Al la enhavo

★ Prezidanto Mao skribis ……

de Flago, 2008-decembro-09

Mesaĝoj: 12

Lingvo: 简体中文

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-13 17:41:12

Mendacapote:Fuzzy, Fuzzy, karega, oni povas demandi cxion kion oni volas scii sen peti vian permeson! Mi nur demandis kial oni devus konsideri Mao(n) grandulo: cxu pro la saltigo antauxen? Cxu pro la kultura revolucio? Se vi konsideras la demandon malgxentila vi mem (eble ecx ne konscie) jam malfavore jugxis Maon!

Certe, al mi tre multe placxus legi la cxinajn opiniojn, ne nur viajn.
Karega Mendacapote, viajn demandojn mi ne konsideras kiel ofendaj, mi diskutis precipe kun sinjoro.
Kompreneble, opinio de cxinoj pri la demando estas multe pli interesa, dankon, LyzTyphone!

sinjoro (Montri la profilon) 2008-decembro-16 11:37:40

Fuzzy:
Bone, nun vi egaligas Mao kaj Hitler...
Cxu Mao komencis tutmondan militon?
Se cxinoj opinias ke ilia eksestro Mao estis sufucxe bona por ilia popolo, kiajn ajn erarojn li faris, do vortoj de iu fremdulo ke li estis "krimulo, sama kiel Hitler" sendube insultas ilin.
Eble mi eraras, do cxinaj forumanoj korektu min!
Neniam mi diris, ke Mao estis sama kiel Hitler, vi misuzas mian eldiron. Mi nur trovis la pensovojon kiu ekskuzas ies agojn. Ĉemarĝene mi diru, ke ne mirigas min jam, ke iun ofendas historiaj faktoj: ja pro pluraj ĉina reĝimo oficiale ofendiĝas kaj blokas interretajn paĝojn, malpermesas librojn por "protekti" siajn civitanojn de imperiismaj mensogoj, "amike" avertas prezidantojn ne renkontiĝi kun tibetanaj estroj..

Mian etiksistemon insultas la diro, ke se iu homgrupo opinias ke iu persono estis "sufiĉe bona", tio devas signifi, ke bona li efektive estis! Se unuopaj nacioj havus monopolon opinii pri estroj de siaj ŝtatoj, tiam la mondohistorio estus terure falsita, tian fuŝan sintenon pri historio sciencistoj el landoj demokrataj forlasis antaŭ jardekoj. Trarigardu literaturon mondan (ankaŭ ĉinan!) pri la menciita prezidanto kaj vi almenaŭ pripensos la oficiale propagandatan vivon de li.

Mi ankaŭ volas rimarki ke tiu ĉi forumo estis planita por paroli ĉinlingve, do mi ne scias ĉu estas "korekta" loko por pridiskuti historion.

Reen al la supro