K vsebini

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

od amigueo, 16. februar 2025

Sporočila: 256

Jezik: Esperanto

Leopold65 (Prikaži profil) 16. november 2025 08:41:56

Altebrilas:Mi supozas, ke vi anas al la tezo, ke tio, kion oni aplikis en la tn. komunismaj landoj ne estas la vera komunismo, sed (pli malpli elasta) transira periodo antaŭ ĝia reala alveno. Ĉu?
Ne. Post la morto de Stalin, oni kreis demokratian sistemon, en la plej vera senco de la vorto "demokratio", kie la termino "demos" rilatis al la riĉuloj kaj respektatoj civitanoj (tiuj, kiuj havis altajn postenojn en la registaro), dum la cetera popolo nomiĝis "oĥlos". Alivorte, ekzistis limigita "cirklo" de homoj ("demos"), kiuj regis la landon, dum la cetera popolo ("oĥlos") obeeme voĉdonis por ili. Ĉiuj devioj estis subpremitaj de specialaj servoj.

Ĉi tio ne estas socialismo, sed pura demokratio kun socia fokuso.

En tiuj jaroj, estis ŝerco en USSR:

Juna filo demandas sian patro-kolonelon:

- Paĉjo, ĉu mi povos iĝi leŭtenanton?
- Jes, vi povos.
- Ĉu mi povos iĝi kapitanon?
-- Jes, vi povos.
- Ĉu mi povos iĝi kolonelon?
- Jes, vi povos.
- Ĉu mi povos iĝi generalon?
- Ne, vi ne povos.
- Kial ne?
- La generalo havas filon.

amigueo (Prikaži profil) 16. november 2025 09:03:37

Altebrilas:Mi supozas, ke vi anas al la tezo, ke tio, kion oni aplikis en la tn. komunismaj landoj ne estas la vera komunismo, sed (pli malpli elasta) transira periodo antaŭ ĝia reala alveno. Ĉu?
Trosimpligaj klicxoj ankaux lernigas onin ami aux malami kapitalismon.
Kapitalismo estas cxiam eraro kiu venontversie estos malpli erara.

amigueo (Prikaži profil) 16. november 2025 09:19:19

Leopold65:
Altebrilas:Mi supozas, ke vi anas al la tezo, ke tio, kion oni aplikis en la tn. komunismaj landoj ne estas la vera komunismo, sed (pli malpli elasta) transira periodo antaŭ ĝia reala alveno. Ĉu?
Ne. Post la morto de Stalin, oni kreis demokratian sistemon, en la plej vera senco de la vorto "demokratio", kie la termino "demos" rilatis al la riĉuloj kaj respektatoj civitanoj (tiuj, kiuj havis altajn postenojn en la registaro), dum la cetera popolo nomiĝis "oĥlos". Alivorte, ekzistis limigita "cirklo" de homoj ("demos"), kiuj regis la landon, dum la cetera popolo ("oĥlos") obeeme voĉdonis por ili. Ĉiuj devioj estis subpremitaj de specialaj servoj.

Ĉi tio ne estas socialismo, sed pura demokratio kun socia fokuso.

En tiuj jaroj, estis ŝerco en USSR:

Juna filo demandas sian patro-kolonelon:

- Paĉjo, ĉu mi povos iĝi leŭtenanton?
- Jes, vi povos.
- Ĉu mi povos iĝi kapitanon?
-- Jes, vi povos.
- Ĉu mi povos iĝi kolonelon?
- Jes, vi povos.
- Ĉu mi povos iĝi generalon?
- Ne, vi ne povos.
- Kial ne?
- La generalo havas filon.
(Inter konceptoj amindaj aux odiindaj, ecx amendaj aux odiendaj, kaj realo paradoksa ecx monstra, estas kelkaj galaksioj kiujn rimarkigi estus tro tede.)

Dankon, Leopold,

Cxu estas dokumentojn por instrui nin pri demokratio poststalina?

amigueo (Prikaži profil) 16. november 2025 09:50:09

Kiuj faktoj apogas tezon ke naziismo por survivi kunlaboris kaj kunlaboras kun Usono-Britio por deteni Sovetion kaj nun Rusion?

Leopold65 (Prikaži profil) 16. november 2025 10:35:11

amigueo:
Dankon, Leopold,

Cxu estas dokumentojn por instrui nin pri demokratio poststalina?
Vi povas trovi multajn artikolojn interrete serĉante la frazon "Жизнь в СССР после смерти Сталина" (Vivo en USSR post la morto de Stalin).
Jen bona fonto (en la rusa):

https://foxford.ru/wiki/istoriya/smenapolitichesko...

