Al la enhavo

20.12.2012

de maisa, 2008-decembro-10

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

maisa (Montri la profilon) 2008-decembro-10 11:33:48

Ĉu vi kredas,ke ion okazos je la 20.12.2012?

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-10 12:01:36

maisa:Ĉu vi kredas,ke ion okazos je la 20.12.2012?
Eble ni dankos al Di_ ke la mondo ne finiĝos ĝis la 21.12.2012, do ni havos sufiĉe da tempo por vidi ankoraŭ unu epizodon de Hawaii Five-O.. lango.gif

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-10 12:55:33

Verŝajne la suno leviĝos kaj remalleviĝos.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-decembro-10 12:59:40

Atendu, mi kontrolas mian kristalan bulon

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-10 14:00:28

Estas statistika principo ke prognozado estas ege pli malfacila ol modelado, ĉar modelado estas kompreni 'nur' la pasintecon, kaj eĉ la lasta certe ne necese estas facila, ĉar la mondo estas tiel komplika sistemo kaj plu - ĝi enhavas multe da liberaj voloj!

Matthieu (Montri la profilon) 2008-decembro-10 15:25:14

maisa:Ĉu vi kredas,ke ion okazos je la 20.12.2012?
Kiel ĉiutage, ja io okazos je la 20/12/2012. Sed kredeble ne la fino de la mondo.

MV1 (Montri la profilon) 2008-decembro-10 20:10:45

Laŭ mia scio tio estas nur kalendara afero, ne profetaĵo, kaj interalie, ne estas certeco pri la kongruo inter nia kalendaro kaj la majaa kalendaro.

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-11 00:36:12

Do eble ni planos terfinan festegon tro frua, aŭ pli malbone, tro malfrua!

69UM24OSU12 (Montri la profilon) 2008-decembro-11 04:50:21

Jes, mi scias kio okazos je 20.12.2012. (En usono, oni skribas 12/20/2012- ĝi ne ŝajnas tiel mistika). Estos jaŭdo, tial mi vekiĝos, mi matenmanĝos, mi iros al laboro, mi reiros hejmen, mi vespermanĝos, mia edzino havos kapdoloron, tial mi enlitiĝos, dormos, vekiĝos je 12/21- kaj... pli de la samaj aferoj okazos je tiu tago.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-decembro-11 09:36:51

Laŭ la tre mistika rakonto "Terminator", ni estos ĉiuj morta, kaj robotoj regos la teron.

Atentu! Atentu! La Fino estos baldaŭ! Pentu vin, gefratoj!

Reen al la supro