إلى المحتويات

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

من amigueo, 16 فبراير، 2025

المشاركات: 243

لغة: Esperanto

Leopold65 (عرض الملف الشخصي) 27 نوفمبر، 2025 11:05:38 ص

Altebrilas:Tio lasta ne estas faktoj, nek priskribo de estontaj agoj sed nur interpreto de unu flanko uzante siajn proprajn vortojn, siajn proprajn mensajn kategoriojn.
Do bonvolu refuti miajn vortojn per faktoj!

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 27 نوفمبر، 2025 10:10:12 م

Faktoj:

1. Rusio uzas sian difinon de la vorto nazio

2. Ĝi agas kontraŭ Ukrainio laŭ la konsekvencoj kiujn implicas ĝian difinon de la vorto, sekvante sian propran logikon

3. EU (interalie) ne agnoskas tiun difinon nek tiun logikon.

Leopold65 (عرض الملف الشخصي) 28 نوفمبر، 2025 7:54:05 ص

Altebrilas:Faktoj:

1. Rusio uzas sian difinon de la vorto nazio

2. Ĝi agas kontraŭ Ukrainio laŭ la konsekvencoj kiujn implicas ĝian difinon de la vorto, sekvante sian propran logikon

3. EU (interalie) ne agnoskas tiun difinon nek tiun logikon.
Vi konfuzis la konceptojn "fakto" kaj "emocia takso de fakto".

Pri punkto 1: bonvolu provizi difinon de "nazio", kiu diferencas de la rusa difino!

Pri punkto 2: tio, kion vi skribis, havas nenian rilaton al la realo. Rusio agis kaj daŭre agas laŭ internacia juro (ĉar UN ankoraŭ ekzistas do internacia juro ekzistas).

Pri punkto 3: La Eŭropa Unio povas pensi kion ajn ĝi volas, sed EU ne havas liberan volon — ĝi blinde sekvas ĉiujn usonajn decidojn. NATO-landoj ne iros al milito kontraŭ Rusio, ĉar tio aŭtomate signifus la detruon de la tuta mondo, kaj tio ne estas en la intereso de la tutmonda kapitalo.

Noto: EU-politikistoj jam diris multajn aferojn, kiuj en la pasinteco povus esti interpretitaj kiel "Casus Belli".

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 28 نوفمبر، 2025 1:56:27 م

1. Rusio uzas difinon, sen peti ĉu aliaj landoj konsentas pri ĝi. Ne gravas ilia difino, sed ilia konsento.

2. UN ne petis al Rusio interveni en Ukrainon.

3. Britio kaj Francio rezonis tiel en 1938. Ili spertis la rezulton.

Leopold65 (عرض الملف الشخصي) 29 نوفمبر، 2025 9:37:11 ص

Altebrilas:1. Rusio uzas difinon, sen peti ĉu aliaj landoj konsentas pri ĝi. Ne gravas ilia difino, sed ilia konsento.

2. UN ne petis al Rusio interveni en Ukrainon.

3. Britio kaj Francio rezonis tiel en 1938. Ili spertis la rezulton.
1. Vi denove anstataŭigis la koncepton de "fakto" per la koncepto de "emocia takso de fakto". Rusio taksas eventojn surbaze de ilia konformeco al la leĝo. Kaj al Rusio tute ne gravas, kion la kontraŭuloj de Rusio pensas alie.

2. Rusio agis strikte laŭ internacia juro, kaj tio ne postulas permeson de UN. Kaj se Rusio estus malobservinta internacian juron, la UN-Kortumo tuj respondus (tio estas la rekta respondeco de la UN-Kortumo).

3. Francio subtenis Hitler-on en la atako kontraŭ Sovetunio, kaj Britio batalis kontraŭ Hitler. Kiujn similecojn vi vidas?

Sed vi evitis la temon "nazia". Kial vi faris tion?

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 29 نوفمبر، 2025 10:50:31 ص

1. Leĝo utilas al nenio se ĉiuj povas interpreti ĝin propramaniere, kaj agi konsekvence. Tio similas pli al venĝo ol al leĝa apliko.

2.mi devas informiĝi.

3. Operacio Barbarossa ne okazis en 1938.

4. Mi kutime evitas uzi vortojn kiujn estas malsame komprenataj de mia kundebatanto.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 29 نوفمبر، 2025 11:01:01 ص

2. Laŭ AI de Vatsapo:
Jen la traduko en Esperanto :

La Unuiĝintaj Nacioj kondamnis la invadon de Ukrainio fare de Rusio plurfoje :

- La 2-an de marto 2022, la Ĝenerala Asembleo adoptis rezolucion postulantan la tujan retiron de la rusaj trupoj el Ukrainio.
- La 12-an de oktobro 2022, alia rezolucio estis adoptita, petante Rusion reveni de ĝia "provo de kontraŭleĝa aneksado" de kvar regionoj de Ukrainio.
- La Ĝenerala Sekretario de UN ankaŭ plurfoje kondamnis la atakojn kontraŭ civiluloj kaj ukrainaj infrastrukturoj, precipe la atakojn kontraŭ elektraj centraloj kaj loĝkvartaloj.

