Messaggi: 159
Lingua: Esperanto
Leopold65 (Mostra il profilo) 06 novembre 2025 09:31:04
Altebrilas:Militon kaj pacon determinas la ekonomiaj kaj politikaj modeloj ekzistantaj en lando. Ĉar nuntempe ne ekzistas diktatoroj, kiuj atakas najbarajn landojn laŭvole, tutmonda politiko estas determinanta de la ekonomia situacio. La nuna modelo de kapitalismo karakteriziĝas per la strebado al pliigitaj profitoj, kaj milito, kiel maniero redistribui jam dividitajn rimedojn (ŝtelante la ŝtelitajn), estas normala rimedo por internaciaj kapitalistoj sub kapitalismo.
Ĉu paca mondo vere ne estas realigebla?
Provu konsideri kiel la tutmonda situacio ŝanĝiĝis ekde la disfalo de USSR en la kunteksto de financaj fluoj. Kaj vi mem vidos kiel la militstato dependas de la ekonomio.
Altebrilas (Mostra il profilo) 06 novembre 2025 11:15:54
Ĉu vere alia mondo ne estas esperebla? Ĉu ni devas rezigni pri fari pli belan, pacan, justan kaj prosperan? Ĉu ni devas nur lukti por pluvivi, kaj inventi malamikojn por rabi al ili la rimedojn por tio?
Ĉu ni ne povas imagi mondan organizon por eviti tion, aŭ almenaŭ por pli bone kompreni kial tia mondo ne eblas?
Leopold65 (Mostra il profilo) 07 novembre 2025 09:56:10
Altebrilas:Mi estas sufiĉe maljuna por konsideri tion. Mi nek aprobas la plihardigitan kapitalismon, nek la usonan politikon - kaj mi dankas mian landon pri ne partopreni al mensoga iraka milito -, nek la rusian militan reagon al tiu politiko.Provu kompreni, ke ĉi tiu mondo formiĝis pro homa "besta" psikologio. Kaj ke rivaleco (kaj milito estas simple la plej alta formo de rivaleco) estas natura stato por la homaro.
Ĉu vere alia mondo ne estas esperebla? Ĉu ni devas rezigni pri fari pli belan, pacan, justan kaj prosperan? Ĉu ni devas nur lukti por pluvivi, kaj inventi malamikojn por rabi al ili la rimedojn por tio?
Ĉu ni ne povas imagi mondan organizon por eviti tion, aŭ almenaŭ por pli bone kompreni kial tia mondo ne eblas?
Altebrilas (Mostra il profilo) 07 novembre 2025 11:38:20
Mi ne esperas tujan sanktuliĝon de la homoj, sed almenaŭ ke socia sistemo kompensu iliajn malkvalitojn (kompreneble, tiuj malkvalitoj estu agnoskitaj de ĉiuj, ne nur de la registaro !).
Tiukampe ni povas progresi, plibonigante la sistemon laŭ la rezultoj.
Leopold65 (Mostra il profilo) 08 novembre 2025 09:58:22
Altebrilas:Ĉu ni devas rezignacii esti bestoj? Ĉu vere vi mem sentas vin tia? Homaro kapablas plibonigi, sed se ĝi ne sufiĉe atentas, ĝi povas plimalbonigi.Ni ĉiuj naskiĝas kiel bestoj, kaj dum la vivo, bestaj instinktoj regas nin (sekso, socia statuso). Ni povas evoluigi nian personecon por eskapi la kontrolon de instinktoj, kaj iuj homoj sukcesis pri tio en iu ajn religio. Sed ĉi tiu individua evoluo kontraŭas la socion.
Altebrilas:La konstruantoj de USSR komprenis, ke komunismo estas neebla sen ŝanĝi la memkonscion de homoj, do la slogano "krei novan homon" estis ofta en USSR. Kaj tiaj homoj komencis "naskiĝi" en USSR. Sed post la morto de Stalin, kvieta kontraŭrevolucio okazis en USSR, kaj ĉi tiu eksperimento pri "kreado de nova homo" estis interrompita.
Mi ne esperas tujan sanktuliĝon de la homoj, sed almenaŭ ke socia sistemo kompensu iliajn malkvalitojn (kompreneble, tiuj malkvalitoj estu agnoskitaj de ĉiuj, ne nur de la registaro !).
Tiukampe ni povas progresi, plibonigante la sistemon laŭ la rezultoj.
Dum la soveta epoko, pluraj sciencfikciaj verkistoj provis priskribi komunisman socion. Ĉiuj el ili skribis pri la bezono forpreni infanojn de iliaj gepatroj kaj kreskigi ilin aparte de la gepatroj.
