Ĉu espero por la paco?
de Altebrilas, 2024-novembro-08
Mesaĝoj: 10
Lingvo: Esperanto
Altebrilas (Montri la profilon) 2024-novembro-08 16:31:48
Tamen, debatindas pri la lastaj eventoj en Usono, kiuj gravas mondskale: ĉu tio povas favori aŭ malfavori pacon?
SlavikDze (Montri la profilon) 2024-novembro-09 05:18:17
Sed, ve... Ŝajnas, ke nun ĉi-fotume ne haveblas pli-malpli entuziasmaj polemikistoj.
Kamarado Leopold estas forbarita, kolego Amigueo ial eksilentis, iliaj oponuloj kvazaŭ "hibernias" kaj mi mem estas malserioza ulo, kiu preferas nur ironii.
Provu do, mia "altebrila" kolego, memstare revivigi ĉi-foruman analizadon de globala politiko.
Altebrilas (Montri la profilon) 2024-novembro-09 11:05:35
Ironio estas spico, kiu povas plibongustumi la debaton, sed nura ironio aspektas negative.
Senresumaj ligiloj aŭ longaj artikoloj postulas laboron por atingi aŭ legi ilin, kaj tio bremsas la debaton, ĉar en plej favora kazo la legado estas prokrastita kaj plejofte preterlasita.
Esperantistoj sopiru al paco (Se ne, kial esti esperantisto?) kaj la influo de mondaj eventoj pri ĝi normale interesas ilin.
Trump diris, ke li povas tuj fari pacon. Ĉu fanfaronado? Ĉu liaj rilatoj kun Putin ebligus tion? Ĉu li povus intervenigi arabajn landojn por pacigi mezorienton?
SlavikDze (Montri la profilon) 2024-novembro-09 12:23:29
Nu, se malgraŭ via memdeklarita "altebrileco" vi ne kapablas memstare prelegi pri politikaj temoj, do voku, ke revenu iuj antaŭaj fervoraj diskutantoj, ekzemple, pan Dobri, pseŭdo-franculo Zam_franca kaj eble eĉ brava absurdulo Vincas.
Kaj, kiel delonga ĉi-kampa paŝtiĝanto, vi certe povas-rajtas peti, ke saĝega ĉi-foruma reganto indulge nuligu forbaron de kamarado Leopold, kiu estis elpelita tute maljuste.
Sed, fakte, apenaŭ indas pridiskuti agadon-paroladon de nuntempaj politikaj aktoroj.
Ĉiuj klarvidaj homoj (kiuj haveblas ankaŭ en t.n. "okcidenta civilizacio") tute komprenas, ke kvazaŭ sendependaj okcidentaj estruloj estas simple marionetoj kaj ke reale en Usono kaj usone-vasalecaj landoj regas t.n. "deep state".
Altebrilas (Montri la profilon) 2024-novembro-09 13:32:50
La moderanto klarigis al Leopoldo kial li taksis liajn mesaĝojn propagando kaj mensogoj. Li detale analizis ekzemplon. Mi ne legis kontraŭargumentadon.
Kial vi mem ne advokatas por li, klarigante al la moderanto kial ne temis pri mensogoj nek propagando? Kial li mem ne petas la rajton reveni, sindevigante respekti la foruman regularon?
Kompreneble, tio estas pli malfacile farebla pri longaj mesaĝoj, se oni devas pravigi ĉiun dubindan frazon. Sed vi povas advokati pri la citita ekzemplo, se lia elforumigo ŝajnas al vi maljusta.
Ĉiuj scias, ke nia libereco estas limigita, ie ajn oni vivas. Per forto kaj gulagoj, iuflanke. Per ruzo kaj mono, aliflanke. Sed tio ne malhelpas revi pri mondo pli paca kaj libera. Aŭ se tio maleblas, almenaŭ kompreni kial. Por ne "morti stulta" , laŭ franca esprimo.
SlavikDze (Montri la profilon) 2024-novembro-11 10:27:39
Ironio estas ne iu konkreta, reale ripetebla ŝerco, sed kritike-sarkasma rilato al iu aŭ io.
Kaj por plimulto da rusianoj malfacilas sen ironio rillati al putranta "okcidenta civilizacio" (kiu tamen plu pretendas je globala hegemonio), al klaŭnecaj okcidentaj regantoj kaj al patosaj okcidentaj filistroj (eĉ se iu el tiuj senlace "altebrilas"), kiuj naive kredas je mita "demokratio".
Altebrilas (Montri la profilon) 2024-novembro-11 17:40:44
amigueo (Montri la profilon) 2024-novembro-30 09:55:13
Altebrilas:Ironio ne bezonas esti ripeta, unu fojo sufiĉas. Ripeta mokado ne estas humuro, sed ia turmentado.Certe, mokado ada ne tauxgas al forumo se gxi forigas mokitan partoprenanton. Altebrilas bone defendas sin kaj dauxras aktiva, sed jam lacas pro longdauxra mokiteco.
Estas tauxga momento por sinceroj reciprokaj.
amigueo (Montri la profilon) 2024-decembro-04 10:03:30
Jev montris la vojon per ekzemplo de kritikinda kritikado artikolojn de Leopold.
Jev ne klarigis la premojn kiuj instigis hin konsideri forbari Leopoldon el la forumo. Tiu manko de klarigo malpurigas kaj mallegitimigas la rezulton kaj la pruvojn de hi prezentitajn.
Hi ne klarigas kial la aliaj forumanoj ne devas partopreni pri la temo "Ukrainio 2022: civitana enketo cel vero". Implicaj minacoj meritas preteratenton, ecx tiuj de Jev. Tamen, la konduto de SlavikDze sxokas min, cxar ri klare ne konsentas forbaron den Leopoldo. Tamen, ri atakas Altebrilas-on anstataux Jev-on. Cxu tio estas ironio? Kiu estas hipokrita? Altebrilas aux SlavikDze? Altebrilas diras konsenti la verdikton pri Leopold. Laux Altebrilas, plitauxge ol atakoj personojn estas argumentadoj pri kondutoj konkretaj kaj forumreguloj konkretaj (haha kion diri pri la neskribitaj reguloj?). Eble Altebrilas proponas tion pro maldecaj kialoj. Eble. Sed SlavikDze povus argumente brile favor Leopold, per respekto al cxiuj forumaj reguloj. Sed la maljusto de forbari Leopoldon estas tielm evidenta al SlavikDze ke pruvi tiun maljuston estas tielm malevidente ke neniu lancxas sin fari gxin.
Mi pruvos fari tiun herkulan laboron cxe la temfadeno kies titolo pli klare montras la temon:
https://lernu.net/forumo/temo/34754
Altebrilas (Montri la profilon) 2024-decembro-05 20:36:02
Jev ne klarigis la premojn kiuj instigis hin konsideri forbari Leopoldon el la forumo. Tiu manko de klarigo malpurigas kaj mallegitimigas la rezulton kaj la pruvojn de hi prezentitajn.Tio ne bezonas esti klarigita se la antaŭsupozo estas falsa. Kiu klarigis tiun supozon? Estas la rolo de la demandinto pravigi ĝin.