Leopold65 (Prikaži profil) 16. november 2025 10:51:59

amigueo:Kiuj faktoj apogs tezon ke naziismo por survivi kunlaboris kaj kunlaboras kun Usono-Britio por deteni Sovetion kaj nun Rusion?
Artikoloj (rusaj):
"Sponsoroj de Hitler"
https://dzen.ru/a/YKci73C7ICPnX9xx

"Nekonataj" Sponsoroj de Hitler: Kiuj Estis la Kuratoroj de la Führer?
https://dzen.ru/a/XN1XQeT-0gCy2m5Z

"Kiu Estis la Ĉefa Sponsoro de Hitler kaj Kreis la Trian Regnon?"
https://dzen.ru/a/XhRPa71jlgCxMpPl

Vi povas trovi multon per Yandex-serĉo (Google filtras tiajn datumojn kaj ne montras ilin).

https://dzen.ru/search?query=%D1%81%D0%BF%D0%BE%D0...

Kaj vi povas mem ekscii, kiu subtenas la nunan nazian reĝimon - ili estas ĉiuj, kiuj provizas helpon al Ukrainio.

Altebrilas (Prikaži profil) 17. november 2025 11:39:40

Vidite el ekstere, "naziisto" ŝajnas nuntempe signifi "iu, kiu ĝenas Rusion"... kaj pravigas esti traktata kiel en la dudeka jarcento.

Altebrilas (Prikaži profil) 17. november 2025 12:55:13

amigueo:
Altebrilas:Mi supozas, ke vi anas al la tezo, ke tio, kion oni aplikis en la tn. komunismaj landoj ne estas la vera komunismo, sed (pli malpli elasta) transira periodo antaŭ ĝia reala alveno. Ĉu?
Trosimpligaj klicxoj ankaux lernigas onin ami aux malami kapitalismon.
Kapitalismo estas cxiam eraro kiu venontversie estos malpli erara.
Kio signifas "erara" pri politikekonomia sistemo ?

Sistemo estas pli aŭ malpli efika por plenumi siajn celojn, tiuj celoj estas pli aŭ malpli legitimaj. "Erara" ne taŭgas por kvalifiki ĝin. Bv. karigi.

Altebrilas (Prikaži profil) 17. november 2025 13:07:52

Leopold65:
Altebrilas:Mi supozas, ke vi anas al la tezo, ke tio, kion oni aplikis en la tn. komunismaj landoj ne estas la vera komunismo, sed (pli malpli elasta) transira periodo antaŭ ĝia reala alveno. Ĉu?
Ne. Post la morto de Stalin, oni kreis demokratian sistemon, en la plej vera senco de la vorto "demokratio", kie la termino "demos" rilatis al la riĉuloj kaj respektatoj civitanoj (tiuj, kiuj havis altajn postenojn en la registaro), dum la cetera popolo nomiĝis "oĥlos". Alivorte, ekzistis limigita "cirklo" de homoj ("demos"), kiuj regis la landon, dum la cetera popolo ("oĥlos") obeeme voĉdonis por ili. Ĉiuj devioj estis subpremitaj de specialaj servoj.

Ĉi tio ne estas socialismo, sed pura demokratio kun socia fokuso.
Demokratio neniam estis por ĉiuj. En malnova Grekio, ordinaruloj, virinoj, sklavoj ne partoprenis. Virinoj akiris voĉdonrajto nur en la dudeka jarcento.

Fine, demokratio estas ĉefe avantaĝo por registoj, kiuj finas sian vivon en la lito anstataŭ esti (ofte) murditaj. Vidu historion.

Ĉu vi intencas diri, ke la socialisma sistemo de Sovetio profitis nur al malpleno da homoj, kiuj dispartigis riĉaĵojn inter si? Ŝajnas, ke multe el ili iĝis oligarkoj, sen tro da ideologia bedaŭro...

Leopold65 (Prikaži profil) 18. november 2025 07:33:10

Altebrilas:Vidite el ekstere, "naziisto" ŝajnas nuntempe signifi "iu, kiu ĝenas Rusion"... kaj pravigas esti traktata kiel en la dudeka jarcento.
Ĉi tio nomiĝas "anstataŭigo de konceptoj". Naziismo baziĝas sur la kompreno, ke unu nacio estas supera al aliaj pro denaska rajto, kaj ke aliaj nacioj estas sekve malsuperaj. Tial, ĉia divido de rajtoj bazita sur nacieco estas manifestiĝo de naziismo. Puni unu civitanon de lando pro certaj deliktoj faritaj de alia civitano de la sama lando estas formo de naziismo kaj estas politika, ne jura, ago.

Nazaj na začetek