ورود به محتوا

Pri la ĉina budhismo

از Qoysiletu, 13 آوریل 2024

پست‌ها: 22

زبان: Esperanto

Qoysiletu (نمایش مشخصات) 29 آوریل 2024،‏ 20:50:49

Perfektaj korpo, buŝo(parolo), menso; senpartia al ĉiuj; sereneco; sindoneco; neĉesa deziro de savi, ne-velkiĝanta diligenteco, ne-velkiĝanta menso, ne-velkiĝanta saĝo, ne-velkiĝanta liberiĝo, kaj ĝiaj principoj; perfekta saĝo en konduto, en parolo, en menso; perfekta kompreno de estinto, estanto kaj estonto.

Krom la supre menciitaj, ankaŭ estas "Tri Virtoj" aŭ "Tri Povoj": la povo de lia perfekta kompreno, la povo de tranĉi ĉiujn iluziojn , la povo de kunhavigi liajn profitojn kun aliaj pro lia kompato kaj deziro de savi. Alia teorio pri "Tri Povoj" estas la povo de havi Dharma Korpo, la povo de havi Praajna, nome la plej supra saĝo, la povo de liberiĝo el ĉiuj ligaĵoj.

"Kvar Senbaraj Komprenoj":
Senbare kompreni Dharmaron,
Senbare interpreti Dharmaron,
Senbare paroli diversajn lingvojn (por interpreti Dharmaron al diversaj grupoj),
Senbare elekti la plej taŭgajn kaj oportunajn vortojn (por klarigi Dharmaron laŭ diversaj kondiĉoj)

Qoysiletu (نمایش مشخصات) 30 آوریل 2024،‏ 2:44:09

Leciono 5 Pri budhostatuoj

Kristanoj ofte kritikas Budhistojn ke ili adoras idolojn. Sed por budhistoj, ili havas kialojn por la tielnomata idolo-adorado.

Budho nirvana-is antaŭ 2000 mil jaroj, kio signifas ke la Montrata Korpo de Budho jam forpasis. Do, ni, kiu vivas en la Fina Epoko (nome, la epoko en kiu la budhismo velkadas), nur povas honori Budhon per adori statuojn kio estas simbola maniero, per kio disĉiploj faras celon de sia praktikado; kreskigas sian memfidon pri tio ke ili povos atingi finan Nirvanan samkiel Budho; centrigas sian menson al ĝustaj opinioj, nuligante malĝustajn opiniojn; reguligas kaj enordigas sian konduton. Do kiam ni adoras statuojn de Budho, ni enordigas nian menson kaj konduton, kio faras nin esti en la sama frekvenco kun Budho (la Dharma Korpo de Budho(j)). Do adori statuojn en Budhismo ne estas evitinde.

Ekde kiam aperis statuoj de Budhoj ? Laŭ "la Sutro de Kŝitigarbha Bodhisattvo", Budho rakontis ke la Kŝitigarbha Bodhisattvo antaŭlonge estis ino de brāhmaṇa kasto. Ŝi petis helpon al unu Budho kies titolo estas "Jue Hua Ding Zi Zai Wang Ru Lai", por scii kie ŝia patrino enkarniĝas kaj naskiĝas. Ŝi vendis siajn apartenaĵojn por donaci al temploj kaj budhoturoj, en unu de kiuj, estis statuo de la menciita Budho. Do ni povas scii ke antaŭlonge jam estas statuo-adorado.

Pri la Budho Ŝakyamuni, ekde kiam oni adoris lian statuon?

Qoysiletu (نمایش مشخصات) 30 آوریل 2024،‏ 6:10:47

Laŭ la 28a volumo de Ekottarāgama, Ŝakyamuni instruis Dharmaron en la trāyastriṃśas (la dua etaĝo de la paradizo de la deziro-mondo) post lia nirvana-iĝo. Tiam la reĝo de la regno Kauśāmbī pripensis Budhon forte kaj iĝis malsana. Do la ministroj kontruis altan statuon de Budho el multekosta ligno por konsoli lin, kiu estas la plej frua statuode Budho. Poste la reĝo de la regno Kośala aŭdis tion, ankaŭ rekrutis metiitstojn konstrui Budhostatuon el oro, por konkuri kun la alia reĝo, kiu estas la plej frua statuo de forĝado.

