoj de okcidenta propagando.

sinjoro (Montri la profilon) 2008-decembro-12 08:07:43

Fuzzy:
sinjoro:
Mendacapote:Grandulo, cxu? Kial? Pro la “saltigo antauxen” aux la “kultura revolucio”, cxu? Mi volus scii vian opinion.
Nu jes, por mortigi pli ol 40 miliojn da homoj per stultaj planoj kaj ties kruelaj realigoj oni devas esti vera grandulo...
Cxiu nacio havas proprajn idealojn. Tre stulte estas jugxi heroojn de alia popolo per siaj normoj.
Cxina popolo estas tre granda kaj havas miljaran historion. Maldece estas insulti gxin, estante nur viktimoj de okcidenta propagando.
Ĉu vi temas pri mi? Pardonu, sed kiun popolon mi insultis?
La vortojn "heroo" kaj "idealo" mi, pro simpla etiko, ne povas kunligi kun krimaj diktatoroj de iu ajn mondoparto. La nocion "okcidenta propagando" skribitan de vi en lernu mi vidis jam plurfoje; bv. do ekkoni "orientan propagandon" pri tiuj krimoj kontraŭ la propra nacio, faritan de ĉinaj historiistoj kaj raportistoj.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-12 11:12:05

Do oni havas du vidpunktojn: orientan kaj okcidentan. Ne pensu, ke nur vi havas unusolan veran opinion! Estante polo vi ne povas kompreni kial ĉinoj amas Mao'n. Do por kio vi malamikece insultas lin kaj samtempe ĉiujn ĉinojn, kiuj opinias lin heroo?

sinjoro (Montri la profilon) 2008-decembro-12 13:06:33

Fuzzy:
Do oni havas du vidpunktojn: orientan kaj okcidentan. Ne pensu, ke nur vi havas unusolan veran opinion! Estante polo vi ne povas kompreni kial ĉinoj amas Mao'n. Do por kio vi malamikece insultas lin kaj samtempe ĉiujn ĉinojn, kiuj opinias lin heroo?
Do vi obstine ripetas, ke mi iun insultas... Mi ne konis persone Mao-n sed tio ne signifas ke surbaze de historiaj fontoj (ne nur de okcidentuloj, eĉ pliparte de ĉinoj mem!) mi ne rajtas havi opinion pri lia reĝimo. Same mi rajtas opinii surbaze de ies raportoj (de pluraj vidpunktoj) pri rusa caro, pola reĝo aŭ konga prezidanto.
Eble mia antaŭa mesaĝo estis miskomprenebla - mi ne temis pri kontraŭa opinio, mi temis pri ĉinaj historiistoj, verkistoj, esploristoj, eĉ politikistoj kiuj agnoskis tiel nomatan kulturan revolucion kaj aliajn agadojn de la reĝimo kiel "plena de eraroj" (jam tio estas tre forta eldiro en Ĉinujo) kaj konsentis, ke dum ĝi kaj pro ĝi mortis milionoj (pri preciza nombro estas duboj) da simplaj homoj.

Mi preferis ne uzi aliajn nomojn, sed ĉu same malagrablajn eldirojn pri demokratie elektita germana kanceliero Adolf Hitler vi trovus insulto de homoj, laŭ kiuj estis heroo? Jes ja, eĉ en Pollando troviĝas homoj, kiuj tre estimas liajn agojn.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-12 13:53:46

Bone, nun vi egaligas Mao kaj Hitler...
Cxu Mao komencis tutmondan militon?
Se cxinoj opinias ke ilia eksestro Mao estis sufucxe bona por ilia popolo, kiajn ajn erarojn li faris, do vortoj de iu fremdulo ke li estis "krimulo, sama kiel Hitler" sendube insultas ilin.
Eble mi eraras, do cxinaj forumanoj korektu min!

Mendacapote (Montri la profilon) 2008-decembro-13 02:23:32

Fuzzy, Fuzzy, karega, oni povas demandi cxion kion oni volas scii sen peti vian permeson! Mi nur demandis kial oni devus konsideri Mao(n) grandulo: cxu pro la saltigo antauxen? Cxu pro la kultura revolucio? Se vi konsideras la demandon malgxentila vi mem (eble ecx ne konscie) jam malfavore jugxis Maon!

Certe, al mi tre multe placxus legi la cxinajn opiniojn, ne nur viajn.

LyzTyphone (Montri la profilon) 2008-decembro-13 09:49:58

Saluton.
Mi estas forumano Tajvana vivante en SXanhajo, CXinio. Nun mi nur estas komencanta Esperantisto, tamem mi klopodos eldiri tute Esprante.

Estante foje influita de retoriko Malvarm-milita, mi ege malamis Zodon MAO, la ulo kiu venkis niajn Naciistan Partion en la amara intercivitana milito. Sed poste mi estis lerninta, ke historio devas rakontigxi ambauxflanke.Ne estas sensenca multaj CXinoj ankoraux estimas lin (nu, ili eble ne varmamas lin kiel je pasinta jaroj).

Kiel historia persono, MAO venkis la Naciistajn. Li fondis la Popola Respubliko de CXinio. Tiam multaj sxtatoj okcidantaj
koleris cxar ili timas "CXinio rugxa" estis dangxero dum la Malvarm-Milito.
Tiel MAO grandas, cxar li finis taskon preskaux nefineban.

Sed granda persono ankaux eraras. Lia kulpo
estis lia utopieco. Li erarante pensis ke CXinio povis saltigxi al perfekta socio komunisto sen esti unue kapitalisma. Kaj li
erarante ebriigxis en persona adoro, fidante
kelkajn personojn kiujn volis nur uzi MAO-a cxarmeco por avido.

Sed por ni li ankoraux grandas, nur certe ne perfekta. Kiam CXinoj diras ke MAO estas grandulo, ni certe estas temanta liajn fruajn agojn, la fondo de la Respubliko, kaj la liberigxado CXinajn Komparanojn.
Pri tio estas pli bona diri MAO estas heroo neperfekta, sed ankoraux heroo en CXinio.

Mi ne rajtas eldiri ke mia mesagxo estas opinio de tuta CXinio, sed mi esperas cxi tiu povus klarigi kiel CXino opinias pri Prezidanto MAO.

Reen al la supro