ورود به محتوا

La Voĉo de Mordoro

از SlavikDze, 14 ژوئیهٔ 2024

پست‌ها: 6

زبان: Esperanto

SlavikDze (نمایش مشخصات) 14 ژوئیهٔ 2024،‏ 13:49:45

Tre probablas, ke ĉiuj juĝaj procesoj kontraŭ Donald Trump oni povas nun jeti en rubujon.
Ŝajnas, ke por Donny la okazinta atenco estas tiel bonŝanca, ke apenaŭ eblas elpensi ion pli avantaĝan.

* * *

Sed se iu kuglo trafis la kapon de Joe Biden, tio apenaŭ ion ŝanĝis, ĉar li jam delonge nur manĝas per ĝi.

* * *

Joe Biden:
— Oni pafis ankaŭ en min. En Irako. Sed trafis mian filon Beau.

SlavikDze (نمایش مشخصات) 15 ژوئیهٔ 2024،‏ 12:54:44

Joe Biden deklaris, ke ĉiujn politikajn malkonsentojn oni devas solvi ne per armiloj, sed pere de balotado.
Probable ĝuste pro tio "liberaj demokratiaj" komunikiloj senĉese vipas D. Trump'on, kaj ĝuste pro tio "demokratiaj" juĝistoj inventas kontraŭ li diversajn akuzojn, celante enprizonigi lin kaj ĉi-maniere ne allasi lin al la sekva elekto.

⚔️⚔️⚔️⚔️⚔️

Joe Biden dum telefona konversacio kun Donald Trump еstis tre ĝentila kaj diris, ke li ordonos ĉesigi du juĝ-aferojn kontraŭ Donny.
Jen do kiel!..
Sed ĉu tio eblas en Usono?
Ĉi-lande ekzistas ja sendependa juĝ-sistemo, sendependaj prokuroroj kaj juĝistoj, tie ja ĉio okazas malkaŝe kaj honeste! Ĉu do usona prezidento povas laŭ propra deziro pardoni terurajn krimulojn?
Kaj ĉu kuglo, fluginta preter-kape, estas konsiderata kiel indulgenco?

🤕🤕🤕🤕🤕

Ni ĉiuj spektis superbajn holivudajn filmojn pri spertaj agentoj de usonaj sekurec-servoj, kiuj lerte savas prezidentojn kaj aliajn malpli gravajn personojn en tre komplikaj situacioj.
Kaj kion ni vidas en realeco?..
Realaj usonaj sekurec-servistoj fakte ignoras la realan pafiston-teroriston, kiu preskaŭ senkaŝe pretiĝas por pafado.
Konkludeblas do, ke ĉiuj tiuj filmoj pri "heroecaj" usonaj agentoj estas blatanta mensogado, samkiel filmoj ppi "kuraĝaj" usonaj militistoj, kiuj en reala realeco fuĝis el Afganistano kiel timemaj leporoj.

🐰🐰🐰🐰🐰

SlavikDze (نمایش مشخصات) 19 ژوئیهٔ 2024،‏ 7:47:48

Tute abrupte en la temo de atenco kontraŭ Donald Trump emerĝis Irano. Kvankam kiun alian eblas enmiksi?.. Oni certe povus kulpigi Rusion, sed usonaj kompetentuloj jam antaŭ kelkaj jaroj definis Trump'on kiel rusian agenton.
Tiel do kulpas ĝuste Irano, kiu jam kutimiĝis al similaj akuzoj. Kaj ne endas postuli iujn pruvojn, ĉar tio estus granda ofendo por honestaj anglosaksaj ĝentelmenoj, kies vortojn oni devas fidi senhezite.
Bedaŭrindas nur, ke tro dubema Donny ne inklinas kredi je ĉi tiu tre oportuna versio.

SlavikDze (نمایش مشخصات) 24 ژوئیهٔ 2024،‏ 19:18:24

Ŝajnas, ke por Usono tute realeblas varianto, kiam ĉi-lande estos du prezidentoj — ekzemple, en Vaŝingtono regas Kamala Harris kaj en Teksaso regas Donald Trump.
Supozeble, oni denove aktivigos endormigitan BLM-movadon kaj eble aperigos aldone "freŝajn" batalantojn por quasi-demokratio.
Resume, en Usono tute probablas nova civila (enlanda) milito, konsiderante la fakton, ke en sudaj sub-ŝtatoj oni ĝis nun revas pri sendependeco.

SlavikDze (نمایش مشخصات) 27 ژوئیهٔ 2024،‏ 19:14:19

La "olimpika" spektaklo en Parizo, kiun hieraŭ spektis la tuta mondo, estas verŝajne la aŭtentika bildo de tiu sama "floranta ĝardeno", pri kiu babilis Josep Borrell.
Tamen tre dubindas, ke plimulto de la homaro reale deziras vivi en tiela "ĝardeno".

SlavikDze (نمایش مشخصات) 5 اوت 2024،‏ 9:08:02

Malgraŭ antaŭnelongaj demonstraj genuiĝoj kaj patosaj deklaroj, ke rasismo en "okcidenta civilizacio" estas venkita, ke ĉie regas tolerismo kaj multikulturismo, en Britio blankuloj kaj negruloj ekis tamen feroce interbatiĝi.
Nu, probable por blankaj britoj rekomendindas denove genuiĝi, ĉar tiel por iliaj oponentoj estos pli oportune piedbati ilin.
* * *
Aldone du triatlonistoj, ĉi-foje svisaj, lasis konkuradon pro stomaka infekto. Tiel do, jam tri sportistoj senkaŝe malsaniĝis post kuraĝa banado en la glora pariza fekaĵ-kanalo. Kaj supozeblas, ke nombro de suferantoj pliiĝos.
Eblas facile imagi, kiel indignus kaj tondrus liberaj kaj honestaj okcidentaj komunikiloj, se similaj problemoj okazus dum Olimpiko-2014 en Rusio... Sed koncerne la nunan skandalozan sport-eventon en Francio ili preferas esti diskretaj kaj delikataj.
Tute probablas, ke post la nuna franca "iniciativo" dum estontaj Olimpikoj oni ankaŭ konkuros pri luktado en fosaĵoj, plenitaj per pli freŝa merdo.

بازگشت به بالا