メッセージ: 11
言語: Esperanto
miestasgorilo (プロフィールを表示) 2024年10月6日 17:53:19
En rubriko pri novaĵoj spamantoj denove agas : iaj sektanaj diroj troviĝas majuskle skribitaj en la angla. Mi opinias, ke tiuj ĉi mesaĝaĉoj devus esti forviŝita de la paĝaro, kiel netaŭgaj. Lernu-forumoj ne celas disvastigi ian propagandon...
Amike!
SlavikDze (プロフィールを表示) 2024年10月16日 17:12:40
Ne indas histerii, kara kamarado.
Similai spamaĵoj regule aperas ĉi-forume.
Mi rekomendas al vi simple ignori ilin kai publikigi ĉi-forume pli senc-havajn mesaĝojn.
Altebrilas (プロフィールを表示) 2024年11月4日 11:25:44
Frano (プロフィールを表示) 2025年8月11日 7:02:18
Kiam ĉi tiuj amasaj atakoj unue komenciĝis?
Metsis (プロフィールを表示) 2025年8月11日 10:50:08
Frano:Kiam ĉi tiuj amasaj atakoj unue komenciĝis?Mi ne memoras, kiam tiuj precize komenciĝis, sed la unuaj amasatakoj estis ĉinalingvaj antaŭ kelkaj jaroj. Verŝajne la kaptilo por trudaĵoj bezonas ĝisdatigon por kapti la nunajn.
Altebrilas (プロフィールを表示) 2025年8月11日 12:18:52
Kial la sistemo havigas tiom da facilaĵojn por fari tion, kio estus malpermesita eksterrete?
SlavikDze (プロフィールを表示) 2025年8月12日 6:56:17
Altebrilas (プロフィールを表示) 2025年8月12日 8:12:55
Kial ne krei novan rubrikon Spamo, kaj ebligi al ĉiu regula uzanto (kiu jam aperigis normalajn mesaĝojn) meti spamon en tiu rubriko?
Tio evitus al la moderanto tedan regulan laboron, kaj li povos ĉiam forbari uzantojn kiuj trouzus la sistemon, ekz por cenzuri aliopinianton.
Jev (プロフィールを表示) 2025年8月15日 10:42:28

Ankaŭ kompreneble ili aldonas diversajn signojn al siaj vortoj, por ke iliaj mesaĝoj trairu la filtrilojn.
Do mi nun vican fojon iom ŝanĝis la filtrilojn kaj altigis la intervalojn inter la mesaĝoj por novaj forumanoj. Ni vidu, por kiom longe tio helpos kaj ĉu helpos entute.
Mi pensas, ke mi devas simple iam aldoni arterfaritan intelekton, kiu kontrolos la mesaĝojn. Kredeble tio estos multe pli fidinda filtrilo kaj eblos samtempe kontroli, ĉu la mesaĝo estas en ĝusta lingvo, kategorio kaj ĉu ĝi obeas la bazajn regulojn de niaj forumoj.
Frano (プロフィールを表示) 2025年8月15日 16:51:08
Jev:Mi konstante ŝanĝas la algoritmojn, sed spamistoj tamen post iom da tempo lernas la sistemon.Kiam mi provas anonci la publikigon de nova numero de la Unesko-Kuriero, aperas la jena mesaĝo: "Tio probable estas rubmesaĝo" Kial? Ĉu ĉi tio estas la nova filtrilo en ago?
Do mi nun vican fojon iom ŝanĝis la filtrilojn kaj altigis la intervalojn inter la mesaĝoj por novaj forumanoj.
Ni vidu, por kiom longe tio helpos kaj ĉu helpos entute.