Al la enhavo

Bandera - nacia heroo de Ukrainio.

de dobri, 2024-aprilo-12

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2024-aprilo-12 06:37:58

Kelkfoje mi legis en la Forumo la nomon Bandera kun indiko, ke li estas fashisto kaj kunlaboranto kun Hitler. Tio kompreneble ne estas vero, char Bandera estis nur ukraina naciisto. Li batalis precipe kontrau rusoj, tamen germanoj prizonis lin. Li estis por Ukrainio sama heroo kiel Lenin por Rusio. Liaj sekvantoj murdis precipe rusojn, sed ankau poloj, chehhojn ech pluajn naciojn. En lia nomo estis murditaj simila nombro de senkulpaj homoj kiel en la nomo de Lenin. Tamen tute ne eblas kompari lin kun Stalin, la tiu estis multe pli granda murdisto!
Lau mia opinio oni ne skribu pri ukrainaj fashistoj, sed pri rusaj fashistoj regantaj en Moskvo, kiuj endangherigas la mondan pacon!

Леопольд (Montri la profilon) 2024-aprilo-12 09:01:40

Artikolo "Kiel Stepan Bandera kunlaboris kun la Tria Regno"

Komenco de artikolo:
"La Usona Centra Inteligenta Agentejo disponigis liberan aliron al malsekretigitaj arkivaj dokumentoj entute 13 milionoj da paĝoj. Ĉirkaŭ 300 paĝoj de la malsekretigita arkivo estas dediĉitaj al la agadoj de la gvidanto de ukrainaj naciistoj Stepan Bandera.

La surskribo sur la dokumentoj tekstas:
"Malsekretigita laŭ la Leĝo pri Malkovro de Naziaj Militkrimuloj." La elekto de dokumentoj kolektitaj de usonaj spionoficiroj inkludis tradukon de artikolo de la revuo Socialist Messenger, publikigita de la eksterlanda delegacio de la Rusa Socialdemokrata Laborista Partio (Menŝevikoj).

Tiu ĉi publikaĵo estis publikigita en Berlino, Parizo kaj New York de 1921 ĝis 1965. La artikolo kiu altiris la atenton de la CIA estis publikigita en 1951.

La materialo titolita "Stepan Bandera kaj la Ukraina Ŝtato en 1941" priskribas la gvidanton de la naciistoj mem, same kiel la metodojn kaj rezultojn de liaj agadoj."

La artikolo mem estas granda(ruse)
https://aif.ru/society/history/klichka_konsul-2_ka...

amigueo (Montri la profilon) 2024-aprilo-13 07:25:20

dobri:Kelkfoje mi legis en la Forumo la nomon Bandera kun indiko, ke li estas fashisto kaj kunlaboranto kun Hitler. Tio kompreneble ne estas vero, char Bandera estis nur ukraina naciisto. Li batalis precipe kontrau rusoj, tamen germanoj prizonis lin. Li estis por Ukrainio sama heroo kiel Lenin por Rusio. Liaj sekvantoj murdis precipe rusojn, sed ankau poloj, chehhojn ech pluajn naciojn. En lia nomo estis murditaj simila nombro de senkulpaj homoj kiel en la nomo de Lenin. Tamen tute ne eblas kompari lin kun Stalin, la tiu estis multe pli granda murdisto!
Lau mia opinio oni ne skribu pri ukrainaj fashistoj, sed pri rusaj fashistoj regantaj en Moskvo, kiuj endangherigas la mondan pacon!
Nu, cxu vi povas detale justigi heroecon de Bandera?

Леопольд (Montri la profilon) 2024-aprilo-13 10:22:51

dobri:
Lau mia opinio oni ne skribu pri ukrainaj fashistoj, sed pri rusaj fashistoj regantaj en Moskvo, kiuj endangherigas la mondan pacon!
Mi petas vin pruvi la vian deklaron pri "rusaj fashistoj"!

dobri (Montri la profilon) 2024-aprilo-13 11:57:36

Pruvi mi kompreneble ne povas. Hierau mi legis deklaron de rusa politika glosisto Jevstafjev, ke en venonta nuklea milito mortos almenau 250 000 loghantoj en Europo. Antau kelkaj tagoj deklaris alia rusa politikisto, ke necesas jheti atombombojn al Londono, Parizo, Berlino au Bukureshto. Chu minaci per tutmonda milito ne apartenas al fashistoj?

