پستها: 159
زبان: Esperanto
Altebrilas (نمایش مشخصات) 9 نوامبر 2025، 13:24:33
La vivo de plezuro estas mallonga — estas tiom da doloro ĉirkaŭe!"Kaj do? Ĉu oni nur klopodu por esti suferiganto kaj ne suferanto?
Leopold65 (نمایش مشخصات) 10 نوامبر 2025، 9:39:49
SEN7759:Jen nur gazetartikolo, ne ligo al scienca studo. Kaj la ekzisto de instinkta konduto ĉe homoj estas facile pruvebla: ĉiuj junuloj ĉe pubereco ŝanĝas sian socian konduton, retiriĝante de siaj familioj kaj formante grupojn de junuloj. Laŭ mia opinio, ĉi tiu estas la sama instinkto, kiu igas kokidojn forlasi la neston.Leopold65:Kiel laŭ vi denaskaj (kunnaskitaj) bezonoj diferencas de instinktoj?Bonvolu legi (ekzemple):
https://ria.ru/20190517/1553555943.html
Ni povas multe paroli pri junulara modo sen rimarki, ke por junuloj ĝi estas "signo de komunumo". Kaj ĝi ekzistas en ĉiu moderna socio (escepte de patriarkaj komunumoj kun triba socia sistemo).
SEN7759:Kia domaĝo! Mi vere ŝatus legi la vidpunktojn de aliaj sovetiaj verkistoj pri la komunisma socio...
"Mi konas la verkojn de la fratoj Strugackij kaj Efremov, en kiuj ili priskribis elementojn de la komunisma socio. Kiuj aliaj sciencfikciaj verkistoj de la sovetia periodo, laŭ via opinio, priskribis la komunisman socion?"
Mi ne volas serĉi nun, nur laŭ mia opinio... (transira periodo, ekde ioma aĝo, renkontoj k.t.p)
Leopold65 (نمایش مشخصات) 10 نوامبر 2025، 9:43:50
Altebrilas:Estas tre simple: se vi volas disvolviĝi, disvolviĝu kaj ŝanĝi la mondon ĉirkaŭ vi; se vi ne volas, rezignaciu vin al ĝi kaj suferu. Estos via decido, kion elekti.La vivo de plezuro estas mallonga — estas tiom da doloro ĉirkaŭe!"Kaj do? Ĉu oni nur klopodu por esti suferiganto kaj ne suferanto?
Altebrilas (نمایش مشخصات) 10 نوامبر 2025، 11:51:38
Prefere interkonsenti pri kiaj ŝanĝoj estas dezirindaj, kaj unuiĝi por esti sufiĉe fortaj por fari ilin. Tiel funkcias demokratio, sed bedaŭrinde ne jam mondskale.
Leopold65 (نمایش مشخصات) 10 نوامبر 2025، 12:21:32
Altebrilas:Tio ne sufiĉas. Aliaj (homoj, grupoj, landoj) ankaŭ volas ŝanĝi la mondon ĉirkaŭ ili, sed ne sammaniere. Tio estigas konfliktojn, militojn, suferojn.Vi ne komprenas, ke laŭ via mondmodelo, la fortuloj neniam libervole cedos tion, kion ili konsideras sia, al la malfortuloj. Sub kapitalismo, ĉiu rezulto krom milito estas neebla, ĉar ekzistas financaj instigoj por ĝi. La agoj de diversaj landoj dum la koronavirusa epidemio klare montris, ke la regado de forto, kaj ne iu alia, regas en la mondo.
Prefere interkonsenti pri kiaj ŝanĝoj estas dezirindaj, kaj unuiĝi por esti sufiĉe fortaj por fari ilin. Tiel funkcias demokratio, sed bedaŭrinde ne jam mondskale.
Altebrilas (نمایش مشخصات) 10 نوامبر 2025، 12:58:06
Leopold65 (نمایش مشخصات) 11 نوامبر 2025، 8:05:40
Altebrilas:La regado de la plejmultaj, kiam ili sukcesas unuiĝi por esti ankaŭ plejfortaj.En fantazio, eble. Sed en la reala mondo, la malplimulto ĉiam regas; ĉiu socia grupo havas gvidanton kaj lian "akompanantaron". Ĉi tiuj estas ĉiuj bestaj instinktoj manifestantaj sin en homoj.
Altebrilas (نمایش مشخصات) 11 نوامبر 2025، 14:29:33
Se la mondo estu nur ĝengalo, kiel Esperanto povas utili al ĝi?
Leopold65 (نمایش مشخصات) 12 نوامبر 2025، 8:36:32
Altebrilas:Se homoj sin organizas en civilizitajn sociojn, estas ĝuste por kompensi bestajn instinktojn per leĝoj, edukado kaj mutuala helpo.En monaĥejoj, monaĥoj provis liberigi sin de la influo de bestaj instinktoj, dum jogistoj transprenis kontrolon de siaj bestaj instinktoj. Tio okazas jam de pluraj miloj da jaroj, do kiel ĝi influis la modernan mondon?
Altebrilas:Kaj kiel Esperanto influis la mondon en la realo? Esperanto estis kaj restas la plej sukcesa el la artefaritaj lingvoj, kaj nenio pli.
Se la mondo estu nur ĝengalo, kiel Esperanto povas utili al ĝi?
SEN7759 (نمایش مشخصات) 12 نوامبر 2025، 9:37:45
Ekzemple: presi --> printi