Tartalom

Pri la ĉina budhismo

Qoysiletu-tól, 2024. április 13.

Hozzászólások: 22

Nyelv: Esperanto

Qoysiletu (Profil megtekintése) 2024. április 13. 23:16:42

1."lernolibro de Fo Guang"

《lernolibro de Fo Guang (laŭlitere, la lumo de Budho, kiu estas la nomo de unu de la sanktejoj de Budhismo en Tajvano)》estis iniciata en la jaro 1995, kaj fine finiĝis la kompilo post 5 jaroj antaŭ la baldaŭa alveno de la nova jarmilo. Dank'al la Ratnatraya (Tri Juveloj) de la daśa-diś (la dek regionoj en la budhisma kosmologio), pro la antaŭulaj verkaĵoj, pro la prospero de la Tajvana budhismo, kaj pro la mahaatman (estimindaj uloj kun nobla spirito kaj naturo) , la "lernolibro de Fo Guang" povas publikiĝi en la mondo.

pri la "lernolibro de Fo Guang", estas serio kun 12 volumoj:
(1) ratnatraja (la tri juveloj)
(2) la vereco de la budhismo
(3) la konduto kaj la ārāgayati (la fina atingo) de Boddhisattvo
(4) la historio de la budhismo
(5) la konciza priskribo de la skoloj kaj la kredo-subgrupoj de Budhismo
(6) la praktika Budhismo
(7) la komunscioj de Budhismo
(8) la Budhismo kaj la sekulara socio
(9) diskuto pri la budhismaj demandoj
(10) pri religioj kaj religiscienco
(11) la studo (de Budhismo) far'de Fo Guang
(12) antologio de Fo Guang

ĉiu volumo enhavas po 20 lecionojn, kiuj enhavas po 2000 ĉinliterojn proksimume. Sed la lima longeco de ĉiu leciono ofte sentigis la verkistojn katenataj pro la senlima saĝo de budhismo. Do ni suplementis informojn per piednotoj, cel'al malpliigo de malfacilaĵo serĉi materielojn de la lernontoj.

Qoysiletu (Profil megtekintése) 2024. április 14. 2:06:18

la prologo de Majstro Xing Yun

Budhismo bezonas modernigxon !
Al budhismomodernigxo mankas multaj aferoj, el kiuj la plej grava estas manko de kompleta lernolibro. En la jaro 1957, estis mezlernejo establita en Filipino far'de budhisma grupo, kiu petis per la Majstro Yinshun min verki budhisman lernolibron. Mi opiniis ke mi ne estis kompetenta tiam, kaj rifuzis. Post la 60aj jaroj, Singaporo promociis la cxinlingvon, esperante kompili budhisman lernolibron, pro kio, Majstro Chang-jue petis min. Sed mi pensis ke la destino ankoraux ne alvenis, kaj rifuzis denove.

Rigardante la prosperon de budhismo en Tajvano, mi pensas ke oni forte bezonas kompletan budhisman lernolibron. Gxis nun, estas elemanta, meznivela kaj altnivela lernolibroj verkitaj de Kulapatio(tiuj kiuj praktikas budhismon en sia hejmo dum sekulara vivo, anstataux esti monahxo) Fanglun, kaj aliaj sekvantaj lernolibroj verkitaj de diversaj budhismaj grupoj, sed ili ne estas altestimataj de popola socio ankoraux.

Ekde 1990, mi decidis verki budhisman lernolibron, titoligante gxin "budhismo". Mi planis en la komenca fazo maksimume 100 mil cxinliterojn, sed poste mi kunfandis verkajxojn de aliaj noblaj budhistoj, kaj ideologiojn el diversaj subsekcioj, farante la libron 3 milionoj da cxinliteroj, sed sen publikigi gxin, nur uzante gxin kiel referenca materialo por membroj kaj lernantoj de Fo Guang.

Dum lastaj jaroj, mi sentis la fortan bezonon de lernolibro, parolante pri tio kun discxiplo Miao-qing, kiu rekrutis multajn volontulojn, administruloj de Fo Guang, instruistoj kaj lernantoj de Fo Guang. Sed la lingvo-stilo de lernolibro, ne similas al la ordinaraj artikoloj, kio faris profesiulojn bezonataj. Do ni petis al la Komitaton de Regliaj aferoj de Fo Guang, fondi Oficejon de Sekretarioj, iniciante la kompilon de la "budhisma lernolibro de Fo Guang".

Dum cxi tiu fazo, kompilo estas la plej grava tasko de mi, dum mia vojagxo disvastigi Budhismon en diversaj landoj. Ecx dum malsano, mi ankaux gvidis sekretariojn de la Oficejon de Sekretarioj, en la Centro de Fo Guang Yuan en Auxstralio verki la lernolibron sen kontakto kun eksterna socio. Kiam ni vojagxis al Hongkongo, ni ankaux diligente laboris sen ripozo, ankaux tiel en Usono, Euxropo kaj Auxstralio kelkfoje. Kaj pro tio, ni plenumis nian volon.