Alifoje,kiam Budho instruis Dharmaron en ĝardeno, la mastro de la ĝarden petis permeson al Budho konstrui statuojn de Budho, por ke oni sendos ilin aliloken tie kie lokaj disĉiploj povas adori ilin kvazaŭ adori Budhon vizaĝ-al-vizaĝe.

Laŭ la supre menciitaj priskribaĵoj, Kiam Budho vivis fizike en ĉi tiu mondo, multaj reĝoj, ministroj, kaj aliaj estimataj uloj konstruis statuojn de Budho por adori.

Estas multaj specoj de statuoj——ligna, metala, kaj pentraĵoj.
Pri la ĉina Budhostatuo, en la dinastio Orienta Han(25-220p.K)Qin Jin estis survoje al unu regno en la nuna orienta Turkistano, vidante statuon de Budho. Li petis pentriston kopii la bildon de Budho sur paperon, kaj portis al la ĉefurbo. La imperiestro ordonis ke kopiu kaj pendigu la kopiaĵojn en kelkaj lokoj por adori.

Ekde tiu epoko, ĉinaj monaĥoj ofte lernis en Barato, kaj volis kunporti statuojn al ĉinio. Tamen la regnoj en Barato malpermesis la statuojn eliri la landlimon, pro ke la reĝoj rigardis ilin kiel sanktaĵojn. Sed por disvastigi Budhismon, la profilo de Budho devas kune disvastiĝi. Do la reĝoj rekrutis pentristojn pentri multajn pentraĵojn de Budho, disiĝante tra la tuta Barato. En la 3a jarcento p.K, la statuo de Budho eniris en Ĉinion laŭ la Silkovojo, kaj eniris en Koreion kaj Japanion en la 15a jarcento.

Inter la statuoj, estas Budho kiu staras, kaj kiu sidiĝas, kaj kiu flanke kuŝas, kaj kiu flugas, ktp. ĉiu de tiuj havas signifon.
La staranta statuo havas: tiun kun du piedoj unu apud la alia, aŭ tiun kun unu piedo pli antaŭ ol la alia, aŭ tiun kun du brakoj suben pendantaj .
La sidiĝanta statuo ofte priskribas meditadon, instruadon, kaj akiradon de elvekiĝo.
La flankekuŝanta statuo ofte priskribas la geston de tio ke Budho nirvanas, signifante ke Budho jam atingis la staton de nek naskiĝo nek morto.

Qoysiletu (نمایش مشخصات) 30 آوریل 2024،‏ 14:03:33

Leciono 6 Budhoj de alimondoj

La kosmologio de Budhismo havas esprimmanieron :"vertikale tra tri Epokoj, horizonte tra dek direktoj". En Sutroj ofte estas frazo "ĉiuj Budhoj el dek direktoj kaj tri epokoj“,montrante ke estas senlimaj kaj nekalkuleblaj Budhoj en dek direktoj kaj tri epokoj. Sed ordinaraj homoj en la Tero ne kredis ke ekzistas aliaj Budhoj kaj aliaj mondoj, ĉar ili ne vidas persone. Fakte, ekzisti aŭ ne, dependas de tio, ĉu estas objektivaj kaj ĝustaj normoj por prijuĝi. Ekzemple, la antikva Barata skolo de filozofio konstatis la verecon de scio, per mezuro de intuicio, mezuro de dedukto, kaj mezuro de parolaĵoj de Sanktuloj. Mezuro signifas la normon por prijuĝi. Do ili signifas ke oni povas scii ĉu io veras aŭ ne, laŭ:1.intuicio, 2. deduktado, 3.eldiroj de Sanktuloj.

