Повідомлення: 22
Мова: Esperanto
Qoysiletu (Переглянути профіль) 13 квітня 2024 р. 23:16:42
《lernolibro de Fo Guang (laŭlitere, la lumo de Budho, kiu estas la nomo de unu de la sanktejoj de Budhismo en Tajvano)》estis iniciata en la jaro 1995, kaj fine finiĝis la kompilo post 5 jaroj antaŭ la baldaŭa alveno de la nova jarmilo. Dank'al la Ratnatraya (Tri Juveloj) de la daśa-diś (la dek regionoj en la budhisma kosmologio), pro la antaŭulaj verkaĵoj, pro la prospero de la Tajvana budhismo, kaj pro la mahaatman (estimindaj uloj kun nobla spirito kaj naturo) , la "lernolibro de Fo Guang" povas publikiĝi en la mondo.
pri la "lernolibro de Fo Guang", estas serio kun 12 volumoj:
(1) ratnatraja (la tri juveloj)
(2) la vereco de la budhismo
(3) la konduto kaj la ārāgayati (la fina atingo) de Boddhisattvo
(4) la historio de la budhismo
(5) la konciza priskribo de la skoloj kaj la kredo-subgrupoj de Budhismo
(6) la praktika Budhismo
(7) la komunscioj de Budhismo
(8) la Budhismo kaj la sekulara socio
(9) diskuto pri la budhismaj demandoj
(10) pri religioj kaj religiscienco
(11) la studo (de Budhismo) far'de Fo Guang
(12) antologio de Fo Guang
ĉiu volumo enhavas po 20 lecionojn, kiuj enhavas po 2000 ĉinliterojn proksimume. Sed la lima longeco de ĉiu leciono ofte sentigis la verkistojn katenataj pro la senlima saĝo de budhismo. Do ni suplementis informojn per piednotoj, cel'al malpliigo de malfacilaĵo serĉi materielojn de la lernontoj.
Qoysiletu (Переглянути профіль) 14 квітня 2024 р. 02:06:18
Budhismo bezonas modernigxon !
Al budhismomodernigxo mankas multaj aferoj, el kiuj la plej grava estas manko de kompleta lernolibro. En la jaro 1957, estis mezlernejo establita en Filipino far'de budhisma grupo, kiu petis per la Majstro Yinshun min verki budhisman lernolibron. Mi opiniis ke mi ne estis kompetenta tiam, kaj rifuzis. Post la 60aj jaroj, Singaporo promociis la cxinlingvon, esperante kompili budhisman lernolibron, pro kio, Majstro Chang-jue petis min. Sed mi pensis ke la destino ankoraux ne alvenis, kaj rifuzis denove.
Rigardante la prosperon de budhismo en Tajvano, mi pensas ke oni forte bezonas kompletan budhisman lernolibron. Gxis nun, estas elemanta, meznivela kaj altnivela lernolibroj verkitaj de Kulapatio(tiuj kiuj praktikas budhismon en sia hejmo dum sekulara vivo, anstataux esti monahxo) Fanglun, kaj aliaj sekvantaj lernolibroj verkitaj de diversaj budhismaj grupoj, sed ili ne estas altestimataj de popola socio ankoraux.
Ekde 1990, mi decidis verki budhisman lernolibron, titoligante gxin "budhismo". Mi planis en la komenca fazo maksimume 100 mil cxinliterojn, sed poste mi kunfandis verkajxojn de aliaj noblaj budhistoj, kaj ideologiojn el diversaj subsekcioj, farante la libron 3 milionoj da cxinliteroj, sed sen publikigi gxin, nur uzante gxin kiel referenca materialo por membroj kaj lernantoj de Fo Guang.
Dum lastaj jaroj, mi sentis la fortan bezonon de lernolibro, parolante pri tio kun discxiplo Miao-qing, kiu rekrutis multajn volontulojn, administruloj de Fo Guang, instruistoj kaj lernantoj de Fo Guang. Sed la lingvo-stilo de lernolibro, ne similas al la ordinaraj artikoloj, kio faris profesiulojn bezonataj. Do ni petis al la Komitaton de Regliaj aferoj de Fo Guang, fondi Oficejon de Sekretarioj, iniciante la kompilon de la "budhisma lernolibro de Fo Guang".
