Kwa maudhui

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

ya amigueo, 16 Februari 2025

Ujumbe: 245

Lugha: Esperanto

Leopold65 (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2025 7:21:21 asubuhi

Altebrilas:Ambaù flankoj ne havas samajn informojn. Intencaj viktimoj laŭ iuj estas akcidentaj laŭ aliaj. Kion povas pensi esperantisto?
Se io interesas min, mi komencas demandi pri la detaloj. Laŭ mi ajn esperantisto povas fari la samon.

Altebrilas:
Mia lasta paragrafo ne estis tute klara. Laŭ nia (kaj ĉiforuma) diskuto nazio povas esti difinita jene:
Nazio: ano de grupo kiu kredas je supereco de sia nacio, aplikas principon de kolektiva respondeco, (kaj toleras en siaj vicoj homojn tatuitajn per historiaj naziaj simboloj), grupo kiun oni rajtas "sennaziigi", t.e. ekstermi.
Ĉu vi konsentas? Kio korektendas?
Forigu la terminon "sennaziigi" (en ĉi tiu kunteksto, ŝajnas ke la nazioj efektivigas la detruon de naziismo). Kaj komprenu, ke naziismo estas danĝera ne pro siaj pensoj, sed pro la realigado de tiuj pensoj.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2025 10:41:57 asubuhi

Ŝajnas, ke ambaŭ flankoj vivas en apartaj informaj "vezikoj". Al kiu peti detaloj? Samflankano estas submetita al la sama "propagando" kaj plifortigos onin en la sama opinio. Aliflankano donos nekompreneblajn detalojn, pro malakordo pri la ĉefa afero.

Ne mi elektis la vorton "sennaziigi" ("dénazifier" en la franca, mi ne scias la rusan tradukon), sed Esperanto estas tute klara: se mi uzus la vorton laŭ via signifo, sennazii pli taŭgus.

Leopold65 (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2025 9:27:48 asubuhi

Altebrilas:Ŝajnas, ke ambaŭ flankoj vivas en apartaj informaj "vezikoj". Al kiu peti detaloj? Samflankano estas submetita al la sama "propagando" kaj plifortigos onin en la sama opinio. Aliflankano donos nekompreneblajn detalojn, pro malakordo pri la ĉefa afero.
Juĝante laŭ viaj demandoj, ĉu vi estas virino? Ĉar vi uzas ekskluzive virinan logikon, bazitan sur emocioj. Sed ordinara (vira) logiko permesas al vi rigardi la detalojn. Kaj tiam estas tre facile distingi mensogojn de vero.

Ekzemple, se oni diras al vi, ke "rusaj trupoj trafis infanĝardenon per misilo", kaj en la foto vi ne vidas eĉ unu mortintan infanon, sed vi vidas multajn vunditojn kaj kadavrojn en militaj uniformoj, tiam la simpla logika konkludo estas, ke ĉi tiu infanĝardeno estis uzata por loĝigi soldatojn de la Ukraina Armeo kaj estis legitima milita celo.

Aŭ kiam oni diras al vi, ke "misilo difektis pluretaĝan konstruaĵon", serĉu en la interreto la karakterizaĵojn de tiu misilo, poste serĉu en la interreto foton de eksplodo kun la grandeco de la eksplodaĵoj, kiuj estus en tiu misilo, kaj konkludu, ke ne estis rusa misilo, kiu difektis la etaĝdomon.

Ĉiu okcidenta propagando estas konstruita sur la principo de Goebbels: "Ju pli granda la mensogo, des pli facile estas por homoj kredi ĝin."

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2025 4:22:33 alasiri

Altebrilas:Ambaù flankoj ne havas samajn informojn. Intencaj viktimoj laŭ iuj estas akcidentaj laŭ aliaj. Kion povas pensi esperantisto?