Budho Ŝakyamuni naskiĝis, praktikis kaj akiris la Plej Supran Saĝon, kio estas la vera historio. Ŝakyamuni ne estas la ununura Budho. Antaŭ li estis multaj budhoj . Laŭ la Sutro "Budho diris pri sep Budhoj", Ŝakyamuni diris al siaj apostoloj ke antaŭ 91 kalpoj (unu kalpo = 432 milionoj da jaroj en la hommondo), estis Vipaśyin Budho, Śikhin Budho,Viśvabhū Budho, Krakucchanda Budho,Kanakamuni Budho, Kāśyapa Budho,kiuj sinsekve fizike aperis en la mondo. En la Sutro "Fa Hua Jing", Ŝakyamuni Budho antaŭvidis kaj antaŭmarkis ke liaj disĉiploj estos Budhoj, ekzemple, Mahākāśyapa estos Lumo-Budho, Subhūti estos Aŭdaĵo-Vidaĵo (Sono-formo) Budho, Maudgalaputra estos DuoMoLuoBaZhanTanXiang-Budho (mi ne trovis la sanskritan vorton, do mi nur latinigis la ĉinan version, kiu ankaŭ estas transliterumaĵo de la sanskrita versio). ktp.

Krome, laŭ la Sutro "Miloj da Budhoj en la Estinta Glora Kalpo", "Miloj da Budhoj en la Estanta Bona Kalpo" kaj "Miloj da Budhoj en la Estonta Konstelacia Kalpo", oni povas scii en la senlima tempo-spaco, ĉiu mondo havas Budhojn instruintajn, instruantajn kaj instruontajn al la vivaĵoj, kio montras ke estas ne-numerigeblaj Budhoj.

La aliaj mondoj pri kiuj Budho diris, estas ĉiamĝojigaj kaj puraj mondoj, nome la Puraj Landoj kie Budhoj loĝis, loĝas kaj loĝos. Krom la menciitaj sep Budhoj, ankaŭ estas multaj aliaj kiuj akiris la Plej Supran Saĝon en unu homvivo, kaj pro forta volo, fine estis Budho. La nomoj aŭ titoloj de Budhoj ofte temas pri "lumo", "hela", "brili","universo","animalo", "floro","incenso", "juvelo" k.s. ekzemple, Orlumo Budho, Suno kaj Luno Brilanta Budho, Saĝo-lumanta Budho; Konstelacia Reĝo Budho, Vaka-Spaco-ĉioenhava Budho, Leono-blekanta Budho, Kap-tubero de Drako Budho, Ĝandana-incenso Budho, Nobla Floro Budho, Lumo de Floro Budho, Reĝo de Lampo Budho, ktp.

Qoysiletu (نمایش مشخصات) 30 آوریل 2024،‏ 14:23:08

Inter ĉiuj Budhoj de alimondoj, tiu kiu havas la plej proksiman konekton kun nia mondo sahā(सहा), enhavanta nian planedon Teron, en kiui ni vivas, estas la Ekstreme Ĝojiga Mondo en Okcidento, la Pura Vitro Medikamentisto Budho, kaj la Majtreja Budho future subenvenonta el la Tusita Paradizo.

La Majtreja Bodhisattvo estis antaŭmarkita de Ŝakyamuni Budho, kaj naskiĝos en la hommondon post kvin miliardoj kaj sescent sepdek milionoj da jaroj, akironte la Plej Supran Saĝon kaj iĝonte Budho. Li nun estas en la Tusita Paradizo instruante Dharmojn.

Majtreja kaj Ŝakyamuni studis kune antaŭlonge, tamen pro la malsamaj voloj, Ŝakyamuni iĝis Budho pli antaŭ ol Majtreja, kiu iĝos future postlongatempe. Post kiam Majtreja naskiĝos en la hommondo, li instruos Dharmojn trifoje sub la Drako-Floro arbo, liberigos ĉiajn vivaĵojn, kio alportas al la nunaj vivaĵoj en ĉi tiu mondo senliman esperon kaj semon de la futura liberigo.