Dum cxi tiu fazo, kompilo estas la plej grava tasko de mi, dum mia vojagxo disvastigi Budhismon en diversaj landoj. Ecx dum malsano, mi ankaux gvidis sekretariojn de la Oficejon de Sekretarioj, en la Centro de Fo Guang Yuan en Auxstralio verki la lernolibron sen kontakto kun eksterna socio. Kiam ni vojagxis al Hongkongo, ni ankaux diligente laboris sen ripozo, ankaux tiel en Usono, Euxropo kaj Auxstralio kelkfoje. Kaj pro tio, ni plenumis nian volon.
Por la enhavo sen-erara, ni petis noblajn intelektulojn interna kaj eksterna Budhismo helpi nin. Ekzemple, la artikolo "la tibeta Budhismo", korektigita de Lama (la altnivela monahxo de la tibeta Budhismo) Tianbishuang, la cxefestro de la komunumo de Cxina-tibeta kulturo, petita de ni.
pri la artikolo "konciza prezento de Taoismo", kontrolita de S-ro Gong Pengcheng, la cxefestro de la Universitato Nanhua, ankaux la longatempa esploristo de Taoismo.
Pri la artikolo "kredoj en popola socio", kontrolita de Profesoro Zheng Zhiming.
Pri la artikolo "konciza prezento de Yiguandao", kontrolita de S-ro Lin Yude.
Ecx ankaux pri Judaismo, kristo, katoliko ktp, ni ankaux petis profesiulojn de tiujn religioj partopreni kontroladon.
Kaj multaj discxiploj en Fo Guang partoprenis la kontroladon kaj redaktadon. Do oni povas diri ke kvankam cxi tiu serio de lernolibro estas kadrigita de mi, sed gxuste pro la partopreno de discxiploj de Fo Guang, kaj aliaj pratyaya (kauxzoj, unu de la kernaj konceptoj en Budhismo ), la lernolibro aperas en la mondo.
《lernolibro de Fo Guang》estis iniciata en la jaro 1995, kaj fine finiĝis la kompilo post 5 jaroj antaŭ la baldaŭa alveno de la nova jarmilo. Dank'al la Ratnatraya (Tri Juveloj) de la daśa-diś (la dek regionoj en la budhisma kosmologio), pro la antaŭulaj verkaĵoj, pro la prospero de la Tajvana budhismo, kaj pro la mahaatman (estimindaj uloj kun nobla spirito kaj naturo) , la "lernolibro de Fo Guang" povas publikiĝi en la mondo.
Pri la lernolibro, estas kvar karakterizoj:
Unua,
la "lernolibro de Fo Guang", estas serio kun 12 volumoj:
(1) ratnatraja (la tri juveloj)
(2) la vereco de budhismo
(3) la konduto kaj la ārāgayati (la fina atingo) de Boddhisattvo
(4) la historio de la budhismo
(5) la konciza priskribo de la skoloj kaj la kredo-subgrupoj de Budhismo
(6) la praktika Budhismo
(7) la komunscioj de Budhismo
(8) Budhismo kaj la sekulara socio
(9) diskuto pri la budhismaj demandoj
(10) pri religioj kaj religiscienco
(11) la studo (de Budhismo) far'de Fo Guang
(12) antologio de Fo Guang
ĉiu volumo enhavas po 20 lecionojn, kiuj enhavas po 2000 ĉinliterojn proksimume. Sed la lima longeco de ĉiu leciono ofte sentigis la verkistojn katenataj pro la senlima saĝo de budhismo. Do ni suplementis informojn per piednotoj, cel'al malpliigo de malfacilaĵo serĉi materielojn de la lernontoj.
Dua,
cxi 12 volumoj celas al la diversa lernado kaj estas klasifikitaj laux la bazaj konceptoj. La Ratnatraja (la Tri Juveloj) estas la centro de Budhismo, do ni metas gxin en la unua volumo. Se la lernontoj kredas je la Ratnatraja, ri povas vojagxi en la maro de Budhismo.
la dua volumo "la vereco de Budhismo" kaj la tria "la konduto kaj la ārāgayati de Boddhisattvo", estas la etendigxo de la Ratnatraja, do la unuaj tri volumoj estas la kadro de la teorio Ratnatraja. Krome, "la historio de Budhismo" kaj "la konciza priskribo de la skoloj kaj la kredo-subgrupoj de Budhismo" ritalas reciproke. Kaj "la praktika Budhismo" "la komunscioj de Budhismo" "Budhismo kaj la sekulara socio" ankaux interrilatas. "Diskuto pri la budhismaj demandoj" kaj "pri religioj kaj religiscienco" celas al profunda kompreno pri religioj.