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-aprilo-13 17:21:37

Ĉu konstruo de nova mondo paca, envivebla kaj envivinda ne estas pli entuziasmiga celo por junularo ol simpla interbuĉado?

Frano (Montri la profilon) 2024-aprilo-14 07:39:45

dobri:Hierau mi legis deklaron de rusa politika glosisto Jevstafjev, ke en venonta nuklea milito mortos almenau 250 000 loghantoj en Europo. Antau kelkaj tagoj deklaris alia rusa politikisto, ke necesas jheti atombombojn al Londono, Parizo, Berlino au Bukureshto. Chu minaci per tutmonda milito ne apartenas al fashistoj?
Ĉi tio ne estas minaco sed trankviliga deklaro. Tradukita el la Lingua Sovietica tio signifas:
Konvenciaj armiloj jam prenis pli da vivoj de rusianoj kaj ukrainianoj. 600 000 homoj estis mortigitaj en Sirio. Kaj nenio terura okazis en la mondo. Tial la venonta nuklea milito en Eŭropo estos eĉ pli humana kaj kun malpli da perdoj (nur 250 000 viktimoj). Do estas nenia kialo por maltrankviliĝi!

Леопольд (Montri la profilon) 2024-aprilo-14 09:07:10

Saluton Dobri!
dobri:Pruvi mi kompreneble ne povas. Hierau mi legis deklaron de rusa politika glosisto Jevstafjev, ke en venonta nuklea milito mortos almenau 250 000 loghantoj en Europo.
Do vi pasigis viajn dezirojn kiel realecon. En realeco, NATO-landoj, ekde la kreo de NATO, mortigis milionojn da nebatalantoj (infanoj, virinoj, maljunuloj, ordinaraj homoj). Sed vi ne konsideris tion kiel faŝismo. En Usono, ekde la apero de nukleaj armiloj en Sovetunio, ekzistas multaj publikaĵoj kalkulante la eblan nombron da mortoj en nuklea milito. Sed vi ne konsideris tion kiel faŝismo. Kial vi tiom ekscitiĝis pro la vortoj de rusaj politikistoj (ne la registaro)?

dobri:
Antau kelkaj tagoj deklaris alia rusa politikisto, ke necesas jheti atombombojn al Londono, Parizo, Berlino au Bukureshto.
La nuna situacio aspektas tiel: la konfrontiĝo inter NATO kaj Rusio atingis la punkton, trans kiu komenciĝas la uzo de nukleaj armiloj. Ŝajne, NATO ne kredas, ke Rusio uzos nukleajn armilojn, do ili daŭre provokas Rusion komenci militon. Ekzemple, la oficiala eniro de trupoj de la NATO-lando Francio en la militon flanke de Ukrainio estas la rekta kialo de la militdeklaro de Rusio al Francio. Ĉar Francio havas nukleajn armilojn, la milito aŭtomate fariĝas nuklea. Kaj do, por protekti la mondon kontraŭ la eksplodo de tia milito, estas ideo inter rusaj politikistoj pruvi la decidon de Rusio uzi nukleajn armilojn sur iu urbo en Eŭropo. Kiel fina averto.

dobri:
Chu minaci per tutmonda milito ne apartenas al fashistoj?
Ne. La koncepto de "Faŝismo" havas klarajn kriteriojn, en kiuj naziismo estas la kerno. En la multnacia lando Rusio, naziismo ne eblas.

Леопольд (Montri la profilon) 2024-aprilo-14 09:15:22

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:Ĉu konstruo de nova mondo paca, envivebla kaj envivinda ne estas pli entuziasmiga celo por junularo ol simpla interbuĉado?
Estas. Sed la mondon regas ne infana junularo, sed financistoj. Kaj por ili, mono ricevita en alies milito estas pli valora ol la deziroj de junuloj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-aprilo-14 16:37:05

Ne regas, sed regos. Kaj tiam, la hodiaŭaj financistoj kaj diktatoroj estos jam mortintaj. La mondo apartenos al la nuna junularo.

Reen al la supro