La mondo de la Pura Vitro Medikamentisto Budho troviĝas oriente de la sahā(सहा) mondo. Ĝi estis kreita el la povo de la Granda Kompato de la Pura Vitro Medikamentisto Budho. Popoloj kiuj vivas tie, povas akiri tiujn kiujn ili volas. Tie sufiĉas vivmaterialoj, egalas la rajtoj de inoj kaj viroj, ne ekzistas Tri Malbonaj Vojoj (infero, bestoj, malsataj fantomoj ), nek punoj, nek malliberejoj, nek korupto. Ĉiuj vivas sane kaj ĝoje. Laŭ Sutro, oni povas naskiĝi future tie per voki la nomon de la Budho dum ĉi tiu vivo.

La Ekstreme Ĝojiga Mondo de Amitaabha troviĝas unu miliardo da Budholandoj okcidente de nia sahā(सहा) mondo. La estro Amitaabha jam iĝas Budho dum 10 kalpoj, instruante Dharmojn nun. Ĝuste pro ke ne ekzistas suferoj, tamen oni mergas ĉiajn ĝojojn, oni nomas ĝin "Ekstreme Ĝojiga Mondo".

Qoysiletu (نمایش مشخصات) 1 مهٔ 2024،‏ 0:34:21

La Ekstreme Ĝojiga Mondo estas tia ke la grundo, la vojoj, la arboj en duflankoj de vojoj, la lagoj, la ŝtupoj ktp estas de oro, de Sep Trezoroj (en sanskrita: sapta-ratna). Vivaĵoj vivantaj tie, akiripovas tion kion ili volas, kaj flugas tien kaj reen senbare. Loĝantoj tie estas bonuloj, sen diferenco de seksoj, kaj naskiĝas per Aupapāduka, nome, per transformiĝo aŭ metamorfiĝo, el Lotusoj.

La Ekstreme Ĝojiga Mondo estis kreita de la povo de la kvardek ok Grandaj Voloj de Amitābha kun senlimaj meritoj kaj virto. Li faris la Volojn antaŭ ol li iĝis Budho. Li ĵuris al ĉiuj vivaĵoj, ke tiuj kiuj kredos la povon de la Voloj de Amitābha, havos fortan volon naskiĝi en la Ekstreme Ĝojiga Mondo, recitos la nomon de Amitābha tiel sendube kaj sin absorbante en menso ke ili sam-frekvenciĝos kun Amitābha, povas ricevi la akcepton de Amitābha kaj naskiĝos en la Ekstreme Ĝojiga Mondo ekde iu futura vivo, kio donas esperon al vivaĵoj en nia sahā(सहा) mondo.

Laŭ Sutroj, "reciti nomon de Budhoj, neniigi pekojn tiom kiel sabloj en rivero Gaṅgā". Oni diras ke
"reciti nomon de Budhoj, kvazaŭ ŝipo ŝarĝata de pekoj, povas helpi vivaĵojn ne plu eniri la ciklon de naskiĝo kaj morto;
Reciti nomon de Budhoj, kvazaŭ lumigi lampon, enhavas la Saĝon de ĉiuj Sutroj;
la avantaĝo de reciti nomon de Budhoj, enhavas ĉiajn meritojn (helpante) eliĝi el suferoj;
la energio de reciti nomon de Budhoj, kvazaŭ ke oni povas bruligi multajn torĉojn el nur unu torĉo, povas sukcesigi sin kaj aliaj kune.

La Budhoj el Dek Direktoj kaj Tri Epokoj, kvazaŭ lumiloj, povas heligi kaj montri la ĝustan vojon eliĝi el sufero, kaj eternigi la lumon de Vereco.

