Naar de inhoud

La Voĉo de Mordoro

door SlavikDze, 14 juli 2024

Berichten: 3

Taal: Esperanto

SlavikDze (Profiel tonen) 14 juli 2024 13:49:45

Tre probablas, ke ĉiuj juĝaj procesoj kontraŭ Donald Trump oni povas nun jeti en rubujon.
Ŝajnas, ke por Donny la okazinta atenco estas tiel bonŝanca, ke apenaŭ eblas elpensi ion pli avantaĝan.

* * *

Sed se iu kuglo trafis la kapon de Joe Biden, tio apenaŭ ion ŝanĝis, ĉar li jam delonge nur manĝas per ĝi.

* * *

Joe Biden:
— Oni pafis ankaŭ en min. En Irako. Sed trafis mian filon Beau.

SlavikDze (Profiel tonen) 15 juli 2024 12:54:44

Joe Biden deklaris, ke ĉiujn politikajn malkonsentojn oni devas solvi ne per armiloj, sed pere de balotado.
Probable ĝuste pro tio "liberaj demokratiaj" komunikiloj senĉese vipas D. Trump'on, kaj ĝuste pro tio "demokratiaj" juĝistoj inventas kontraŭ li diversajn akuzojn, celante enprizonigi lin kaj ĉi-maniere ne allasi lin al la sekva elekto.

⚔️⚔️⚔️⚔️⚔️

Joe Biden dum telefona konversacio kun Donald Trump еstis tre ĝentila kaj diris, ke li ordonos ĉesigi du juĝ-aferojn kontraŭ Donny.
Jen do kiel!..
Sed ĉu tio eblas en Usono?
Ĉi-lande ekzistas ja sendependa juĝ-sistemo, sendependaj prokuroroj kaj juĝistoj, tie ja ĉio okazas malkaŝe kaj honeste! Ĉu do usona prezidento povas laŭ propra deziro pardoni terurajn krimulojn?
Kaj ĉu kuglo, fluginta preter-kape, estas konsiderata kiel indulgenco?

🤕🤕🤕🤕🤕

Ni ĉiuj spektis superbajn holivudajn filmojn pri spertaj agentoj de usonaj sekurec-servoj, kiuj lerte savas prezidentojn kaj aliajn malpli gravajn personojn en tre komplikaj situacioj.
Kaj kion ni vidas en realeco?..
Realaj usonaj sekurec-servistoj fakte ignoras la realan pafiston-teroriston, kiu preskaŭ senkaŝe pretiĝas por pafado.
Konkludeblas do, ke ĉiuj tiuj filmoj pri "heroecaj" usonaj agentoj estas blatanta mensogado, samkiel filmoj ppi "kuraĝaj" usonaj militistoj, kiuj en reala realeco fuĝis el Afganistano kiel timemaj leporoj.

🐰🐰🐰🐰🐰

SlavikDze (Profiel tonen) 19 juli 2024 07:47:48

Tute abrupte en la temo de atenco kontraŭ Donald Trump emerĝis Irano. Kvankam kiun alian eblas enmiksi?.. Oni certe povus kulpigi Rusion, sed usonaj kompetentuloj jam antaŭ kelkaj jaroj definis Trump'on kiel rusian agenton.
Tiel do kulpas ĝuste Irano, kiu jam kutimiĝis al similaj akuzoj. Kaj ne endas postuli iujn pruvojn, ĉar tio estus granda ofendo por honestaj anglosaksaj ĝentelmenoj, kies vortojn oni devas fidi senhezite.
Bedaŭrindas nur, ke tro dubema Donny ne inklinas kredi je ĉi tiu tre oportuna versio.

Terug naar boven