Đi đến phần nội dung

AdE": poruso, suruso

viết bởi amigueo, Ngày 20 tháng 11 năm 2024

Tin nhắn: 17

Nội dung: Esperanto

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 17:57:03 Ngày 17 tháng 12 năm 2024

Povas esti koincidoj inter fakaj radikoj kaj gramatikaj vortetoj. Sed uzante kuntekston aŭ kromajn vortojn, oni ĉiam povas eviti konfuzojn.

Mi ne ofte aŭdis pri esperantistojn kiujn tiaj koincidoj reale ĝenas...

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 06:44:59 Ngày 19 tháng 12 năm 2024

Altebrilas:Povas esti koincidoj inter fakaj radikoj kaj gramatikaj vortetoj. Sed uzante kuntekston aŭ kromajn vortojn, oni ĉiam povas eviti konfuzojn.

Mi ne ofte aŭdis pri esperantistojn kiujn tiaj koincidoj reale ĝenas...
1. Neniu plendas pri ambiguigaj koincidoj, cxiu uzas aux ne uzas tian konkretan esprimoj. Ne uzi estas implica plendo.

2. Neniu reagis pri:
- la prezidenteca kandidato diskursis antaux 300 POROJ.
(La derivacio PORI >> PORO
ne "klaras sen tradicio", Tio estas,
neniu scias cxu PORO "devus" esti la kandidato aux cxu la "antauxdiskursato")

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 10:30:00 Ngày 20 tháng 12 năm 2024

1. Mi ne uzas mamzonon. Tio ne signifas, ke mi implice plendas pri mamzonoj. Mi nur ne bezonas iun.

2. "Ĉeestantoj" aŭ "aprobantoj" estas tuj kompreneblaj. Kial postuli klopodojn el rezonado kaj el kompreno de via propra logiko?

La celo de lingvo estas interkompreno. Kial inventi intermalkomprenon?

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 21:11:34 Ngày 23 tháng 12 năm 2024

Altebrilas:

La celo de lingvo estas interkompreno. Kial inventi intermalkomprenon?
Mi klopodas disvolvi PORI.
Ecx gxiaj uzantoj ne helpas min. 😞

Tamen, mi sola produkas:
PORULO vs POUXRULO.
La kandidato (POUXRULO) diskursis antaux 300 apogantoj (PORULOJ).

Mi jam proponis MOPOR = POUXR kiel prepozicio (ankaux euxn, seuxn, euxl ktp).

Se oni preteratentas POUXRULO,
PORULO restas evidentsignifa derivajxo de PORI.

Sed en Esperanto tiu evidentsignifeco dubindas, laux ekz PERI. (Mia serioza alternativo al PERI estas PEUXRUMI).

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 12:27:27 Ngày 24 tháng 12 năm 2024

Kiam signifo estas bezonata, kaj jam ekzistas vorto jam larĝe uzita, oni povas krei novan vorton , eĉ ne tute logike. Ekz. "aliĝi" (kial ne "aniĝi"? Oni ja parolas pri kongresanoj). Kaj poste aperas derivaĵoj, kiel "aliĝilo"

.........

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 17:02:55 Ngày 25 tháng 12 năm 2024

Mi proponas PORUMI por anstatauxi PORI.
" Ili porumas militon = Ili poras militon.

Kial "porumi"?
Ne nur por lasi spacon al membrana poro.
Estas diferenco inter POR kaj PORI. Cxu?
" La salo estas por salatoj? Gxi estas pora.
" Mia najbaro estas porum la prezidento (memdeterminacio).

Ecx pli diferencas PER kaj PERI, intere.

Mi proponas PEUXRUMI, por anstatauxi PERI.
" Peuxrumisto (peristo) gajnas pli ol vendanto.
" Radoj peuxras veturadon, kaj veturado peras radojn.

Tiu lasta frazo estas protesto kontraux idiomo PERI. Mia gxenerala porumo ne naas tutan forigon den idiomoj. Vere herkula tasko gxi estus. Sed rimarkigon ke idiomo PERI malfaciligas frazon Radoj peuxras veturadon, kaj veturado peras radojn. Ne eblas en EO frazo Veturado peras radojn. Kial?

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 08:30:31 Ngày 14 tháng 1 năm 2025

《Ne eblas en EO frazo "Veturado peras radojn". Kial?》

Cxar jam ekzistas "utiligi", "uzi".
Veturado uzas (peras, laux neidioma signifo) radojn.
Radoj ilas (utilas) veturadon.

Tamen, por lingvo kiu altiras pro simplo, naiva "peri" konvenus.

Quay lại