Por la enhavo sen-erara, ni petis noblajn intelektulojn interna kaj eksterna Budhismo helpi nin. Ekzemple, la artikolo "la tibeta Budhismo", korektigita de Lama (la altnivela monahxo de la tibeta Budhismo) Tianbishuang, la cxefestro de la komunumo de Cxina-tibeta kulturo, petita de ni.

pri la artikolo "konciza prezento de Taoismo", kontrolita de S-ro Gong Pengcheng, la cxefestro de la Universitato Nanhua, ankaux la longatempa esploristo de Taoismo.

Pri la artikolo "kredoj en popola socio", kontrolita de Profesoro Zheng Zhiming.
Pri la artikolo "konciza prezento de Yiguandao", kontrolita de S-ro Lin Yude.
Ecx ankaux pri Judaismo, kristo, katoliko ktp, ni ankaux petis profesiulojn de tiujn religioj partopreni kontroladon.

Kaj multaj discxiploj en Fo Guang partoprenis la kontroladon kaj redaktadon. Do oni povas diri ke kvankam cxi tiu serio de lernolibro estas kadrigita de mi, sed gxuste pro la partopreno de discxiploj de Fo Guang, kaj aliaj pratyaya (kauxzoj, unu de la kernaj konceptoj en Budhismo ), la lernolibro aperas en la mondo.

《lernolibro de Fo Guang》estis iniciata en la jaro 1995, kaj fine finiĝis la kompilo post 5 jaroj antaŭ la baldaŭa alveno de la nova jarmilo. Dank'al la Ratnatraya (Tri Juveloj) de la daśa-diś (la dek regionoj en la budhisma kosmologio), pro la antaŭulaj verkaĵoj, pro la prospero de la Tajvana budhismo, kaj pro la mahaatman (estimindaj uloj kun nobla spirito kaj naturo) , la "lernolibro de Fo Guang" povas publikiĝi en la mondo.

Pri la lernolibro, estas kvar karakterizoj:
Unua,
la "lernolibro de Fo Guang", estas serio kun 12 volumoj:
(1) ratnatraja (la tri juveloj)
(2) la vereco de budhismo
(3) la konduto kaj la ārāgayati (la fina atingo) de Boddhisattvo
(4) la historio de la budhismo
(5) la konciza priskribo de la skoloj kaj la kredo-subgrupoj de Budhismo
(6) la praktika Budhismo
(7) la komunscioj de Budhismo
(8) Budhismo kaj la sekulara socio
(9) diskuto pri la budhismaj demandoj
(10) pri religioj kaj religiscienco
(11) la studo (de Budhismo) far'de Fo Guang
(12) antologio de Fo Guang

ĉiu volumo enhavas po 20 lecionojn, kiuj enhavas po 2000 ĉinliterojn proksimume. Sed la lima longeco de ĉiu leciono ofte sentigis la verkistojn katenataj pro la senlima saĝo de budhismo. Do ni suplementis informojn per piednotoj, cel'al malpliigo de malfacilaĵo serĉi materielojn de la lernontoj.

Dua,
cxi 12 volumoj celas al la diversa lernado kaj estas klasifikitaj laux la bazaj konceptoj. La Ratnatraja (la Tri Juveloj) estas la centro de Budhismo, do ni metas gxin en la unua volumo. Se la lernontoj kredas je la Ratnatraja, ri povas vojagxi en la maro de Budhismo.

la dua volumo "la vereco de Budhismo" kaj la tria "la konduto kaj la ārāgayati de Boddhisattvo", estas la etendigxo de la Ratnatraja, do la unuaj tri volumoj estas la kadro de la teorio Ratnatraja. Krome, "la historio de Budhismo" kaj "la konciza priskribo de la skoloj kaj la kredo-subgrupoj de Budhismo" ritalas reciproke. Kaj "la praktika Budhismo" "la komunscioj de Budhismo" "Budhismo kaj la sekulara socio" ankaux interrilatas. "Diskuto pri la budhismaj demandoj" kaj "pri religioj kaj religiscienco" celas al profunda kompreno pri religioj.

Ni metas "la studo (de Budhismo) far'de Fo Guang" en la 11a volumo, pro ke Fo Guang proponas dum dekoj da jaroj la modernigxon, la sistemigxon kaj la cxiutagigxon de Budhismo, kio influas la modernan evoluon de Budhismo. Do ni prezentas kelkajn konceptojn, helpantajn homojn kompreni la tendencon de futura Budhismo.

Por ke la komencantoj komprenu la senliman sagxon de Budhismo, ni elektis klasikajn verkajxojn dum historio, farante ilin "antologio de Budhismaj verkajxoj", kune kun koncizaj konduk-tekstoj.

Tria,
pro la limo de longeco de cxiu leciono, instruistoj kaj lernontoj povus referenci piednotojn, kiuj eble pli bone klarigas la temon, kaj la bildoj, ekzercoj ankaux estas grava komponento dum la lernado.

