Đi đến phần nội dung

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

viết bởi amigueo, Ngày 16 tháng 2 năm 2025

Tin nhắn: 243

Nội dung: Esperanto

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 06:36:17 Ngày 01 tháng 12 năm 2025

Altebrilas:Mi ne komparas la agojn de Rusio, sed la situacio de Francio (kaj Britio).

En 1914, ambaŭ landoj tuj militis, kaj tio finiĝis per senfina buĉado.

En 1938, ili faris la malon kaj subskribis interkonsenton en Munkeno, kun kompara rezulto.

Troa aŭ maltroa militemo kondukas al milito. La taŭga sinteno, se ĝi ekzistas, situas ie inter la du.

Ĉiukaze, preferindas internaciaj leĝoj, memvole deciditaj, kaj interpretitaj de sendependa neŭtrala aŭtoritato.
Troa aux maltroa militemo.
Estas aliaj faktoroj kiuj helpas militojn.
Ekz, izoli Rusion kaj akuzi/demonigi gxin pretigi militon kontraux kelkaj landoj de EU dum EU forte armas sin helpas ke Rusio fakte ataku unue.
La strategio de Trump: forte komerci kaj kuninvesti kun Rusio favoras pacon longdauxran.

Eble ne komerce, sed kulture kaj amikece Esperantujo multe povas helpi longan pacon inter Rusio kaj EU.

Rusianoj atentu, interesun amikece, kulture, ekonomie pri EU, kaj EU-anoj reciproku.

Tamen restas geopolitikaj tendencoj. Ili ne devas preterkonsiderin.

Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 11:35:35 Ngày 01 tháng 12 năm 2025

Altebrilas:
Jen la traduko de mia respondo en Esperanto, kun eksplicitaj referencoj :

La Rusio malobeis decidon de la Internacia Kortumo de Justeco (CIJ) de la 16-a de marto 2022, per kiu la Kortumo ordonis al Rusio "tuj ĉesigi la militoperacojn" en Ukrainio, kiel raportite en la dokumento de la CIJ. Tiu decido estis farita kadre de plendo prezentita de Ukrainio akuzanta Rusion pri genocido kaj rompoj de homaj rajtoj.

Jen detaloj pri la decido :
- *Dato de la decido* : 16-a de marto 2022
- *Objekto de la decido* : Tuj ĉesigi la militoperacojn en Ukrainio
- *Decido de la CIJ* : La Kortumo ordonis al Rusio tuj ĉesigi la militoperacojn en Ukrainio, kun 13 voĉoj kontraŭ 2, kiel indikite en la dokumento de la CIJ.
- *Reago de Rusio* : Rusio rifuzis obei la decidon, disputante la kompetentecon de la CIJ en tiu afero, laŭ la informoj disponeblaj.

Por pliaj informoj, oni povas konsulti la oficialan retejon de la Internacia Kortumo de Justeco aŭ aliajn fidindajn fontojn pri internacia juro kaj la rilataj dokumentoj.
La Internacia Kortumo de Justeco (CIJ) ne rajtas interveni sen specifi la specifan punkton de internacia juro, kiu estis malobservita. Ĝuste tial Rusio ne plenumis ĉi tiun decidon. Bonvolu atente legi la regulojn de ĉi tiu kortumo!

Jen ligilo al la decido de la Internacia Kortumo de Justeco (CIJ) en la angla:
https://www.icj-cij.org/public/files/case-related/...

Bonvolu almontri tie la paragrafojn, kiuj deklaras, ke Rusio malobservis specifajn dispoziciojn de internacia juro (tio estas la rekta respondeco de Internacia Kortumo de Justeco (CIJ)).

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 11:50:50 Ngày 01 tháng 12 năm 2025

Jen respondo de AI:
La Rusio malobeis decidon de la Internacia Kortumo de Justeco (CIJ) de la 16-a de marto 2022, per kiu la Kortumo ordonis al Rusio "tuj ĉesigi la militoperacojn" en Ukrainio. Tiu decido estis farita kadre de plendo prezentita de Ukrainio akuzanta Rusion pri genocido kaj rompoj de homaj rajtoj.