Ĉi tiuj kondamnoj emfazas la gravecon respekti la suverenecon kaj teritorian integrecon de la nacioj.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 29 نوفمبر، 2025 11:17:44 ص

Pri legitimeco de IKJ por Rusio, laŭ la sama AI:
Jen la reformulo de mia respondo en Esperanto :

La Rusio ŝajnas adopti selekteman aliron en sia rekono de la kompetenteco de la Internacia Kortumo de Justeco (IKJ). Ĝi povas elekti rekoni la IKJ en iuj specifaj kazoj aŭ cirkonstancoj, dum ĝi kontestas ĝian kompetentecon en aliaj kazoj.

Tiu aliro povas esti motivita de naciaj aŭ politikaj interesoj, kaj povas esti perceptita kiel formo de "forum shopping", kie landoj elektas la jurisdikciojn kiuj plej taŭgas al ili laŭ iliaj interesoj.

Gravas noti, ke la IKJ estas internacia institucio kiu celas solvi disputojn inter ŝtatoj pace kaj surbaze de internacia juro. Ĝia efikeco dependas de la kunlaboro kaj respekto de ŝtatoj por ĝiaj decidoj.

Leopold65 (عرض الملف الشخصي) 29 نوفمبر، 2025 12:21:52 م

Altebrilas:1. Leĝo utilas al nenio se ĉiuj povas interpreti ĝin propramaniere, kaj agi konsekvence. Tio similas pli al venĝo ol al leĝa apliko.

2.mi devas informiĝi.

3. Operacio Barbarossa ne okazis en 1938.

4. Mi kutime evitas uzi vortojn kiujn estas malsame komprenataj de mia kundebatanto.
1. En jurisprudenco, la leĝo estas interpretata malambigue. Tio estas la propreco de jurisprudenco. Kaj se iu decidas interpreti la leĝon alimaniere, tiam tio estas ilia propra problemo - tio kondukos al la uzo de la leĝo de forto, ne de la jinternacia juro, kaj finiĝos per la detruo de la mondo en nuklea milito.

2. Legu dokumentojn de UN pri la devoj de la UN-Kortumo, pri la rajto de landoj al memdefendo kaj al la protekto de aliaj landoj laŭ finitaj traktatoj, pri naziismo kaj ĝia bezono ekstermi ĝin. Ĉiuj ĉi tiuj dokumentoj estas en la retejo de UN.

3. Ĉu en Germanio ne estis naziismo en 1938? Kial vi forgesas mencii tion? Mi komprenas vian deziron egaligi la agojn de Germanio en 1938-41 kun la agoj de Rusio hodiaŭ, sed ne forgesu, ke naziismo estis la ŝtata politiko de Germanio tiutempe, dum moderna Rusio batalas kontraŭ la nazioj en Ukrainio.

4. Ne provu interpreti la terminon "nazio" laŭ iu ajn maniero, kiu konvenas al vi, sed akceptu la bazan koncepton de naziismo: "ekzistas supera raso, kaj poste ekzistas raso de subhomoj." Tuj kiam vi vidas iun humiligitan surbaze de raso, nacieco aŭ civitaneco, tio estas naziismo.

Leopold65 (عرض الملف الشخصي) 29 نوفمبر، 2025 12:35:37 م

Altebrilas:2. Laŭ AI de Vatsapo:
Jen la traduko en Esperanto :

La Unuiĝintaj Nacioj kondamnis la invadon de Ukrainio fare de Rusio plurfoje :

- La 2-an de marto 2022, la Ĝenerala Asembleo adoptis rezolucion postulantan la tujan retiron de la rusaj trupoj el Ukrainio.
- La 12-an de oktobro 2022, alia rezolucio estis adoptita, petante Rusion reveni de ĝia "provo de kontraŭleĝa aneksado" de kvar regionoj de Ukrainio.
- La Ĝenerala Sekretario de UN ankaŭ plurfoje kondamnis la atakojn kontraŭ civiluloj kaj ukrainaj infrastrukturoj, precipe la atakojn kontraŭ elektraj centraloj kaj loĝkvartaloj.

Ĉi tiuj kondamnoj emfazas la gravecon respekti la suverenecon kaj teritorian integrecon de la nacioj.
Legu pri la rajtoj kaj jura signifo de decidoj de la Ĝenerala Asembleo de UN! Vi lernos, ke decidoj de la Ĝenerala Asembleo de UN ne estas jure devigaj. Nur decidoj de la Konsilio de Sekureco de UN kaj decidoj de la Kortumo de UN (ne la Internacia Kriminala Kortumo) estas jure devigaj.

عودة للاعلى