Parenteze, mi devas mencii, ni ne povas marki devenojn de cxiuj piednotoj, kio estas la difekto de la lernolibro. Sed Fo Guang publikis "la Budhisma Kompleta Kanono de Fo Guang", kaj "la Kanono de la cxina Budhisma klasika verkajxaro", kiujn uzantoj povas plene utiligi, speciale "la granda Budhisma vortaro de Fo Guang" povus utiligxi bone al la instruado.

Kvar,
la lernolibro ne celas al la akademiuloj, sed al la komencantoj de Budhismo, pro kio, la enhavo centrigxas sur la bazaj konceptoj. Do la akademiaj esploroj kaj tekstaj esploroj, ne enhavigxas en la lernolibro. Krom tio, ni ne favoras al iujn ajn skoloj kaj subsekcioj de Budhismo kiam ni prezentas ilin.

Pri la historio de Budhismo, ni ne kasxas la problemon kaj la fakton ke perdigxis kelkaj budhismaj tekstoj. Ni esperas ke future Budhismo povus renovigxi kaj progresigxi. Ni esperas la instruistoj kaj lernontoj povus akiri kompletan komprenon al Budhismo per la helpo de la lernolibro.

Do ni esperas ke la lernolibro povus esti la lernolibro uzata de cxiuj Budhismaj grupoj kaj lernejoj, ankaux esti referencomaterialo de cxiuj komencantoj de Budhismo.

Cxi tiu lernolibro eldonata en la jaro 2000, kiu ankaux estas la 2000a datreveno de tio ke Budhismo eniris en Cxinion. Do gxuste en cxi tiu sxangxigxo de jarmilo, ni esperas ke nia cxi tiu modesta volo povus esti incenso de koro, per kiu ni omagxas noblulojn de Ratnatraja el daśa-diś, kaj ni esperas ke cxiuj legontoj donu siajn opiniojn al ni senzorge pri nia verkajxo.

Majstro Xing'yun
Januaro 2000

Qoysiletu (Profil megtekintése) 2024. április 14. 8:01:21

Leciono 1
la signifo de Budho


La cxefa enhavo de Budhismo estas lerni de Budho, nome, lerni la anukampā(kompato), la prajñā (kompleta aux la plej supra sagxo), la prabhāva (povo) kaj la varapravara puṇya (ega virto kaj merito) de Budho kiu estas nia mentoro, por atingi plenan avabodha, plenan puṇya, plenan virton kaj akiri budh-econ. Do por lerni Budhismon, oni unue devus kompreni la signifon de Budho..

Budho estas sanskrita vorto Buddha, tradukata kiel "elvekigxinto", "tiu kiu akiris la plej supran sagxon" k.s., nome, Budho atingis la staton de sin elvekigi, alian elvekigi, kaj plena elvekigxo, povante percepti kaj kompreni la veran kaj la kompletan naturon kaj la fenomemon de cxiuj dharma, atingi la anuttarā-samyak-saṃbodhi (la elvekigxo kaj la sagxo plej supra kaj la kompleta). Sin elvekigi, alian elvekigi kaj la plena elvekigxo estas la tri tavoloj de "elvekigxo".

Sin elvekigi, por percepti kaj kompreni la veran naturon de cxiuj dharma, malsama ol ordinaruloj kiuj ne perceptas kaj komprenas, kaj, ol iuj religioj kiuj erare perceptas kaj komprenas. Tial, gxi estas ankaux nomata kiel "gxusta kompreno". Cxi tiu estas la plej alta stato atingebla de śrāvaka kaj Pratyeka-buddha.

Alian elvekigi, indikas ke jam sin-elvekigxinta boddhisattvo elvekigas aliulojn, malsama ol la śrāvaka kaj Pratyeka-buddha kiuj nur sin elvekigas. Do cxi tiu estas nomata ankaux "tuton elvekigi" aux "sen-distinge elvekigi".

Plena elvekigxo ekskluzive indikas ke Budho post sin elvekigi kaj alian elvekigi, atingis la kompletan, gxisfundan staton, nomatan ankaux "neniu pli alta elvekigxo", nome "la plej alta elvekigxo", malsama ol la antauxaj du menciitaj.

Budho konkeris per la anāsrava(senmakula, pura) sagxo la avidya-n (malklerecon, senklerecon) , finis la vizion kaj iluzion de menso, kaj atingis la anuttarā-samyak-saṃbodhi (la elvekigxo kaj la sagxo plej supra kaj la kompleta).

Budho havas komplete śrāvaka andpratyeka-buddha scion(perfekta sagxo, cxio-scieco), bodhisattva-scion, Buddha-scion. La unua scio estas tiu ke cxiuj dharma aux legxoj estas malvera kaj nenieca; la dua scio estas tiu ke cxiuj ajxoj havas proprajn distingajn formojn, kio devenas de pratyaya (kauxzoj); la tria scio estas ekskluzive posedata de Budho, kaj estas tiu kiu inkluzivas la antauxajn du menciitajn, kaj ankaux tiu ke la nenieco kaj la formo estas unu, dum la naturo kaj la fenomeno estas unu.

Do la vorto Budho, inkluzivas la naturon, la fenomenon, la funkcion de la tuta kosmo kaj la tuta homvivo. Tiuj kiuj kapablas percepti kaj kompreni cxi tian scion, estas nomataj Budho.

