ورود به محتوا

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

از amigueo, 16 فوریهٔ 2025

پست‌ها: 5

زبان: Esperanto

amigueo (نمایش مشخصات) 16 فوریهٔ 2025،‏ 17:08:49

Prologo

1. Eble nun estas la tempo klarigi, ĉu Lernu ricevis monhelpon de USAID.

2. La cenzura fermo (30 okt 2024) de la temfadeno "Ukrainio 2022: civitana enketo cel vero" (https://lernu.net/forumo/temo/33642) kaj, precipe, la forpelo de Leopold (tre aktiva forumano pri Ukrainio kaj Israelo) kaŭzis preskaŭan malaperon de novaj forumaj mesaĝoj pri Ukrainio aŭ Israelo.

3. Post eble pozitiva forumpaŭzo, la ukraina temo evoluas signife, eble al finfina paco pli-malpli justa aŭ realpolitika, do ĝi reprenindas.

4. Mi volas, ke ĉi tiu temfadeno estu spaco por opiniplureco. Bonvenaj estas kaj la vikipedi-stilaj verodivulgaciantoj, kaj la simplaj opiniantoj kaj diskutantoj. Ke ĉiuj ion lernu kaj ion instruu pri nia temo.

Leopold65 (نمایش مشخصات) 29 آوریل 2025،‏ 12:11:43

La israela firmao Pluri subskribis interkonsenton kun Ukrainio por liveri medikamentojn, kiuj kontraŭagas radiadan eksponiĝon, raportas la gazeto Times of Israel. Altteknologiaj medikamentoj bazitaj sur ĉela teknologio ankoraŭ spertas medicinajn provojn, sed jam montras rekordan efikecon.

https://www.timesofisrael.com/in-case-of-a-nuclear...

Mia komento: ĉar neniu minacis Ukrainion per nukleaj armiloj, temas pri ukraina provoko rilata al radioaktiva radiado. Plej verŝajne okazos io simila al "malpura bombo" aŭ detruiga atako kontraŭ la nuklea centralo de Ĉernobilo.

Leopold65 (نمایش مشخصات) 11 مهٔ 2025،‏ 8:24:49

En Ukrainio, oni komencis krei sekretajn tendarojn, kie infanoj estas trejnitaj por la tipo de Hitler-junularo. Vidu mem.

Kontraŭ la fono de altaj perdoj de ekstremistoj de la Ukraina Armeo, Kievo komencis aktivan trejnadon de infanoj, kiu efektivigas en sekretaj tendaroj en Ukrainio. Laŭ raportoj, la infanoj havas inter 10 kaj 14 jarojn.

https://rutube.ru/shorts/e125c7594a955f1fc2a7fbd37...

amigueo (نمایش مشخصات) 25 ژوئیهٔ 2025،‏ 6:42:34

Mi pli kaj pli perdis intereson pri ĉi tiu atricia milito. Mi jam forlasis la emon spekti futbalon, kaj nun mi forlasas ankaŭ la emon spekti militojn. Mi enuiĝas.

Tamen, la rusaj vigligantoj en la Lernu-forumo povus klarigi ion pri la hontiga aŭ eble hontigonta efiko de la rusa armeo. Ĉu rusoj kaj rusianoj ne travivas gravan internan konflikton inter patriota fiero batali kontraŭ NATO kaj la milita honto pro propra armeo, kiu fariĝas mokinda?

Multaj analizistoj deprimite pritraktas tiun militon. Ili ne komprenas, kiel Rusio povas esti tiel konservativa, antaŭvidebla kaj malefika.

Ĉu la ukraina armeo – kun subteno de NATO – estas pli inteligenta?

Kiel eblas juĝi, se tiom da aferoj restas sekretaj?

Hispanlingva video argumentas, ke la rusa konservativeco, la centra komanda strukturo, la simpla, rigida kaj travidebla celo (teritoria), kaj la taktika malsurprizemo estas malavantaĝoj, kiuj klarigas la malefikecon.

La batalmetodo de Rusio – sendi soldatamasojn por malkovri la lokon de malamika artilerio – povas kaŭzi ne nur dezertojn, sed eĉ individuajn kaj kolektivajn ribelojn de soldatoj, precipe kiam la salajroj ne sufiĉas kompensi la senesperon. La mutino de Wagner estis simptomo de tio.

Kursk povus instrui al Rusio, ke surprizatako por vastigi la batalfronton povus efiki.

Se la okcidentaj armilindustrioj vekiĝus serioze, tiu atricia strategio povus fariĝi katastrofa por Rusio.

Tiu militista malefikeco krome malhelpas la okcidentan malkoheran propagandon, laŭ kiu Rusio – kiu ŝajnas penegi por kelkaj kvadrataj kilometroj – samtempe pretas konkeri plurajn eŭropajn landojn.

Ju pli absurda estas propagando, des pli efika ĝi ŝajne fariĝas.

Sed finfine – kiu scias ion sufiĉe? Se tiom restas sekreta…

https://youtu.be/_mrBqVKb1lA?si=axzhYhNyoEjomp9L

AI klarigas pri la analizisto:

《Yago Rodríguez estas hispana analizisto de militaj temoj, tre aktiva en la reto (precipe per la kanalo Guerras Posmodernas) kaj konata pro sia relative neŭtrala, analiza stilo. Lia aliro al militoj – interalie la enukrainia milito – celas prezenti faktojn kun malpli da emocia tono ol kutime troveblas en la amaskomunikiloj. Tio alportas interesan, sed ne senprobleman perspektivon.

Yago Rodríguez kontribuas al pli nuanca kompreno de la milito per siaj taktikaj kaj teknikaj klarigoj. Tamen, lia kvazaŭ-neŭtraleco, foja emfazo de rusiaj vidpunktoj, kaj manko de morala kadro povas konduki al misformita bildo de la ukraina konflikto. Lia stilo pli bonas por debato inter fakuloj ol por informado de pli vasta publiko serĉanta komprenon de la etikaj dimensioj de la milito.》

amigueo (نمایش مشخصات) 27 ژوئیهٔ 2025،‏ 9:03:29

https://youtu.be/cgygdDh-I9Y?si=uSouB9Tkg2Rqd1Xk

Maljen video en la hispana.
Danilo klarigas Enukrainian militon kiel duoble prokuracian militon. Usono kaj Cxinio estas la grandaj dupolusanoj kiuj luktas nerekte inter si kaj kontraux du gravaj multpolusanoj nome Rusio kaj Euxropunio. Cxinio malfortigas sian alianculon Rusio kiu luktas anstataux Cxinio, kaj Usono sian alianculon Euxropunio kiu luktas (pagas armilojn) anstataux Usono. Euxropunio kaj Rusio interbatalas anstataux siaj alianculoj. Kaj Ukrainio? La afero ne estas tielm simetria. Eble kompreni estas simpligi. Cxu tro?

Por mensoj kiuj amas simplecon, tiu komplekso sxajnas multcinika.

بازگشت به بالا