去目錄頁

20.12.2012

从 maisa, 2008年12月10日

讯息: 14

语言: Esperanto

maisa (显示个人资料) 2008年12月10日上午11:33:48

Ĉu vi kredas,ke ion okazos je la 20.12.2012?

Miland (显示个人资料) 2008年12月10日下午12:01:36

maisa:Ĉu vi kredas,ke ion okazos je la 20.12.2012?
Eble ni dankos al Di_ ke la mondo ne finiĝos ĝis la 21.12.2012, do ni havos sufiĉe da tempo por vidi ankoraŭ unu epizodon de Hawaii Five-O.. lango.gif

Rogir (显示个人资料) 2008年12月10日下午12:55:33

Verŝajne la suno leviĝos kaj remalleviĝos.

jan aleksan (显示个人资料) 2008年12月10日下午12:59:40

Atendu, mi kontrolas mian kristalan bulon

Miland (显示个人资料) 2008年12月10日下午2:00:28

Estas statistika principo ke prognozado estas ege pli malfacila ol modelado, ĉar modelado estas kompreni 'nur' la pasintecon, kaj eĉ la lasta certe ne necese estas facila, ĉar la mondo estas tiel komplika sistemo kaj plu - ĝi enhavas multe da liberaj voloj!

Matthieu (显示个人资料) 2008年12月10日下午3:25:14

maisa:Ĉu vi kredas,ke ion okazos je la 20.12.2012?
Kiel ĉiutage, ja io okazos je la 20/12/2012. Sed kredeble ne la fino de la mondo.

MV1 (显示个人资料) 2008年12月10日下午8:10:45

Laŭ mia scio tio estas nur kalendara afero, ne profetaĵo, kaj interalie, ne estas certeco pri la kongruo inter nia kalendaro kaj la majaa kalendaro.

Rogir (显示个人资料) 2008年12月11日上午12:36:12

Do eble ni planos terfinan festegon tro frua, aŭ pli malbone, tro malfrua!

69UM24OSU12 (显示个人资料) 2008年12月11日上午4:50:21

Jes, mi scias kio okazos je 20.12.2012. (En usono, oni skribas 12/20/2012- ĝi ne ŝajnas tiel mistika). Estos jaŭdo, tial mi vekiĝos, mi matenmanĝos, mi iros al laboro, mi reiros hejmen, mi vespermanĝos, mia edzino havos kapdoloron, tial mi enlitiĝos, dormos, vekiĝos je 12/21- kaj... pli de la samaj aferoj okazos je tiu tago.

jan aleksan (显示个人资料) 2008年12月11日上午9:36:51

Laŭ la tre mistika rakonto "Terminator", ni estos ĉiuj morta, kaj robotoj regos la teron.

Atentu! Atentu! La Fino estos baldaŭ! Pentu vin, gefratoj!

回到上端