Do "Budho" samkiel "Doktoro", estas titolo por tiuj kompetentaj. Kaj la budh-econ enhavas cxiuj homoj, kiuj havas potencialon esti budho, se ili elvekigxas kaj perceptas sian veran naturon. Budho aperis en la hommondo instrui homojn elvekigxi, kio estas ege malofta, samkiel "trezoro", do oni nomas cxi "budho-trezoro". En la "Xin Di Guan Sutra", budho diris ke "kulaputra (tiuj kiuj kredas kaj praktikas Budhismon)! en la "budhotrezoro" estas ses meritoj delikataj kaj bonegaj:
"la plej granda guṇakṣetra (la kampo de merito);
la plej granda upakārakṣetra (la kampo de dankinda kompato kaj helpo);
la plej valora inter la senpiedajxoj, du-piedajxoj kaj multe-piedajxoj;
oni ege malfacile frontas (Budhon), samkiel Udumbara (floro kiu estas maloftege vidata);
sole aperis en la tri-sāhasra-mahā-sāhasraṃ loka-dhātum (la granda chiliokosmo aux chilio-universo);
kompleta merito de la sekulara mondo, kaj de la lokauttara (supermondo, nome, superi la cirklon de nask-morto)

la supraj ses meritoj cxiam profitigas cxiujn vivajxojn, pro kio, dankinda estas la 'budho-trezoro'."

Do la celo de lerni Budhismon estas akiri sagxon kaj elvekigxon, inter kiuj, la plej grava estas ke neniigu la obstaklon de gxeno. La radiko de gxeno estas triveneno: "deziro por akiri" "indigno" "stulteco", paralela kun la trisagxo kiel tri solvoj kontraux la triveneno: "śīla"(disciplinaro),"samādhi" (profunda kaj senmova stato de menso dum meditado) ,"prajñā"(la plej supra sagxo, elvekigxo).

Qoysiletu (Profil megtekintése) 2024. április 22. 7:54:58

"Fo Di Lun" (laŭlitere: la komento de budha lando) diris :"tiuj kiuj povas elvekiĝi kaj elvekigi aliajn pri ĉiuj Dharmoj kaj ĉiuj fenomenoj, estas nomata Budho". "Budho estas tia vivaĵo kiu jam elvekiĝis, kaj vivaĵoj estas tiuj kiuj elvekiĝos." Homo povas esti Budho, ĝuste pro ke ĉiuj havas Budh-econ interne denaske. "Budh-eco" havas multajn nomojn en klasikaj tekstoj. "Lotuso-sutra" diris: "naturo, Budho kaj ĉiuj vivaĵoj samas." Ŝakyamuni diris "ĉiuj vivaĵoj interne havas budh-econ, sed pro false-penso, kaj absorbataj de deziroj, ili ne povas malkovri sian denaskan budhecon."

Ĉiuj vivaĵoj samas kun Budho, sed pro ke ilia pura naturo estas kovrata de malĝojo kaj sekularaj deziroj, ilia budheco ne funkcias, kvazaŭ pura spegulo estas kovrata de polvoj, aŭ kvazaŭ la pura luno estas kovrata de malhela nubo. Lerni Budhismon estas proceso de nuligi "polvojn", kaj refunkciigi internan Budhecon. Ni ĉiuj lerni budhismon, estas samkiel eligi oron el minejoj: oro estas tie, sed se sen eligi, oro ĉiam estas sub la tero kaj ne povas lumi antaŭ homoj. Do unue, ni devas agnoski ke ni ĉiuj havas budhecon, kun diligente lerni kaj praktiki, kaj fine, ĉiuj de ni povos elvekiĝi kaj esti Budho.

Qoysiletu (Profil megtekintése) 2024. április 22. 13:35:15

Leciono 2
la dek ali-titoloj de Budho


Budhoj de dek direktoj kaj tri epokoj (dek direktoj: oriento, okcidento, sudo, nordo, sudoriento, sudokcidento, nordoriento, nordokcidento, supro, malsupro; tri epokoj: estinto, estanto, estonto) havas malsamajn nomojn, sed ili havas saman budhecon kun plej supra saĝo kaj kompleta virto, sendiference, kun dek komunaj ali-titoloj.

La dek ali-titoloj por ĉiuj budhoj, estas :
1. Ru Lai (la ĉina Pinyin), aŭ tathāgata (la sanskrita), tradukata kiel "tiel veni" "same veni" aŭ "tiel iri" "same iri". signifante ke "budho venas sur la Vera Vojo al la stato Nirvana. Ankaŭ signifante ke ĉiuj Budhoj venas sur la sama vojo por savi homojn kaj iras sur la sama vojo al la stato Nirvana atingi la plej supran, la veran kaj la kompletan Saĝon. Laŭ la "diamanta sutra", "Tathāgata, de nenie venas, al nenie iras, do nomata kiel Tathāgata". Do ni ankaŭ povas diri ke "Ru Lai" indikas Budho(j) kiuj estas en la eterna dharmakāya (la kompleta Budheco), venas al la sekulara mondo en fizikaj korpoj, por savi kaj elvekigi homojn pro sia kompato.