Jen detaloj pri la decido ¹:
- *Dato de la decido*: 16-a de marto 2022
- *Objekto de la decido*: Tuj ĉesigi la militoperacojn en Ukrainio
- *Decido de la CIJ*: La Kortumo ordonis al Rusio tuj ĉesigi la militoperacojn en Ukrainio, kun 13 voĉoj kontraŭ 2
- *Reago de Rusio*: Rusio rifuzis obei la decidon, disputante la kompetentecon de la CIJ en tiu afero

La CIJ ankaŭ decidis en februaro 2024, ke ĝi havas jurisdikcion por ekzameni la meritajn asertojn de Ukrainio pri genocido sub la Konvencio pri la Prevento kaj Punado de la Krimo de Genocido. Tamen, la Kortumo ankaŭ trovis, ke nek la Konvencio nek internacia juro ĝenerale postulas ke ŝtato devas havi specifan intencon por ekstermi grupon por ne esti akuzata pri genocido ¹.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 14:54:47 Ngày 01 tháng 12 năm 2025

@amigueo

EU armas sin, ne pro plezuro, ĉar mono plu utilus por hospitaloj, polico, edukado ktp. , sed simple por ne iĝi invadindejo , akirante rimedojn por defendi sin.

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 16:45:36 Ngày 01 tháng 12 năm 2025

Altebrilas:@amigueo

EU armas sin, ne pro plezuro, ĉar mono plu utilus por hospitaloj, polico, edukado ktp. , sed simple por ne iĝi invadindejo , akirante rimedojn por defendi sin.
La opiaj militoj instruas ke malforto estas festeno por civilizitaj predandoj. Euxropo ne havis skrupulon sklavigi aux submeti al malfortuloj. Ecx la predantoj federigxis por pli facile havi butinon kaj 100 jarojn humiligi koruptan Cxinion.

Cxu EU igxos predo de oportunismaj? Kial ne?
Usono instruas onin kiel predi EU'n, sen disimulo.

Atentu, ke Cxinio riskas predi Rusion.

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 17:48:17 Ngày 01 tháng 12 năm 2025

Altebrilas:@amigueo

EU armas sin, ne pro plezuro, ĉar mono plu utilus por hospitaloj, polico, edukado ktp. , sed simple por ne iĝi invadindejo , akirante rimedojn por defendi sin.
Elitoj EUaj estas tro usonbiasaj, cxar EU/NATO estas sama monero, aux politika/milita institucio por domini EU'n. Akiri rimedojn? El Cxinio aux el Irano?

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 20:47:22 Ngày 01 tháng 12 năm 2025

La pasinta jarcento pruvis, ke Eŭropo tute kapablas mem fabriki armilojn, se ĝi povas pagi ilin.

Epokoj pli kulpigindas ol landoj, ĉar en ĉiu, preskaŭ ĉiuj landoj agis same: kolonizado, ekspancio, imperialismo...

Prefere ol kondamni aliaj landoj pro iliaj prauloj, ni faru estontan mondon pli bona ol la nuna.

Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 08:29:38 Ngày 02 tháng 12 năm 2025

Altebrilas:Jen respondo de AI:
Mi ĉiam estis surprizita de la malalta eduknivelo montrita de miaj kontraŭuloj. Unue mi pensis, ke ĝi estas koincido, sed nun mi estas konvinkita, ke ĝi estas ŝablono.

AI respondas demandon, kaj ĝia respondo dependas de la enhavo de la demando. Kio estis la demandon al AI (laŭvorte) kiu kondukis al la AI-respondo, kiun vi afiŝis?

Ĉiu juristo komencus studante la dokumentojn, kiuj difinas la rajtojn kaj jurisdikcion de la tribunalo. La respondo de AI tute ne diras ion pri tio. AI ne taksas la agojn de Rusio el jura vidpunkto, sed simple kolektas informojn de la amaskomunikiloj.

Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 08:40:38 Ngày 02 tháng 12 năm 2025

Altebrilas:@amigueo

EU armas sin, ne pro plezuro, ĉar mono plu utilus por hospitaloj, polico, edukado ktp. , sed simple por ne iĝi invadindejo , akirante rimedojn por defendi sin.
Rusio neniam deklaris, ke ĝi atakos la EU. La tuta histerio pri" Rusio atakos EU-landojn " estis esprimita nur de Eŭropaj politikistoj kaj amaskomunikiloj. Ili eĉ nomis specifan jaron de la komenco de la milito!

Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 08:55:34 Ngày 02 tháng 12 năm 2025

Altebrilas:La pasinta jarcento pruvis, ke Eŭropo tute kapablas mem fabriki armilojn, se ĝi povas pagi ilin.

Epokoj pli kulpigindas ol landoj, ĉar en ĉiu, preskaŭ ĉiuj landoj agis same: kolonizado, ekspancio, imperialismo...

Prefere ol kondamni aliaj landoj pro iliaj prauloj, ni faru estontan mondon pli bona ol la nuna.
Sed modernaj tempoj montris, ke EU restas okupita de Usono, obeeme sekvante ĉiujn usonajn ordonojn kaj malsevere eltenante ĉiujn sekvojn de sankcioj. Kaj la superrego de islamaj migrantoj kreas la perspektivon de Eŭropa Kalifujo anstataŭiganta EU-n.

Quay lại