Qoysiletu (نمایش مشخصات) 1 مهٔ 2024،‏ 3:42:14

Leciono 7 la Fondinto de Budhismo de la Sahā(सहा) mondo, Ŝakyamuni

tri bazaj partoj de religio: fondinto (kaj hierarko), ismo, kaj disĉiploj. Se ni volas kompreni religion, ni devas unue ekscii la fondinton kaj hierarkon. Ĉu lia personeco kaj saĝo meritas tion ke ni kredas ? Ĉu ni povas eliĝi el suferoj post fidi lin? kiuj estas la bazaj demandoj kiujn ni devas respondi.

La fondinto kaj hierarko de Budhismo, Ŝakyamuni naskiĝis 8an, la Kvara Monato, antaŭ pli 2600 jaroj, en la regno Kapilavastu, kiu troviĝis en la norda parto de Barato, kaj al sudo de la nuna Nepalo. Sep tagojn post lia naskiĝo, lia patrino en ĉi tiu vivo kaj mondo, S-ino Maya forpasis kaj lia onklino Mahapaŝupati nutris lin.

Qoysiletu (نمایش مشخصات) 3 مهٔ 2024،‏ 0:46:40

Ŝakyamuni estis lerta je pañca-vidyā ("kvin-scioj") kaj kvar Vedoj kiam li nur estis infano. Li edziĝis kun Yeshotra post plenkreskiĝi, naskonte Rāhula, kiu poste estis la unua śrāmaṇera(श्रामणेर) (la vir-novulo en Budhisma organizo). Ŝakyamuni perceptis suferojn dum homvivo pro la granda breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj, la malegalecon inter la kvar kastoj, kaj pro la naskiĝo, morto, malsano kaj pliaĝiĝo, konsciante la malkonstantecon de vivoj, do li decidis esti monaĥo por trovi la vojon de eliĝi el suferoj, kaj savi ĉiujn vivaĵojn suferantajn konstante kaj senripoze.

Lia patro, la reĝo ne konsentis ĉar li estos la heredulo de la trono. Tamen, Ŝakyamuni esperis ke en la mondo ne plu estos pliaĝiĝo, malsano, morto, kaj ĉiuj aĵoj estos konstanta kaj eterna, senkreskante kaj senvelkante, kio tute ne plenumiĝos se li sidiĝos sur la trono esti reĝo. Do li sekrete eskapis el palaco kiam li estis 19 jaraĝa, en la 8a, la dua monato tiujare, komenconte 12 jarojn longan vivon de serĉi vojon de liberiĝi.

Li praktikis asketismon en neĝa monto dum 6 jaroj, manĝante unu kanabacosemon kaj unu greno de rizo ĉiutage, kio tamen ne alportis sukceson trovi la vojon de liberiĝi. Do li konsciis ke la mezvojo inter asketismo kaj hedonismo estas la ĝusta vojo, pro kio li forlasis la neĝan monton, kaj sidiĝis sub la bodhi-arbo, dum meditado venkante diversnivelajn demonojn, kaj nuligante ĉiujn malĝustajn pensojn kaj malsaĝojn, atingante la Kompletan Elvekiĝon en la 8a, la 12a Monato.

Post lia Kompleta Elvekiĝo, li instruis Dharmojn unuafoje en la cervoĝardeno, trifoje turnis Dharmaĉakra ( Dharmo-rado), kaj konvertis la unuaj kvin bhikṣu (भिक्षु) ("almozpet-monaĥoj"), tiam kiam la tri ratnatraya (Tri Trezoroj: Budho, Dharmaro, monaĥaro) estis kompletaj, kaj la budhisma organizo aŭ grupo komencis estaliĝi.

Budho Ŝakyamuni instruis Dharmojn en pli ol 300 kunvenoj dum 49 jaroj. Li instruis Sutron āgama dum 12 jaroj, vaipulya(वैपुल्य) dum 8 jaroj, prajñā(प्रज्ञा) dum 22 jaroj, Lotuso-Sutron kaj Nirvana-Sutro kune dum 8 jaroj.