2.Ying Gong (la ĉina Pinyin), tradukata kiel "omaĝinda". Budho akiris la kompletan Saĝon kaj la kompletan virton, pro kio li estas omaĝinda. Samkiel unu persono kiu dediĉis sin servi la ŝtaton, indas ricevi pension el la ŝtato por vivi pace post emeritiĝo.

3.Ĉioscia, nome Budho(j) scias kaj komprenas ĉiujn dharmojn ĝuste kaj komplete, kompare kun ordinaraj uloj kiuj ne scias, kaj kun aliaj skoloj kiuj false scias. Ankaŭ kompare kun Bodhisattvoj kiuj scias ĝuste tamen ne ĉion.

4. Ming Xing Zu(la ĉina Pinyin), tradukate kiel "Tri komprenokapabloj kaj kvin kondutoj komplete kompletaj" . Tri komprenokapabloj, estas "1.kompreno kaj percepto pri la mortaj kondiĉoj de si mem kaj de aliaj vivaĵoj en estinto; 2.kompreno kaj percepto pri la mortaj kondiĉoj en estonto; 3.la Nirvana, sen deziroj nek pasio nek malfeliĉo nek sufero k.s. Kvin kondutoj estas "1.sankta bodhisattva konduto,2. nobla kaj pura konduto; 3.dia konduto; 4.beba konduto, kaj 5.malsana konduto. Post akiri la Tri komprenokapablojn, la saĝo kompletiĝas; dum fini la Kvin kondutojn, la bonŝanco kompletiĝas. Per la ambaŭ, Budho(j) estas "kompletaj".

5.Shan Shi (la ĉina Pinyin), tradukata "bone forlasi". Budhoj estas kompletaj elvekiĝintoj, super la cikloj de naskiĝo kaj la morto. Budhoj venas por la bono de vivaĵoj kaj iras por la bono de vivaĵoj. Budhoj aperas en la korpa mondo, veturas per la veturilo "Ĉiuj Saĝoj", sur la Vera Vojo al Nirvana, kaj ne plu eniras en, nome, eterne forlasas de la cikloj de Morto kaj Naskiĝo, tial nomata "bone forlasi".

6.Shi Jian Jie(la ĉina Pinyin), tradukata kiel "jam komprenis komplete la veron de la korpa mondo kaj super-korpa mondo". Budhoj komprenas komplete 1. la vantecon kiu estas la naturo de ĉiuj dharmoj, 2. la diverse montratajn fenomenojn de dharmoj pro la akumuliĝo de kaŭzoj, kaj 3. la samecon de vanteco kaj ekzisteco, kaj la unuiĝon de naturo kaj fenomenoj.

7. Wu Shang Shi (la ĉina Pinyin), tradukata kiel "ne-pli-supra ulo", nome, "la plej supra ulo". La saĝo kaj la virto de Budhoj ne havas ekvivalentojn en la korpa mondo.

8. Tiao Yu Zhang Fu (la ĉina Pinyin), tradukata kiel "ulo lerta je trejni la naturon de aliuloj". Budhoj per granda saĝo kaj granda virto, per diversaj manieroj, trejnas kaj purigas la naturon de praktikantoj, gvidi ilin al Nirvana, metafore samkiel tiuj kiuj lerte hejmigas kaj trejnas ĉevalojn.

9. Tian Ren Shi (la ĉina Pinyin), tradukata kiel "mentoro de ĉiel-vivaĵoj kaj homoj". Budhoj montras kiel kaj kion fari kaj ne fari;kio estas bona kaj malica; Vivaĵoj kiuj praktikas laŭ la instruo de Budhoj, povas atingi Nirvana, forlasi de malfeliĉon.

10. Budho, nome, tiuj sanktuloj kiuj sin kaj aliulojn elvekigis, kaj komplete elvekiĝis.

Tiuj kiuj havas la suprajn dek ali-titolojn, povas esti nomata Shi Zun (la ĉina Pinyin), signifante "la plej nobla, sankta kaj omaĝinda ulo en la mondo".

Disĉiploj devas adori la virton kaj la saĝon de Budhoj, kiam ili kantas la nomojn de Budhoj, por urĝi sin "lerni de Budhoj cel'al esti Budhoj", kio estas la valoro de apreze kanti nomojn de Budhoj.

Qoysiletu (Profil megtekintése) 2024. április 25. 2:01:10

Leciono 3
Budhokorpoj


Ĝenerale disĉiploj ofte bedaŭras ke ili ne vivas en la epoko en kiu Budho vivis, kaj ili ne povas vidi la gloran aspekton de Budho. Tamen Budho kiu mortis antaŭ 2 mil jaroj, nur estas la Montrata Korpo de Budho, tamen la Vera Korpo estas kvazaŭ etero pleniganta la tutan spacon kaj tempon, ĉieesta kaj ĉiamesta kun vivaĵoj.

