Skip to the content

Leopoldon forbaro aux Lernu-forumestra ideologio: civitana enketo cel vero

by amigueo, November 10, 2024

Messages: 5

Language: Esperanto

amigueo (User's profile) November 10, 2024, 5:06:10 PM

Saluton al ĉiuj.

Ĉi tie ne temas pri internacia geopolitika diskuto, sed pri grava demando por Lernu kaj ĝiaj forumanoj: ĉu la Lernu-administrantoj havas ĝis nun kaŝitan ideologian tendencon rilate geopolitikon, aŭ ĉu la ideologio de Esperanto limigas la liberecon esprimi opiniojn pri geopolitiko, internaciaj rilatoj kaj aktualaj aferoj.

La evento, kiu instigis ĉi tiun diskuton, estas la ŝajne maljusta forbaro de eksforumano Leopold, tre aktiva kontribuanto en la forumero Vidpunktoj, precipe pri aktualaj temoj kiel Ukrainio kaj Israelo. La administranto, nomata Jev, aplikis kvazaŭ fact-checking protokolon por rajtigi sin etikedi Leopold kiel propagandanto, manipulanto, mensoganto kaj malĝentilulo. Jev instigis ĉiujn forumanojn delacii, akuzi kaj denonci aliajn supozitajn manipulatorojn ĉe la forumo, por ŝpari al si la penon. Ŝajnas al mi, ke Jev implicite promesis kaŝi kaj protekti la identecojn de la denoncantoj, kio inkluzivas sekretecan kaj arbitran juĝadon.

SlavikDze iel protestis en la rusa, kaj Jev ne klarigis la verajn kialojn de sia ago kontraŭ Leopold; li nur implicite minacis SlavikDze, por ke ĉi tiu ne petu klarigojn de la Lernu-superulo Jev, kaj do silentu pri la afero.

Krome, Jev fermis, ankaŭ sen klarigo, mian forumfadenon "Ukrainio 2022". Li estas ĉefo kun limigita tempo por kontroli la forumon, kaj ŝajnas ke li preferas semi malkonfidon kaj instigi al akuzemo inter la forumanoj.

Mi ne mensogas nek manipulas: mi nur esprimas miajn opiniojn kaj invitas ĉiujn esprimi siajn vidpunktojn pri tio. Ĉu vi pensas, ke sekreta juĝado kaj instigo al denoncado estas bonaj por la forumo?

Kontrolu vi mem la spurojn de la cxu misa cxu malmisa jugxado:
https://lernu.net/forumo/temo/33642

Pri Leopold: Se mi volus doni argumenton al Jev, mi dirus ke Leopold estis tro aktiva, tro kreema kaj tro inteligenta por la nuna dekadenco de la forumo. La forumo ne meritas eksforumanon kiel Leopoldon; Lernu devus pagi al li salajron por vigligi la diskutojn pri aktualaj aferoj.

amigueo (User's profile) November 10, 2024, 5:54:47 PM

Mi neniam kontrolis forumon. Do mi morale ne rajtas doni konsilojm al Jev. Tamen:

Amiko diris al mi ke:

La arto de kontroli forumojn kaj sociajn retojn baziĝas sur delikata ekvilibro inter libereco kaj ordo. Administrantoj devas permesi al uzantoj esprimi opiniojn kaj partopreni diskutojn, ĉar ĉi tio vigligas la komunumon kaj fortigas senton de aparteno. Tamen, por eviti kaoson kaj protekti la ĝeneralan harmonion, ili devas ankaŭ starigi regulojn kaj limigi kondutojn, kiuj povas vundi, manipuli aŭ ofendi aliajn.

La veraj lertoj de administrantoj inkluzivas klare komunikitajn regularojn, kun rigora sed justa aplikado, kaj respondeman aliron, kiu ne ignoras uzantajn demandojn aŭ plendojn. Ili devas povi agnoski la diferencon inter konstruema kritiko kaj malbona konduto, agi kun trankvilo, kaj eviti personajn preferojn aŭ troan kaŝemon en siaj decidoj.

Alia esenca aspekto estas travideblo. Kiam administrantoj klarigas decidojn pri moderado, ili kreas komprenon kaj fidon. Ĉiu ago kontraŭ uzanto aŭ fermado de fadeno postulas klarigon, tiel ke la komunumanoj povas aprezi la motivojn kaj eviti senton de arbitreco. Lerta modereco ne celas sufoki esprimon, sed krei sekuran, respekteman spacon por viglaj interagoj.

Cxu vi pensas ke Jev bone agis?

Altebrilas (User's profile) November 11, 2024, 12:25:57 AM

Se li malbone agis, tio signifas, ke li misaplikis iun regulon aŭ ke iu regulo ne taŭgas. Pri kiu regulo temas?

SlavikDze (User's profile) November 12, 2024, 10:17:41 AM

Koncerne vin, mia "altebrila" kolego, temas pri neceso esti malpli hipokriteca kaj pli sincera.

Altebrilas (User's profile) November 12, 2024, 3:17:53 PM

Nedubinde, ke vi forbarus min laŭ viaj memaplikataj malklaraj reguloj, sed tiu fadeno ne koncernas min...

Back to the top