Al contingut

Ĉu espero por la paco?

de Altebrilas, 8 de novembre de 2024

Missatges: 7

Llengua: Esperanto

Altebrilas (Mostra el perfil) 8 de novembre de 2024 16.31.48

Ŝajne, la multspamado malvarmigis la forumon, ĉar la lastaj normalaj mesaĝoj malnovas je tri tagoj...

Tamen, debatindas pri la lastaj eventoj en Usono, kiuj gravas mondskale: ĉu tio povas favori aŭ malfavori pacon?

SlavikDze (Mostra el perfil) 9 de novembre de 2024 5.18.17

Miakomprene, mia "altebrila" kolego, vi jam eksopiris pri politik-temaj diskutoj.
Sed, ve... Ŝajnas, ke nun ĉi-fotume ne haveblas pli-malpli entuziasmaj polemikistoj.
Kamarado Leopold estas forbarita, kolego Amigueo ial eksilentis, iliaj oponuloj kvazaŭ "hibernias" kaj mi mem estas malserioza ulo, kiu preferas nur ironii.
Provu do, mia "altebrila" kolego, memstare revivigi ĉi-foruman analizadon de globala politiko.

Altebrilas (Mostra el perfil) 9 de novembre de 2024 11.05.35

Polemikantoj preferindas al polemikistoj, kaj respektema debato al polemiko.

Ironio estas spico, kiu povas plibongustumi la debaton, sed nura ironio aspektas negative.

Senresumaj ligiloj aŭ longaj artikoloj postulas laboron por atingi aŭ legi ilin, kaj tio bremsas la debaton, ĉar en plej favora kazo la legado estas prokrastita kaj plejofte preterlasita.

Esperantistoj sopiru al paco (Se ne, kial esti esperantisto?) kaj la influo de mondaj eventoj pri ĝi normale interesas ilin.

Trump diris, ke li povas tuj fari pacon. Ĉu fanfaronado? Ĉu liaj rilatoj kun Putin ebligus tion? Ĉu li povus intervenigi arabajn landojn por pacigi mezorienton?

SlavikDze (Mostra el perfil) 9 de novembre de 2024 12.23.29

@t.n."Altebrilas"
Nu, se malgraŭ via memdeklarita "altebrileco" vi ne kapablas memstare prelegi pri politikaj temoj, do voku, ke revenu iuj antaŭaj fervoraj diskutantoj, ekzemple, pan Dobri, pseŭdo-franculo Zam_franca kaj eble eĉ brava absurdulo Vincas.
Kaj, kiel delonga ĉi-kampa paŝtiĝanto, vi certe povas-rajtas peti, ke saĝega ĉi-foruma reganto indulge nuligu forbaron de kamarado Leopold, kiu estis elpelita tute maljuste.
Sed, fakte, apenaŭ indas pridiskuti agadon-paroladon de nuntempaj politikaj aktoroj.
Ĉiuj klarvidaj homoj (kiuj haveblas ankaŭ en t.n. "okcidenta civilizacio") tute komprenas, ke kvazaŭ sendependaj okcidentaj estruloj estas simple marionetoj kaj ke reale en Usono kaj usone-vasalecaj landoj regas t.n. "deep state".

Altebrilas (Mostra el perfil) 9 de novembre de 2024 13.32.50

Ironio ne bezonas esti ripeta, unu fojo sufiĉas. Ripeta mokado ne estas humuro, sed ia turmentado.

La moderanto klarigis al Leopoldo kial li taksis liajn mesaĝojn propagando kaj mensogoj. Li detale analizis ekzemplon. Mi ne legis kontraŭargumentadon.

Kial vi mem ne advokatas por li, klarigante al la moderanto kial ne temis pri mensogoj nek propagando? Kial li mem ne petas la rajton reveni, sindevigante respekti la foruman regularon?

Kompreneble, tio estas pli malfacile farebla pri longaj mesaĝoj, se oni devas pravigi ĉiun dubindan frazon. Sed vi povas advokati pri la citita ekzemplo, se lia elforumigo ŝajnas al vi maljusta.

Ĉiuj scias, ke nia libereco estas limigita, ie ajn oni vivas. Per forto kaj gulagoj, iuflanke. Per ruzo kaj mono, aliflanke. Sed tio ne malhelpas revi pri mondo pli paca kaj libera. Aŭ se tio maleblas, almenaŭ kompreni kial. Por ne "morti stulta" , laŭ franca esprimo.

SlavikDze (Mostra el perfil) 11 de novembre de 2024 10.27.39

Ne indas intermiksi nociojn, mia brava kolego, suferanta pro mia terura turmentado.
Ironio estas ne iu konkreta, reale ripetebla ŝerco, sed kritike-sarkasma rilato al iu aŭ io.
Kaj por plimulto da rusianoj malfacilas sen ironio rillati al putranta "okcidenta civilizacio" (kiu tamen plu pretendas je globala hegemonio), al klaŭnecaj okcidentaj regantoj kaj al patosaj okcidentaj filistroj (eĉ se iu el tiuj senlace "altebrilas"), kiuj naive kredas je mita "demokratio".

Altebrilas (Mostra el perfil) 11 de novembre de 2024 17.40.44

Ironio ne estas sinonimo de sarkasmo, kvankam fojfoje io povas esti ambaŭ.

Tornar a dalt