Pri la Budhokorpoj, oni diskutis vaste baldaŭ post la nirvana de Budho. Estas kelkaj ideoj: du Korpoj, tri Korpoj kaj kvar Korpoj. Du Korpoj, signifas ke Budho havas du korpojn: la Dharman Korpon, kaj la korpan Korpon. La korpa Korpo estas glora korpo kun perfekta aspekto (ne laŭ la normo de estetiko, sed ekzistas specifaj priskriboj); La Dharma Korpo estas la vera korpo kiu enhavas kompletan saĝon, virton ktp, kiu kongruas kun Dharmo.

En la Mahayana budhismo, estas tri Korpoj pri la temo. Laŭ "Shi Di Jing Lun" kaj aliaj, la Tri Korpoj indikas la Dharma Korpo, la Rezulta Korpo, kaj la Montrata Korpo.

1. La Dharma Korpo, estas la korpo kiu kongruas kun Dharmaro. Laŭ sutra, "malkoneti unu eron da malsaĝo, akiri unu eron da Dharma Korpo". Kvankam Arha kaj Bodhisattvo ankaŭ povas akiri la Dharma Korpon, sed ne kompletan,ĝuste kiel "Hua Yan Jing" diras ke "La Dharma Korpo de Budho kaj Bodhisattvo samas nature, sed virto, merito kaj povo malsamas."

La Dharma Korpo ankaŭ estas la naturo de Dharmoj. Budho diris "tiam kiam oni vidas kaŭzaron, oni vidas Dharmaron; Kiam oni vidas Dharmaron, oni vidas Budhecon." Se oni povas elkompreni la vakecon kiel la naturon de Dharmoj, per la principo de Kaŭzaro, oni povas vidi la Budhecon. Post kiam Ŝakyamuni Budho instruis Dharmojn al sia patrino en la Trāyastriṃśas (la dua el la ses paradizoj de la Dezira Kampo),kaj revenis al la hommondo, tiu kiu ricevis lin unue, Subhuuti, unu de la disĉiploj, vidis la Dharman Korpon de Budho, enrigardante la Vakecon kiel la naturon de Dharmaro.

Qoysiletu (Profil megtekintése) 2024. április 25. 3:45:10

"Hua Yan Jing" diras "la naturo de Dharmoj estas vakeco". La Dharma Korpo estas sendependa de vortoj, de penso; La Dharma Korpo estas sen-aga, senforma, senira kaj senvena, kaj senkomenca kaj senfina. La Dharma Korpo estas kvazaŭ Vaka spaco, plenigante ĉie-an spacon kaj ĉiaman tempon, ĝuste kiel oni diris ke "(eĉ) floroj montras Prajñā (la plej supra saĝo), kaj (eĉ) verdaĵoj montras Dharmaron". De la vidpunkto de elvekiĝintoj, ĉiuj aĵoj en la Universo estas la montraĵoj de la Budha Dharma Korpo, kaj la montraĵoj de la naturo de Dharmaro. Budho naskiĝis en la hommondo, ĝuste pro ke la Dharma Korpo povas montriĝi en diversaj formoj ĉie kaj ĉiam, tial Budho(j) povas instrui vivaĵojn en Budholandoj.

2. La Rezultokorpo: ankaŭ nomate kiel "funkcia Korpo" "la Dua Korpo". Ĉi tiu Korpo estas tiu kun formo, kiun Budho akiris kiel rezulton de lia longatempa praktikado de Budhismo kaj de la akumuliĝo de Saĝo, Virto kaj Meritoj. La Rezultokorpo havas 32 formojn kaj 80 bonecojn, kiujn Budho(j) akiris post 91 Mahaakalpa-j. (unu Mahaakalpa=mil tricent kvardek sep milionoj da jaroj de la planedo Tero). Po unu formon akiras Budho en ĉiu cent kalpa-j, do "Versaĵo de Laŭdi Budhon" diras:"Amitaabha havas oran sanktan aspekton, lumantan tiel ke ne estas samnivela aŭ komparebla formo, kaj kun haretoj dekstren-turniĝantaj kvazaŭ Monto Sumeru (la centro de unu Universo en la Budhisma kosmologio), kaj kun okuloj brilante nigraj kaj klaraj kvazaŭ kvar maroj (laŭ la budhisma kosmologio) ", kio estas la priskribaĵo de la sankta aspekton de Rezultokorpo de Budho.

Qoysiletu (Profil megtekintése) 2024. április 25. 6:48:07

3. la Montrata Korpo, ankaŭ eksplikata kiel "Korpo montrata laŭ kondiĉoj", "Dharma Korpo montrata en formoj laŭ kondiĉoj". Budho(j) aperas en diversaj provizoraj formoj laŭ la situacioj kaj laŭ la diversaj komprenokapabloj de vivaĵoj, por kiel eble plej oportune kaj profunde komprenigi vivaĵojn kiam instrui. Ekzemple, unu verso de unu Sutra diras ke "Avalokitesvara Bodhisattvo aperas en 33 formoj por savi kaj liberigi vivaĵojn, aŭ en formo de Budho, aŭ en formo kiel ordinara persono, aŭ en formo de drako aŭ Deva (la sanskrita vorto "dio", "ĉielulo" k.s.), aŭ en formo de Dharmo-gardisto.

