Al la enhavo

La Voĉo de Mordoro

de SlavikDze, 2024-julio-14

Mesaĝoj: 65

Lingvo: Esperanto

Ruttul (Montri la profilon) 2026-novembro-05 07:56:49

Se ŝajnas al vi, ke via vivo iras malĝuste, trankviliĝu. Plejeble tio al vi ne ŝajnas.

Ruttul (Montri la profilon) 2026-novembro-05 08:02:39

Li lernis dum longa tempo, tial iomete intelekte malfruiĝis.

Ruttul (Montri la profilon) 2026-novembro-05 08:08:41

Ĉiuj homoj naskiĝas liberaj kaj egalrajtaj.
Sed kelkaj poste edziĝas.

Ruttul (Montri la profilon) 2026-novembro-05 08:15:43

Virina logiko estas kreita por ke vira psiko hardiĝu.

El la taglibro de feliĉa patro de ok filinoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2026-novembro-05 09:40:29

Ruttul:Ĉiuj homoj naskiĝas liberaj kaj egalrajtaj.
Sed kelkaj poste edziĝas.
...kaj tiom da edziniĝas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2026-novembro-05 09:54:49

NB: jen laboro por nia samideano amigueo: kaze de poligamio (kiu iom falsigas mian antaŭan aserton), ĉu "edziĝi" taŭgas? Ĉu "pliedziĝi"?

Konfesinde, la radiko "edz", kun stranga etimologio, ne estas la plej granda sukcesaĵo de Esperanto. Multaj verboj necesas por traduki la solan anglan vorton "marry".

Ruttul (Montri la profilon) 2026-novembro-06 00:08:24

al kelkaj ŝajnas, ke mi estas nenormala. sed multaj jam komprenis, ke tio al ili ne ŝajnas. okulumo.gif

Ruttul (Montri la profilon) 2026-novembro-06 01:11:30

Dio kreis iam virinon. Perdis kvieton kaj Dio kaj viroj.

Ruttul (Montri la profilon) 2026-novembro-06 01:14:49

Nenio defektas celon tiel, kiel la trafo.

Ruttul (Montri la profilon) 2026-novembro-06 01:21:04

Mia kato ĉiam rigardas al mi kvazaŭ dirante: Mi estas KATO! Sed kion vi atingas?

Reen al la supro