Meddelelser: 31
Sprog: Esperanto
Altebrilas (Vise profilen) 17. apr. 2024 10.28.23
Ĉu la homo naskiĝas bona aŭ malbona? Eterna filozofia debato. Ĉiukaze, la rolo de socio estas kompensi la efikojn de la civitanaj malkvalitoj. Tiu funkcias, kondiĉe ke tiuj, kiuj gvidas la socion, ne estus pli malkvalitaj ol la aliaj...
Леопольд (Vise profilen) 17. apr. 2024 11.55.18
Altebrilas:Ĉu la vorto estas sinonimo de "dialekto" aŭ nomas nur tiun specifan de okcidenta Ukrainio?Jes, tio pli kongruas kun la koncepto de dialekto. Sed ĝi estas uzata nur priskribante la dialekton de okcidenta Ukrainio, kiu enhavas multajn polajn kaj hungarajn vortojn kaj frazojn.
Altebrilas:La konceptoj de "bona" kaj "malbona" estas subjektivaj, ne objektivaj konceptoj.
Ĉu la homo naskiĝas bona aŭ malbona? Eterna filozofia debato.
Altebrilas:En normala socio, tiaj gvidantoj estas anstataŭigitaj. En nenormala socio tiaj gvidantoj ŝanĝas socion (ekzemple Ukrainio).
Ĉiukaze, la rolo de socio estas kompensi la efikojn de la civitanaj malkvalitoj. Tiu funkcias, kondiĉe ke tiuj, kiuj gvidas la socion, ne estus pli malkvalitaj ol la aliaj...
Altebrilas (Vise profilen) 18. apr. 2024 11.44.02
Kio estas "normala" socio? Ĉu tiu koncepto ne estas subjektiva?
Леопольд (Vise profilen) 19. apr. 2024 07.38.14
Altebrilas:Laŭ mi, normala socio estas tiu, en kiu vivo pliboniĝas por la plimulto de la socio. Kaj ĉi tio estas tre reala koncepto, kiu povas esti konfirmita per socia statistiko.
Kio estas "normala" socio? Ĉu tiu koncepto ne estas subjektiva?
Altebrilas (Vise profilen) 19. apr. 2024 10.10.03
Due, via difino aspektas strange. Ĝi aplikiĝas al socioj kie plejmulto persekutas minoritaton por plibonigi sian vivon. Mi ne donos Godwinindan ekzemplon.
Frano (Vise profilen) 19. apr. 2024 12.42.55
Altebrilas:Surĵiko?.........................https://eo.wikipedia.org/wiki/Sur%C4%B5iko
Леопольд (Vise profilen) 20. apr. 2024 08.45.48
Altebrilas:En "plibonigo" estas "bono". Ĉu tio ne estas ja subjektiva koncepto?Subjektiva por difinita socio, t.e. objektiva por la mondo ekster socio.
Altebrilas:Ĉio dependas de la socio. Ekzemple, se la estro de socio agas laŭ la principo "dividu kaj konkeri", tiam la malplimulto estos subpremata. Kaj se la estro de socio agas laŭ la principo de komunuma vivado, tiam la malplimulto vivas normale, escepte de la agresema malplimulto - ili estas "forpuŝitaj" al la limo de la socio.
Due, via difino aspektas strange. Ĝi aplikiĝas al socioj kie plejmulto persekutas minoritaton por plibonigi sian vivon.
Altebrilas (Vise profilen) 20. apr. 2024 11.53.36
Леопольд (Vise profilen) 20. apr. 2024 13.12.53
Altebrilas:Tiu distingo perpleksigas min pri la signifo de "normala" . Ĉu "plejofta", kiel en la unua ekzemplo, aŭ "dezirinda", kiel en la dua?Por la socio de "okcidenta civilizacio", kie riĉiĝo estas la bazo de sociaj rilatoj, la principo "dividu kaj konkeri" estas normala. En la rusa socio, ekzemple, la principo de komuna vivo estas normala, en kiu pacaj rilatoj estas metitaj ĉe la bazo de sociaj rilatoj. Tial pli ol 190 naciecoj vivas pace en Rusio.
Altebrilas (Vise profilen) 21. apr. 2024 10.37.23
Sed la paco okazas preze de malegaleco inter la nacioj: unu estas pli egala ol la aliaj. Kaj finfine ĉiuj imperioj falas, pro internaj aŭ eksteraj klaloj. Iuj daŭras plu ol aliaj...