Al la enhavo

Bandera - nacia heroo de Ukrainio.

de dobri, 2024-aprilo-12

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-aprilo-17 10:28:23

Ĉu la vorto estas sinonimo de "dialekto" aŭ nomas nur tiun specifan de okcidenta Ukrainio?

Ĉu la homo naskiĝas bona aŭ malbona? Eterna filozofia debato. Ĉiukaze, la rolo de socio estas kompensi la efikojn de la civitanaj malkvalitoj. Tiu funkcias, kondiĉe ke tiuj, kiuj gvidas la socion, ne estus pli malkvalitaj ol la aliaj...

Леопольд (Montri la profilon) 2024-aprilo-17 11:55:18

Altebrilas:Ĉu la vorto estas sinonimo de "dialekto" aŭ nomas nur tiun specifan de okcidenta Ukrainio?
Jes, tio pli kongruas kun la koncepto de dialekto. Sed ĝi estas uzata nur priskribante la dialekton de okcidenta Ukrainio, kiu enhavas multajn polajn kaj hungarajn vortojn kaj frazojn.

Altebrilas:
Ĉu la homo naskiĝas bona aŭ malbona? Eterna filozofia debato.
La konceptoj de "bona" ​​kaj "malbona" ​​estas subjektivaj, ne objektivaj konceptoj. okulumo.gif

Altebrilas:
Ĉiukaze, la rolo de socio estas kompensi la efikojn de la civitanaj malkvalitoj. Tiu funkcias, kondiĉe ke tiuj, kiuj gvidas la socion, ne estus pli malkvalitaj ol la aliaj...
En normala socio, tiaj gvidantoj estas anstataŭigitaj. En nenormala socio tiaj gvidantoj ŝanĝas socion (ekzemple Ukrainio).

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-aprilo-18 11:44:02

Filozofio ne celas esti objektiva scienco. La konsekvencoj de subjektiva takso (bono aŭ malo) estas objektivaj: ĉu la socio devas fidi la civitanojn, aŭ kontroli kaj korekti iliajn agojn.

Kio estas "normala" socio? Ĉu tiu koncepto ne estas subjektiva?

Леопольд (Montri la profilon) 2024-aprilo-19 07:38:14

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:
Kio estas "normala" socio? Ĉu tiu koncepto ne estas subjektiva?
Laŭ mi, normala socio estas tiu, en kiu vivo pliboniĝas por la plimulto de la socio. Kaj ĉi tio estas tre reala koncepto, kiu povas esti konfirmita per socia statistiko. okulumo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-aprilo-19 10:10:03

En "plibonigo" estas "bono". Ĉu tio ne estas ja subjektiva koncepto?

Due, via difino aspektas strange. Ĝi aplikiĝas al socioj kie plejmulto persekutas minoritaton por plibonigi sian vivon. Mi ne donos Godwinindan ekzemplon.

Frano (Montri la profilon) 2024-aprilo-19 12:42:55

Altebrilas:Surĵiko?.........................
https://eo.wikipedia.org/wiki/Sur%C4%B5iko

Леопольд (Montri la profilon) 2024-aprilo-20 08:45:48

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:En "plibonigo" estas "bono". Ĉu tio ne estas ja subjektiva koncepto?
Subjektiva por difinita socio, t.e. objektiva por la mondo ekster socio. okulumo.gif

Altebrilas:
Due, via difino aspektas strange. Ĝi aplikiĝas al socioj kie plejmulto persekutas minoritaton por plibonigi sian vivon.
Ĉio dependas de la socio. Ekzemple, se la estro de socio agas laŭ la principo "dividu kaj konkeri", tiam la malplimulto estos subpremata. Kaj se la estro de socio agas laŭ la principo de komunuma vivado, tiam la malplimulto vivas normale, escepte de la agresema malplimulto - ili estas "forpuŝitaj" al la limo de la socio.

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-aprilo-20 11:53:36

Tiu distingo perpleksigas min pri la signifo de "normala" . Ĉu "plejofta", kiel en la unua ekzemplo, aŭ "dezirinda", kiel en la dua?

Леопольд (Montri la profilon) 2024-aprilo-20 13:12:53

Altebrilas:Tiu distingo perpleksigas min pri la signifo de "normala" . Ĉu "plejofta", kiel en la unua ekzemplo, aŭ "dezirinda", kiel en la dua?
Por la socio de "okcidenta civilizacio", kie riĉiĝo estas la bazo de sociaj rilatoj, la principo "dividu kaj konkeri" estas normala. En la rusa socio, ekzemple, la principo de komuna vivo estas normala, en kiu pacaj rilatoj estas metitaj ĉe la bazo de sociaj rilatoj. Tial pli ol 190 naciecoj vivas pace en Rusio.

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-aprilo-21 10:37:23

Tiel funkcias imperioj. En la komenco, la konkero tute ne estas paca. Paco okazas, kiam la konkerita nacio agnoskas sian plimalfortecon kaj rezignas pri ribelo.

Sed la paco okazas preze de malegaleco inter la nacioj: unu estas pli egala ol la aliaj. Kaj finfine ĉiuj imperioj falas, pro internaj aŭ eksteraj klaloj. Iuj daŭras plu ol aliaj...

Reen al la supro