Skip to the content

La Voĉo de Mordoro

by SlavikDze, July 14, 2024

Messages: 18

Language: Esperanto

SlavikDze (User's profile) February 10, 2025, 10:52:41 AM

Oni komunikas, ke dum vica milit-trejnado en Estonio (eksa sovetia respubliko) bravaj militistoj de NATO tute neatendite akiris frost-traŭmojn.
Kaj tute certas, ke tio okazis ne pro alt-kvalitaj vintraj vestoj de NATO, sed pro kovarda atako de malicaj rusianoj, kiuj penetrigis sian teruran froston en pteskaŭ tropikan Estonion.

SlavikDze (User's profile) March 20, 2025, 3:12:44 PM

Kelkaj komentoj koncerne la telefonan interparoladon de usona kaj rusia prezidentoj:

Sky News: «Se oni ne estas ĉe la tablo de interparolado, sekve oni estas en menuo... Kaj Ukrainio estas ĝuste en menuo...»
The Washington Post: «Trump kaj Putin interkonsentis pri provizora pafĉesigo en Ukrainio, sed por ĉi-plano ankoraŭ necesas aprobo de Kievo...»
Zelenskij: «Ni ne estas salato aŭ kompoto por esti en menuo de Putin, malgraŭ lia apetito...»
Maria Zaĥarova: «Ĉi-foje Zelenskij tute pravas... Kieva reĝimo estas ne salato aŭ kompoto, sed tiu substanco, en kiun ĉi-manĝaĵoj transformiĝas post digestado».

Leopold65 (User's profile) March 22, 2025, 9:33:57 AM

Stalin parolante kun Churchill telefone:
"Ne... Ne... Ne... Ne... Ne... Jes." kaj finas la konversacion.
La asistanto timeme demandas:
- Kamarado Stalin, al kiu demando vi respondis "Jes"?
- Churchill demandis ĉu mi bone aŭdas lin.

Altebrilas (User's profile) March 22, 2025, 11:37:17 AM

Churchill finfine sukcesis trovi ion, por ke Stalin ne respondu njet!

Ruttul (User's profile) April 4, 2025, 12:28:13 PM

la plej grandaj islamaj landoj, kiuj havas nuklean armilaron?
Anglujo kaj Francujo

Altebrilas (User's profile) April 4, 2025, 1:09:59 PM

mininvl (User's profile) April 5, 2025, 1:15:19 PM

La 1-an de aprilo 2025 en dissendolisto [esperanto-rus@googlegroups.com] aperis:
"En Rusio aperis nova tutlanda festo "Tago de Venko".
Antaux 211 jaroj la 31-an de marto 1814 rusia armeo enmarsxis en Parizon. Tiun cxi paradon gvidis la rusia imperiestro Aleksandro la 1-a, kiu vengxis al Francio kaj al Napoleono pro la atako kontraux Rusio kaj pro forbruligo de Moskvo en 1812.
La francia prezidento Emanuelo Makrono (kaj eblaj sekvaj pezidentoj, se ili aperos poste) devus memori, ke se li (aux alia) organizos aux subtenos ajnmaniere armitajn atakojn kontraux Rusio, li (ili) kaj Francio denove draste kvitigxu.
Tial tiu cxi "Tago de Venko" estu festata cxiujare la 31-an de marto en la tuta Rusio omagxe al la venko kontraux Francio. Amen!
Ni strebu al la tutmonda paco laux cxiuj niaj fortoj!"
Bonvenon al tiu ĉi dissendolisto!

Ĉu estas malpermesite sendi similajn informojn?

SlavikDze (User's profile) April 25, 2025, 3:44:56 PM

Ŝajnas, ke al Steven Charles Witkoff, speciala usona sendito al la Proksima Oriento (United States Special Envoy to the Middle East) tre plaĉas viziti Moskvon, la teruran ĉefurbon de malica Mordoro.
Kaj tio tute kompreneblas, ĉar ĉi tie li povas komunikiĝi kun agrablaj inteligentaj homoj, ĝui superban kuirarton, libere promeni laŭ puraj sendanĝeraj stratoj.
Tamen oni probable devas iom reteni lin, ĉar tute eblas ke, infektiĝinte per "russophilia", li rememoros siajn rusiajn praulojn kaj ekdeziros nomi sin rus-maniere Стёпа Витков.

Back to the top