Kaj ŝanĝi socion sen sanga milito estas neebla - internaciaj financaj strukturoj ne permesos tion okazi pace. Ekzemple, kial, laŭ via opinio, Usono decidos militi kontraŭ Venezuelo? Laŭ mia opinio, ĉar Venezuelo havas grandajn rezervojn de "usona" nafto, kiun Venezuelo "kontraŭleĝe" posedas.
SEN7759 (Mostra il profilo) 08 novembre 2025 13:05:49
"Dum la soveta epoko, pluraj sciencfikciaj verkistoj provis priskribi komunisman socion. Ĉiuj el ili skribis pri la bezono forpreni infanojn de iliaj gepatroj kaj kreskigi ilin aparte de la gepatroj." -- La trograndigo...
Altebrilas (Mostra il profilo) 08 novembre 2025 13:42:11
Kaj ŝanĝi socion sen sanga milito estas neeblaSocioj bezonas fikciajn rakontojn, kiuj iĝas realecon se homoj kredas je ili. Religioj, ideologioj kaj eĉ Esperanto estas tiaj.
Mi ne diras, ke religioj priskribas realecon, ĉefe post la morto, sed tiu parto estas malfacile kontraŭdirebla, pro manko de atestantoj. Sed homoj kondutas kiel se tio estus vera.
Kredo je paca socio favoras ĝian alvenon, ĉefe se oni scias kiel reagi se iu el la hipotezoj ne taŭgas. Homo devas agnoski, ke li povas erari, kaj ne tuj akuzi aliajn kaj serĉi propekajn kaprojn.
Kredo je neevitebla milito povas ankaŭ esti memrealigebla, instigante homojn batali por ŝirmo aŭ loko en la venka kampo (nur herooj sincere militas kontraŭ malamiko).
Do prefere revi esperantiste pri paca mondo aŭ pri milita apokalipso kie nur kelkaj fortuloj aŭ ruzuloj pluvivos.
Leopold65 (Mostra il profilo) 09 novembre 2025 11:11:41
SEN7759:Homo ne havas instinktojn (laŭ biologio). Sed homo havas denaskajn (kunnaskitajn) bezonojn.Kiel laŭ vi denaskaj (kunnaskitaj) bezonoj diferencas de instinktoj?
SEN7759:Mi konas la verkojn de la fratoj Strugackij kaj Efremov, en kiuj ili priskribis elementojn de la komunisma socio. Kiuj aliaj sciencfikciaj verkistoj de la sovetia periodo, laŭ via opinio, priskribis la komunisman socion?
"Dum la soveta epoko, pluraj sciencfikciaj verkistoj provis priskribi komunisman socion. Ĉiuj el ili skribis pri la bezono forpreni infanojn de iliaj gepatroj kaj kreskigi ilin aparte de la gepatroj." -- La trograndigo...
Leopold65 (Mostra il profilo) 09 novembre 2025 11:17:54
Altebrilas:Socioj bezonas fikciajn rakontojn, kiuj iĝas realecon se homoj kredas je ili. Religioj, ideologioj kaj eĉ Esperanto estas tiaj."Nur vi ne povas eskapi en revojn eterne:
Mi ne diras, ke religioj priskribas realecon, ĉefe post la morto, sed tiu parto estas malfacile kontraŭdirebla, pro manko de atestantoj. Sed homoj kondutas kiel se tio estus vera.
Kredo je paca socio favoras ĝian alvenon, ĉefe se oni scias kiel reagi se iu el la hipotezoj ne taŭgas. Homo devas agnoski, ke li povas erari, kaj ne tuj akuzi aliajn kaj serĉi propekajn kaprojn.
Kredo je neevitebla milito povas ankaŭ esti memrealigebla, instigante homojn batali por ŝirmo aŭ loko en la venka kampo (nur herooj sincere militas kontraŭ malamiko).
Do prefere revi esperantiste pri paca mondo aŭ pri milita apokalipso kie nur kelkaj fortuloj aŭ ruzuloj pluvivos.
La vivo de plezuro estas mallonga — estas tiom da doloro ĉirkaŭe!"
(c) Vladimir Visockij, sovetia teatra kaj filmaktoro, bardo, poeto
SEN7759 (Mostra il profilo) 09 novembre 2025 11:44:37
Leopold65:Bonvolu legi (ekzemple):SEN7759:Homo ne havas instinktojn (laŭ biologio). Sed homo havas denaskajn (kunnaskitajn) bezonojn.Kiel laŭ vi denaskaj (kunnaskitaj) bezonoj diferencas de instinktoj?
https://ria.ru/20190517/1553555943.html
"Mi konas la verkojn de la fratoj Strugackij kaj Efremov, en kiuj ili priskribis elementojn de la komunisma socio. Kiuj aliaj sciencfikciaj verkistoj de la sovetia periodo, laŭ via opinio, priskribis la komunisman socion?"
Mi ne volas serĉi nun, nur laŭ mia opinio... (transira periodo, ekde ioma aĝo, renkontoj k.t.p)