去目錄頁

SPAMADO

miestasgorilo, 2024年10月6日

讯息: 14

语言: Esperanto

Jev (显示个人资料) 2025年8月15日下午6:15:17

Frano:Kiam mi provas anonci la publikigon de nova numero de la Unesko-Kuriero, aperas la jena mesaĝo: "Tio probable estas rubmesaĝo" Kial? Ĉu ĉi tio estas la nova filtrilo en ago?
Kia bona filtrilo ridulo.gif Mi forgesis malŝalti ĝin por jam spertaj forumanoj. Provu denove.

Altebrilas (显示个人资料) 2025年9月5日上午9:01:13

Ĉu artefarita intelekto ne povas esti uzata kontraŭ spamo? Tiaj rubmesaĝoj estas facile rekoneblaj...

Metsis (显示个人资料) 2025年9月8日上午7:06:50

Altebrilas:Ĉu artefarita intelekto ne povas esti uzata kontraŭ spamo? Tiaj rubmesaĝoj estas facile rekoneblaj...
Unue la tasko por identigi rubmesaĝoj estas tasko pri klasifikado: ĉu iu mesaĝo estas certe ruba, eble ruba aŭ tute ne ruba?

Lastatempe oni multe parolis pri artefarita intelekto, pri tiuj ĉiuj ChatGPT kaj similaj. Ili respondas al instigo kaj kreas ion, ĉi tial temas pri genera AI. Ekzistas ankaŭ aliaj specoj de AI, pli tradiciaj, se vi volas diri tiel. Ekzemple tradiciaj artefaritaj neŭraj retoj klasifikadas. Kontraŭ rubmesaĝoj jam ekzistas filtroj, kiuj utilas artefaritan intelekton. Ĉu tiaj estas tro multekostaj, ĉu ne teknike taŭgaj por Lernu, mi ne scias.

Jev (显示个人资料) 2025年9月8日上午10:41:06

Altebrilas:Ĉu artefarita intelekto ne povas esti uzata kontraŭ spamo? Tiaj rubmesaĝoj estas facile rekoneblaj...
La artefarita intelekto povas esti uzata kaj efektive povas esti tre efika rimedo. Kaj ĝi povus bone funkcii ne nur pri trovado de spamo, sed ankaŭ povas kontroli, ĉu la mesaĝo obeas aliajn regulojn: ĉu la publikaĵa lingvo estas indikita bone, ĉu la elektita kategorio taŭgas por tiu publikaĵo, ĉu estas uzataj iuj insultoj ktp.

Necesas nur solvi problemon pri la atendo-tempo, ĉar la kontrolo povas iom daŭri, do uzanto devos atendi 10-20 sekundojn ĝis la respondo venas. Mi ne scias, kiom ĝene estos post la provo publikigi ion vidi la skribaĵon "Atendu..." dum 20 sekundojn.

Kaj dua problemo estas: mi demandas min, ĉu mi pretas tion financi ridulo.gif

回到上端