Mia lasta paragrafo ne estis tute klara. Laŭ nia (kaj ĉiforuma) diskuto nazio povas esti difinita jene:
Nazio: ano de grupo kiu kredas je supereco de sia nacio, aplikas principon de kolektiva respondeco, (kaj toleras en siaj vicoj homojn tatuitajn per historiaj naziaj simboloj), grupo kiun oni rajtas "sennaziigi", t.e. ekstermi.
Ĉu vi konsentas? Kio korektendas?
Pri la lasta detalo: "grupo morale eksterminda". Tio aplikugxas kontraux "teroristoj". La politika krucado per gerilo.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2025 9:51:55 alasiri

Mi ne komprenas la rilaton kun virinoj, kiuj cetere kapablas uzi logikon kiel aliaj homoj.

Oni ne bezonas emociojn por konstati, ke la informoj varias laŭ la opinioj kaj interesoj de la sendantoj, kaj ke okcidenta kaj rusa propagando ne diras la samon.

Pensi, ke oni povas facile distingi veron kaj malveron estas troa memfido. Oni povas provi, kaj pli malpli sukcesi, sed atingi la tutan veron estas home neebla. Eĉ sciencistoj kaj filozofoj konscias pri tio.

Tio des pli veras en epoko, kiam oni facile povas falsigi informon, bildon, ktp. Multaj iloj ekzistas por tio. Nun, kiam iu asertas ion, la sola afero, pri kiu estas certa, estas ke utilas al li diri tion. Ĉu vero, mensogo aŭ alispeca trompaĵo, tio estas alia afero.

La demando estas : kiu fonto de informo estas fidinda.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2025 10:00:35 alasiri

amigueo:
Pri la lasta detalo: "grupo morale eksterminda". Tio aplikugxas kontraux "teroristoj". La politika krucado per gerilo.
Mi ne komprenas vian frazon, pro nekonata vorto.

Ĉiukaze, mia mesaĝo estis duagrade, tial mi uzis citaĵ-markilo. La difino ne estas mia, sed tiu, kiun supozeble mi devus uzi en tiu debato.

Leopold65 (Wasifu wa mtumiaji) 24 Novemba 2025 8:19:31 asubuhi

Altebrilas:Mi ne komprenas la rilaton kun virinoj, kiuj cetere kapablas uzi logikon kiel aliaj homoj.

Oni ne bezonas emociojn por konstati, ke la informoj varias laŭ la opinioj kaj interesoj de la sendantoj, kaj ke okcidenta kaj rusa propagando ne diras la samon.

Pensi, ke oni povas facile distingi veron kaj malveron estas troa memfido. Oni povas provi, kaj pli malpli sukcesi, sed atingi la tutan veron estas home neebla. Eĉ sciencistoj kaj filozofoj konscias pri tio.

Tio des pli veras en epoko, kiam oni facile povas falsigi informon, bildon, ktp. Multaj iloj ekzistas por tio. Nun, kiam iu asertas ion, la sola afero, pri kiu estas certa, estas ke utilas al li diri tion. Ĉu vero, mensogo aŭ alispeca trompaĵo, tio estas alia afero.

La demando estas : kiu fonto de informo estas fidinda.
La logiko de virinoj baziĝas sur du "kolonoj" — emocio kaj fido. La logiko de viroj baziĝas sur scio kaj logika rezonado.

Preskaŭ ĉiu amaskomunikila raporto pri krimo povas esti kontrolita. Mi jam donis ekzemplojn. Ĉu tio ne interesas vin?

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 24 Novemba 2025 11:24:06 asubuhi

Ĉu pro tio, ke viroj faras pli da krimoj ol virinoj? Kiel krimo povas esti pruvo de logika rezonado?

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 24 Novemba 2025 6:46:46 alasiri

Fakto ke en cxiu lando pli ol 90% de prizonuloj estas homicxoj (cxu oni inkludu infanprizonojn?), eble rilatus al du logikoj (homicxa vs homina), laux klasifo de Leopold. Eblas imagi aliajn faktorojn.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 25 Novemba 2025 10:43:19 asubuhi

Testosterono ne estas logiko.

Ankaŭ statistikoj konstatis plian krimemon ĉe la viroj, kiuj akcidente naskiĝas kun duobla Y-kromozomo.

Kurudi juu