Al contingut

Urĝe vendatas!!!

de Andreo Jankovskij, 14 de desembre de 2008

Missatges: 33

Llengua: Esperanto

Sebasities (Mostra el perfil) 24 de desembre de 2008 0.58.57

Hmm ! Ĉio estas subite iom malsimpla ...
Mi nur serĉas bonan malgrandan kosmoŝipon por taksii inter Tero, Plutono kaj Titano, kaj iri al mia somerdomo sur Plutono. Evidente, mi ankaŭ ŝatas iri ekstere el la suna sistemo, sed ne ofte.
Hmm ! Mi pensas, ke mi aĉetos la bonan maljunan Ruĝ-verdan Sledon 1100 kaj ok rangiferojn de mia amiko Patro Kristnasko !
Ĝojan kristnaskon al ĉiuj ! rideto.gif

Andreo Jankovskij (Mostra el perfil) 25 de desembre de 2008 17.28.47

Sebasities:Hmm ! Ĉio estas subite iom malsimpla ...
Mi nur serĉas bonan malgrandan kosmoŝipon por taksii inter Tero, Plutono kaj Titano, kaj iri al mia somerdomo sur Plutono. Evidente, mi ankaŭ ŝatas iri ekstere el la suna sistemo, sed ne ofte.
Aha! Mi kaptis vin!

Forgesu pri tiu malnova ruĝ-verda Sledo 1100 kun ok rangiferojn!!!

Aĉetu "aviaudi 5500" kaj vi estos feliĉa!
Kaj mi estos feliĉa!
Kaj eĉ 8 rangiferojn estos feliĉaj!

lango.gif

Filu (Mostra el perfil) 25 de desembre de 2008 17.43.38

Kara Andreo,

Ĉu vi iam ajn drinkis kun la motoro de via aviaudi 5500?

Ho nu! Se vi ja jam tion faris, mi tamen ne tiel deziras tro da detaloj pri la okazaĵo(j)...

Ĉiuokaze, estas nekompareble pli plaĉa drinki kun la boaco Rudolfo post longa kaj tediga vojaĝtago, ol la saman fari kun ia ajn speco da motoro.

Amike!

Andreo Jankovskij (Mostra el perfil) 25 de desembre de 2008 18.00.56

Filu:Kara Andreo,

Ĉu vi iam ajn drinkis kun la motoro de via aviaudi 5500?

...
Amike!
Mia amiko diris al mi ke li ĉiam laboris, laboras kaj laboros - kaj ke li ne rajtas drinki kiam li laboras!!!

Feliĉe mi ne drinkas alkoholaĵojn kaj ne havas tiajn problemojn.

Mi kredas ke Santa kaj 8 rangiferoj ne drinkos multe ĉi-novjare kaj donacas al mi bonan aĉetanton!
: )

Andreo Jankovskij (Mostra el perfil) 25 de desembre de 2008 18.21.21

lango.gif

Eble estos pli simple vendi mian "aviaudi 5500" al 8 rangiferoj!

Foto de rangifero

Ĉu ili aĉetos?

Kiel vi pensas?

Andreo Jankovskij (Mostra el perfil) 8 de març de 2009 23.49.55

Mi planas ĉi-monate krei filmon pri tiu ĉi temo!!!

Jen estas la teksto:

Urso>>
Kosma ŝipo "aviaudi 5500".
Uzita, produkto-jaro 2070.
Kvantuma motoro en bona stato, iomete likas plasmo, en la glaco estas krevaĵo. Holografia kvadrofono, varmigataj seĝoj,
leda salono kun lignaj elementoj.
Bezonatas ripareto de energetika ŝildo.

Prezo: 4000 kreditoj, eblas marĉando.


Skiulo>>
Estas bela reklama bildo - sed la prezo estas raba.

Ĝi ne valoras 4000 kreditojn, ĉar la reklamo eĉ ne mencias la stirradon.

Ĝi devas kosti ne pli ol 3000 kreditojn!


Urso>>
Pri kiu rabo temas? Neniu iun rabas!
Mi preskaŭ senpage vendas ĝin kontraŭ nur 4000 kreditoj, konsideru, ke bileto de Tero ĝis Alfa de Centaŭro kostas 500 kreditojn, kaj mi proponas tutan kosmoŝipon!!!
Bone…
Minimume 3999 kreditojn kaj eĉ ne unu centonon malpli!?...

Certe la ŝipo ne havas stirradon – anstataŭ ĝi estas ludbastoneto!


Marsanino>>
Kioooooooooooooooooo?
Mi opinias ke ĝi estas kosma polvosuĉilo!

Urso>>
Kion vi diras? Tiun luksaĵon nomi polvosuĉilo, ĉu?
Kredu min ĝi estas bonega veturilo!


Nekonata persono>>
Ĝi havas tiom da difekt(aĵ?)oj…
Kaj vi postulas 4000 kreditojn!


