본문으로

SPAMADO

글쓴이: miestasgorilo, 2024년 10월 6일

글: 6

언어: Esperanto

miestasgorilo (프로필 보기) 2024년 10월 6일 오후 5:53:19

Karuloj !
En rubriko pri novaĵoj spamantoj denove agas : iaj sektanaj diroj troviĝas majuskle skribitaj en la angla. Mi opinias, ke tiuj ĉi mesaĝaĉoj devus esti forviŝita de la paĝaro, kiel netaŭgaj. Lernu-forumoj ne celas disvastigi ian propagandon...
Amike!

SlavikDze (프로필 보기) 2024년 10월 16일 오후 5:12:40

@miestasgorilo
Ne indas histerii, kara kamarado.
Similai spamaĵoj regule aperas ĉi-forume.
Mi rekomendas al vi simple ignori ilin kai publikigi ĉi-forume pli senc-havajn mesaĝojn.

Altebrilas (프로필 보기) 2024년 11월 4일 오전 11:25:44

Spamistoj denove viglas. Ĉu hazardo?

Frano (프로필 보기) 2025년 8월 11일 오전 7:02:18

Ĉu Lernu estas malpli protektita ol, ekzemple, MiaVivo, aŭ la organizanto sentas nepran bezonon fekadi precize ĉi tie?
Kiam ĉi tiuj amasaj atakoj unue komenciĝis?

Metsis (프로필 보기) 2025년 8월 11일 오전 10:50:08

Frano:Kiam ĉi tiuj amasaj atakoj unue komenciĝis?
Mi ne memoras, kiam tiuj precize komenciĝis, sed la unuaj amasatakoj estis ĉinalingvaj antaŭ kelkaj jaroj. Verŝajne la kaptilo por trudaĵoj bezonas ĝisdatigon por kapti la nunajn.

Altebrilas (프로필 보기) 2025년 8월 11일 오후 12:18:52

Kio estas trudaĵo?

Kial la sistemo havigas tiom da facilaĵojn por fari tion, kio estus malpermesita eksterrete?

다시 위로