"Korpo" havas signifon de "akumuliĝo","amasiĝo","kuniĝo", indikante ke korpo devenas el la amasiĝo de Dharmaro. Do DharmoKorpo estas la amasiĝo de Dharmaro, kaj simile, Rezultokorpo la amasiĝo de Saĝo, kaj Montrata Korpo la amasiĝo de Virto kaj meritoj.

Laŭ la "Antologio de komentaro pri Hua Yan Sutra", la rilato inter Dharma Korpo, RezultoKorpo kaj Montrata Korpo, estas kvazaŭ tiu inter la Vaka Spaco, la sunlumo kaj la ombro. Dharma Korpo estas la naturo kaj la bazo eterna, konstanta, neŝanĝebla, ĉieesta kaj ĉiamesta sen-obstakle; RezultoKorpo devenas el la Dharma Korpo, povante neniigi ĉiujn malfeliĉon, obstaklojn kaj malsaĝecojn kvazaŭ lumo neniiganta malhelecon. La Montrata Korpo povas ŝanĝiĝi laŭ kondiĉoj kaj bezonoj, kvazaŭ ombro ŝanĝiĝanta pro la lumo-trabo kaj la objektoj barantaj lumon.

Qoysiletu (Profil megtekintése) 2024. április 25. 8:27:55

Pri Kvar Korpoj, ankaŭ estas kelkaj teorioj:
Ekzemple,

En "Fo Di Jing Lun", la "Funkcia Korpo" aŭ la "Dua Korpo" estas dividata en du: memdepende(aŭ sendepende) funkcia Korpo kaj depende funkcia Korpo. Do estas kvar Korpoj: sendependa Korpo, sendepende funkcia Korpo, depende funkcia Korpo, kaj ŝanĝebla Korpo.

Kaj aliaj.

Sume, la Vera Korpo de Budho(j) estas la pura kaj la Wu Wei (ideologio en la ĉina filozofio: sen-aktive-interveno, lasi ion flui nature) -a Dharma Korpo, kompleta kun ĉiuj saĝoj, virtoj kaj meritoj, kun eterna paco kaj feliĉo, eterne sen baroj kaj malhelpaĵoj, konstante neŝanĝebla, ĉiamesta, kun la plej supra honoro.

La Dharma Korpo ne havas videblan formon, do por savi kaj liberigi vivaĵojn kun kompato, Budhoj aperas en formoj, nome la RezultoKorpo kaj la Montrata Korpo. Sed la tri Korpoj ne akre dividiĝas, tamen unuiĝas, nome, ili estas la tri flankoj de Unu. La RezultoKorpo kaj la Montrata Korpo estas la montro de la Dharma Korpo. Se ne Dharma Korpo kiu estas la Vera Korpo de Budho, ankaŭ ne RezultoKorpo kaj Montrata Korpo.

En la dinastio Tang, la dekunua imperiestro (761~806 p.K.) demandis al la Majstro "Plena-je-Budholumo":
De kie Budho venas? al kie Budho iras?
ĉar vi diris "eterna", do kie estas li nun?

La majstro respondis:
De Wu Wei venas, al Wu Wei iras. (Wu Wei, la ideologio en la ĉina filozofio: sen-aktive-interveno, lasi ion flui nature)
La Dharma Korpo plenigas la Spacon, ĉiam estante en senmakula koro.
Malpura penso iĝas pura, kaj la dependanta iĝas sendependanta,
Budho por ĉiuj venas, kaj por ĉiuj iras.
Saĝuloj ofte pripensas, kaj ne plu havas demandojn.

Aŭskultinite, la imperiestro ankoraŭ havis demandojn:
Al la palaco venas Budho, kiu nirvanas en la Sala arbaro.
Budho vivis kaj disvastigis Budhismon dum 49 jaroj, tamen ankoraŭ diris ke neniuj Dharmoj estas esprimeblaj per homlingvoj.
Montoj kaj maroj, ĉielo kaj tero, suno kaj luno, ĉiuj mortos fine.
Do kial DharmoKorpo povas eterna?
Do saĝuloj devas lerta je dedukti.

La majstro respondis:
Dharma Korpo estas ĉie en la Spaco, sen komenco nek fino.
Kaj konstanta kaj provizora,
Nek konstanta nek provizora;
Kaj komenco kaj finiĝo,
Nek komenco nek finiĝo;
Komenco tamen ankaŭ neniam nenie komencis,
Finiĝo tamen ankaŭ neniam nenie finiĝis.
Ne (povas) vidi de kie venis, pro kio (estas) neesprimebla.

La versaĵoj supraj inter la imperiestro kaj la majstro kiuj demandis kaj respondis reciproke, estas la klarigo pri tio ke la Korpoj de Budho estas: kaj unu kaj distinga; kaj, nek unu nek distinga.