Ni metas "la studo (de Budhismo) far'de Fo Guang" en la 11a volumo, pro ke Fo Guang proponas dum dekoj da jaroj la modernigxon, la sistemigxon kaj la cxiutagigxon de Budhismo, kio influas la modernan evoluon de Budhismo. Do ni prezentas kelkajn konceptojn, helpantajn homojn kompreni la tendencon de futura Budhismo.
Por ke la komencantoj komprenu la senliman sagxon de Budhismo, ni elektis klasikajn verkajxojn dum historio, farante ilin "antologio de Budhismaj verkajxoj", kune kun koncizaj konduk-tekstoj.
Tria,
pro la limo de longeco de cxiu leciono, instruistoj kaj lernontoj povus referenci piednotojn, kiuj eble pli bone klarigas la temon, kaj la bildoj, ekzercoj ankaux estas grava komponento dum la lernado.
Parenteze, mi devas mencii, ni ne povas marki devenojn de cxiuj piednotoj, kio estas la difekto de la lernolibro. Sed Fo Guang publikis "la Budhisma Kompleta Kanono de Fo Guang", kaj "la Kanono de la cxina Budhisma klasika verkajxaro", kiujn uzantoj povas plene utiligi, speciale "la granda Budhisma vortaro de Fo Guang" povus utiligxi bone al la instruado.
Kvar,
la lernolibro ne celas al la akademiuloj, sed al la komencantoj de Budhismo, pro kio, la enhavo centrigxas sur la bazaj konceptoj. Do la akademiaj esploroj kaj tekstaj esploroj, ne enhavigxas en la lernolibro. Krom tio, ni ne favoras al iujn ajn skoloj kaj subsekcioj de Budhismo kiam ni prezentas ilin.
Pri la historio de Budhismo, ni ne kasxas la problemon kaj la fakton ke perdigxis kelkaj budhismaj tekstoj. Ni esperas ke future Budhismo povus renovigxi kaj progresigxi. Ni esperas la instruistoj kaj lernontoj povus akiri kompletan komprenon al Budhismo per la helpo de la lernolibro.
Do ni esperas ke la lernolibro povus esti la lernolibro uzata de cxiuj Budhismaj grupoj kaj lernejoj, ankaux esti referencomaterialo de cxiuj komencantoj de Budhismo.
Cxi tiu lernolibro eldonata en la jaro 2000, kiu ankaux estas la 2000a datreveno de tio ke Budhismo eniris en Cxinion. Do gxuste en cxi tiu sxangxigxo de jarmilo, ni esperas ke nia cxi tiu modesta volo povus esti incenso de koro, per kiu ni omagxas noblulojn de Ratnatraja el daśa-diś, kaj ni esperas ke cxiuj legontoj donu siajn opiniojn al ni senzorge pri nia verkajxo.
Majstro Xing'yun
Januaro 2000
Qoysiletu (Переглянути профіль) 14 квітня 2024 р. 08:01:21
Повідомлення сховано.
Qoysiletu (Переглянути профіль) 22 квітня 2024 р. 07:54:58
Повідомлення сховано.
Qoysiletu (Переглянути профіль) 22 квітня 2024 р. 13:35:15
Повідомлення сховано.
Qoysiletu (Переглянути профіль) 25 квітня 2024 р. 02:01:10
Повідомлення сховано.
Qoysiletu (Переглянути профіль) 25 квітня 2024 р. 03:45:10
Повідомлення сховано.
Qoysiletu (Переглянути профіль) 25 квітня 2024 р. 06:48:07
Повідомлення сховано.
Qoysiletu (Переглянути профіль) 25 квітня 2024 р. 08:27:55
Повідомлення сховано.
Qoysiletu (Переглянути профіль) 26 квітня 2024 р. 08:36:11
Повідомлення сховано.