Tin nhắn: 14
Nội dung: Esperanto
Jev (Xem thông tin cá nhân) 18:15:17 Ngày 15 tháng 8 năm 2025
Frano:Kiam mi provas anonci la publikigon de nova numero de la Unesko-Kuriero, aperas la jena mesaĝo: "Tio probable estas rubmesaĝo" Kial? Ĉu ĉi tio estas la nova filtrilo en ago?Kia bona filtrilo

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 09:01:13 Ngày 05 tháng 9 năm 2025
Metsis (Xem thông tin cá nhân) 07:06:50 Ngày 08 tháng 9 năm 2025
Altebrilas:Ĉu artefarita intelekto ne povas esti uzata kontraŭ spamo? Tiaj rubmesaĝoj estas facile rekoneblaj...Unue la tasko por identigi rubmesaĝoj estas tasko pri klasifikado: ĉu iu mesaĝo estas certe ruba, eble ruba aŭ tute ne ruba?
Lastatempe oni multe parolis pri artefarita intelekto, pri tiuj ĉiuj ChatGPT kaj similaj. Ili respondas al instigo kaj kreas ion, ĉi tial temas pri genera AI. Ekzistas ankaŭ aliaj specoj de AI, pli tradiciaj, se vi volas diri tiel. Ekzemple tradiciaj artefaritaj neŭraj retoj klasifikadas. Kontraŭ rubmesaĝoj jam ekzistas filtroj, kiuj utilas artefaritan intelekton. Ĉu tiaj estas tro multekostaj, ĉu ne teknike taŭgaj por Lernu, mi ne scias.
Jev (Xem thông tin cá nhân) 10:41:06 Ngày 08 tháng 9 năm 2025
Altebrilas:Ĉu artefarita intelekto ne povas esti uzata kontraŭ spamo? Tiaj rubmesaĝoj estas facile rekoneblaj...La artefarita intelekto povas esti uzata kaj efektive povas esti tre efika rimedo. Kaj ĝi povus bone funkcii ne nur pri trovado de spamo, sed ankaŭ povas kontroli, ĉu la mesaĝo obeas aliajn regulojn: ĉu la publikaĵa lingvo estas indikita bone, ĉu la elektita kategorio taŭgas por tiu publikaĵo, ĉu estas uzataj iuj insultoj ktp.
Necesas nur solvi problemon pri la atendo-tempo, ĉar la kontrolo povas iom daŭri, do uzanto devos atendi 10-20 sekundojn ĝis la respondo venas. Mi ne scias, kiom ĝene estos post la provo publikigi ion vidi la skribaĵon "Atendu..." dum 20 sekundojn.
Kaj dua problemo estas: mi demandas min, ĉu mi pretas tion financi