Qoysiletu (Profil megtekintése) 2024. április 26. 8:36:11

Leciono 4
Virtoj de Budhoj


Budhoj estas kompleta je tri elvekiĝoj, kaj je ĉiuj virtoj.
Tri Elvekiĝoj estas sin elvekigi, aliajn elvekigi kaj komplete elvekiĝi.
Ĉiuj virtoj inkluzivas: Dek Povoj, Kvar Netimoj, Tri Haltoj de menso, Granda Kompato, Dekok Nekomunaj Karakterizoj (de Budhoj distingaj ol aliuloj). Budhoj havas ĉi virtojn malsamaj ol la Tri Transportiloj.

Dek Povoj: Budhoj havas dek inteligencojn kaj povoj, per kiuj ili povas instrui Dharmaron kaj liberigi homojn, nuligi kaj konkeri malĝustajn ideojn, realigi ĉiujn aferojn, esti liberaj senbare kaj sen malhelpaĵoj. La Dek Povoj:
1. Budhoj komplete scias kiaj kaŭzoj kaŭzas kiajn rezultojn; kiuj estas ĝustaj aŭ laŭdindaj, kaj kiuj estas malĝustaj aŭ evitindaj.
2. Budhoj komplete scias la Karmon de ĉiuj vivaĵoj.
3.Budhoj komplete scias ĉiujn nivelojn kaj profundecojn de Samaadhi (komplete trankvilo kaj ne-perturbebleco interne, liberigita el ĉiaj eksternaj sensoj)
4.Budhoj komplete scias la inteligenco-nivelojn de ĉiuj vivaĵoj, kaj kiajn rezultojn ili havos laŭ la niveloj.
5.Budhoj komplete scias la distingon de ĉiuj vivaĵoj pri iliaj deziroj, preferoj, pri ĉu ili havas bonvolon aŭ malicon.
6.Budhoj komplete scias la naturon kaj la montraĵon (fenomenojn) de ĉiuj en la Universo.
7.Budhoj komplete scias kien iros ĉiuj vivaĵoj en Bonaj Vojoj, Malbonaj Vojoj kaj Sankta Vojo.
8.Budhoj komplete scias ĉiujn okazaĵojn de ĉiuj vivaĵoj en iliaj ĉiuj pasintaj vivoj.
9.Budhoj komplete scias kiam mortos ĉiuj vivaĵoj, kaj kie naskiĝos ili en iliaj estontaj vivoj;
10.Budhoj komplete scias ĉu ĉiu ajn vivaĵo jam estas komplete liberigitaj de malfeliĉo kaj malhelpaĵoj.

Kvar Netimoj, signifas ke Budhoj havas kvar memfidojn sen timo, konservante trankvila, paca kaj stabila, kiam ili instruas Dharmaron publike, aŭ ili estas atakataj kiam ili argumentas pri Dharmoj kun mentoroj el aliaj religioj. la kvar estas:
1. Budhoj komplete komprenas Dharmojn, haltante en Ĝustan Penson kaj Ĝustan Scion, pro kio ili ne timas.
2. Budhoj komplete liberiĝis el ĉiuj baroj, malhelpaĵoj kaj perturboj, pro kio ili ne timas.
3. Budhoj komplete komprenas ke malhelpaĵoj kaj perturboj dum vivoj, estas materialoj de praktiki Budhismon, nome, oni progresigas sin per malhelpaĵoj kvazaŭ taskoj finotaj por akiri "poentojn", pro kio, ili tute ne timas la malhelpaĵojn kaj perturbojn.
4.Budhoj publike montras la Vojon de Eliĝo, pro kio ili ne timas.

Tri Haltoj de menso, signifas ke Budhoj kun Granda Kompato elvekigas kaj liberigas ĉiujn vivaĵojn, konstante konservante Ĝustan Penson kaj Ĝustan Scion, ne generante ĝojon, malgajon kaj aliajn emociojn, eĉ en la sekvantaj tri situacioj:
1. Budhoj ne generas ĝojon, konstante haltante en Ĝusta Penso kaj Ĝusta Scio, kiam vivaĵoj volegas kredi kaj praktiki Budhismon.
2. Budhoj ne generas zorgon, konstante haltante en Ĝusta Penso kaj Ĝusta Scio, kiam vivaĵoj ne kredas nek honoras Budhismon.
3. Budhoj ne favoras al tiuj kiuj kredas kaj honoras Budhismon, nek malŝatas tiujn kiuj ne kredas nek honoras Budhismon, konstante haltante en Ĝusta Penso kaj Ĝusta Scio.

Granda Kompato, estas kompato kiun Budhoj havas ĉiam, por savi kaj liberigi vivaĵojn. Tial Budhoj ofte montras meritojn al la vivaĵoj por konduki ilin al la vojo de akiri Ĝustan Penson kaj Ĝustan Scion. Krom tio, Pri Dekok Nekomunaj Karakterizoj, Theravada kaj Mahayana havas malsamajn indikojn.

Laŭ Theravada Dekok Nekomunaj Karakterizoj inkluzivas "Dek Povoj, Kvar Netimoj, Tri Haltoj de menso, Granda Kompato" menciitaj antaŭe.

Laŭ Mahayana Dekok Nekomunaj Karakterizoj estas:

Vissza a tetejére