Qoysiletu (نمایش مشخصات) 3 مهٔ 2024،‏ 3:06:14

Budho lertis je instrui kaj interpreti dharmojn laŭ kondiĉoj kvazaŭ ke kuracistoj donas ĝustajn Medikamentojn laŭ respondaj malsanoj. Budho ofte emfazis "nenieco" al tiuj disĉiploj kiuj forte sorbiĝis de "ekzisteco", dum emfazis "ekzistecon" al tiuj kiuj sorbiĝis de "nenieco". Budho instruis Dharmojn al ĉiuj malgraŭ iliaj kastoj, nacioj, klasoj, kaj religioj. Ekzemple Budho konvertis Zoroastristojn Uruvilvā Kāśyapa kaj liajn du fratojn al budhistoj, kaj ankaŭ Maudgalaputra kaj Śāriputra, kiuj antaŭe estis kredintoj de aliaj religioj.

Estis disĉiploj el supraj rangoj, ekzemple, Prasenajit, reĝo de Śrāvastī;Viŝti, Mallikā, la reĝinoj;Aniruddha,Nanda,Ananda,la princoj ;

ankaŭ estis disĉiploj el la subaj rangoj, ekzemple, Upāli, barbiro, kaj Niti, liveranto de fekaĵo.

Budho ankaŭ frontis plurfoje persekutojn kaj malsanojn dum lia instruado. Budhoj montris per la suferoj sur lia Montrata Korpo la funkciadon de Karma, esperante ke homoj povu konscii la malkonstantecon de la fizika korpo, kaj instigante ilin deziri liberigota el suferoj.

Qoysiletu (نمایش مشخصات) 3 مهٔ 2024،‏ 4:25:53

Budho instruis Dharmojn dum 49 jaroj, eĉ en la jaro kiam li havis 80 jarojn, li ankoraŭ instruis Dharmojn en multaj lokoj, sekvate de liaj disĉiploj. Antaŭ la nirvana, li akceptis unu 100 jaraĝan ulon, Ŝupatran, el alia religio, esti lia lasta studento. Kiam la nirvano de Budho, kvankam disĉiploj estis ege malĝojaj, Budho admonis al ili "peti ke mi restu eterne en la sekulara mondo, estas kontraŭ la leĝo de naturo. Mi nur estas la montraĵo aŭ montrilo de la Vereco, sed mi ne rajtas kontraŭbatali la Verecon." "Se vi povus konduti tiel kiel mi instruis, kio funkcios same kiel tio ke mi restas en ĉi tiu mondo." "Vi obeu la disciplinojn, trankviligu kaj kvietigu vian menson, diligente praktiku Dharmojn; Se tiel, vi estas miaj veraj disĉiploj."

Budho eniris Nirvanon, kaj post lia fizika korpo Jhapita (brulita), restante śarīra (kristaliĝantaj restaĵoj post la brulo) kaj tri dentojn. La śarīra-j estis dividitaj en ok grupojn, sendotajn al ok regnoj kiuj havis profundajn rilatojn kun Budho, kaj honorotajn en turoj.

Budho vivis dum la epoko en kiu Barato havis malegalajn kastojn. Li kuraĝis defii la kastosistemon, honori la homrajtojn kaj valorigi vivaĵojn, deklarante ke ĉiuj vivaĵoj estas egale honorindaj, havante saman Budhecon. Budho dum lia 49 jarojn longa instruado, li transbordigis tiujn kiuj devas liberiĝi, kaj tiuj kiuj ankoraŭ restas en ĉi tiu bordo (ĉi tiu mondo plena je suferoj) ankaŭ posedis semojn de la futura liberiĝo. Do Budho estas nia ĉiama mentoro kaj savanto, kiun ni devas honori.

بازگشت به بالا