Urso>>
Jen kion mi al vi konsilus: aldonu do ankoraŭ 6000 kreditojn, aĉetu la novan kaj ne plendu!
Ĉu vi havas tiom? Se ne, ne atentu la etajn difekt(aĵ?)ojn!


Floro>>
Kaj ĉu la ŝipo havas konektilon por harsekigilo?


Urso>>
Jes, certe.
Ĝi havas universalan konektingon por ĉiuj eblaj elektroaparatoj.


Nekonata persono>>
Mi diru veron, kiun mi certe scias pri tiu ĉi kosmoŝipo.
Nur karoserio estas de "aviaudi 5500". Interne ĉio estas de "Zaporoĵec 6600".


Marsanino>>
Ho! Estas tre grava detalo: la bremso-sistemo de "Zaporoĵec 6600" estas malpermesata por uzado ĉirkaŭ Plutono!
Pri tio, vidu la planedan Satelit-regularon
P0023460784365 en Plutona Oficiala Gazeto, libro 3, numero 11, Pluton-urbo, 2073.
Ĉu sinjoro Urso povas doni al ni pli da detaloj pri la bremso-sistemo?
Dankon!

Urso>>
Mi jam legis ĉi-tiun planedan Satelit-regularon P0023460784365, mi antaŭe eĉ ne sciis pri ĝia ekzisto.
Mi volas mencii ke post eniro de Plutono en la Ŝengen-zonon en 2100-a jaro ĉio normaliĝos!


Skiulo>>
Kaj kion gravas Plutono? Ĝi eĉ ne estas planedo!


Marsanino>>
Ho! Tre gravas por mi: mia somerdomo estas sur Plutono, kie mi ŝatas fiŝkapti la striecan sub-glaci-truto-ksifion.
Ĝi estas bongustega sub la verd-pipra saŭco kun Titana fazeolo!

Urso>>
Se vi aĉetos la kosmoŝipon, mi certas ke Santa Klaŭso nepre vizitos vin ĉi-jare!


Skiulo>>
Bona kaj utila planeda Satelit-regularo P0023460784365, ĉu ne?

Ankaŭ Mi konas eksterteranon sur Zgrekskio (en la sistemo de Gamma Ursa Minor), kiu vendas sian "Noktan Flamon 7700", produktojaro de 2091, do kiu estas preskaŭ nova!

Kontraŭ 1 500 000 eŭroj.


Urso>>
Hej! Hej! Hej!

Nokta Flamo 7700 - taŭgas nur por la sistemo de Gamma Ursa Minor!


Nekonata persono>>
Noktan Flamon 7700 - ĝi aspektas kiel la plej malnova kosmoŝipo en la Universo!!!
Ĝia Longeco estas 7700 zgrekskaj metroj - tio estas 771 teraj metroj!!!


Marsanino>>
Hmm! Ĉio estas iom komplika...
Mi nur serĉas bonan malgrandan kosmoŝipon por taksii inter Tero, Plutono kaj Titano, kaj flugi al mia somerdomo sur Plutono. Evidente, mi ankaŭ ŝatas flugi eksteren el la (S?)suna (S?)sistemo, sed ne tre ofte.

Urso>>
Se vi aĉetos la mian - vi ne bedaŭros.


Skiulo>>
Hmm!
Verŝajne mi tamen aĉetos la bonan malnovan Ruĝ-verdan Sledon 1100 kaj ok boacojn (rangiferojn?) de mia maljuna amiko!


Urso>>
Aha! Mi kaptis vin!

Forgesu pri tiu malnova Ruĝ-verda Sledo 1100 kun ok boacoj!!!

Aĉetu "aviaudi 5500" kaj vi estos feliĉa!
Kaj mi estos feliĉa!
Kaj eĉ 8 boacoj estos feliĉaj!


Bv. skribi la komentojn ridulo.gif

Miland (Mostra el perfil) 9 de març de 2009 14.13.01

Tre amuza! Bona ideo fari filmon, se vi havas necesan ekipaĵon. Eble vi gajnos la Oskaran premion por la plej bona animita filmo, farita en Esperanto.
Eble vi gajnos premion ĉe Universala Kongreso! Nu, la Oskaro estas unu afero, sed oni ne tro fantaziu..

Sebasities (Mostra el perfil) 12 de març de 2009 0.07.16

Ehe ! Agrabla ideo. Mi estos tre scivolema vidi tiun filmon ! rideto.gif

Andreo Jankovskij (Mostra el perfil) 9 d’abril de 2010 16.43.12

lango.gif
Video baldaŭ estos.

Ĉu ankoraŭ iu volas aĉti la kosmoŝipon?

Andreo Jankovskij (Mostra el perfil) 12 d’abril de 2010 21.10.59

Sebasities:Ehe ! Agrabla ideo. Mi estos tre scivolema vidi tiun filmon ! rideto.gif
La unua versio! (~300 Mb)

Aviaudi_5500.avi

.
Bonvolu skribi komentojn.

Tornar a dalt