Til innholdet

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

fra amigueo,2025 2 16

Meldinger: 275

Språk: Esperanto

Altebrilas (Å vise profilen) 2025 12 13 11:07:09

Do ekzemplo de rusa strategio (analizi eventojn kaj situaciojn...), kaj elĉerpigi kontraŭajn fortojn.

Sed ĉu tia venko pli bonas ol paco? Ĉu ne estus preferinde, ke internacia tribunalo aŭskultu ambaŭflankajn plendojn, establu oficialan version pri la eventoj kaj decidu kiu kaj kiam malrespektis leĝon aŭ traktaton.

Altebrilas (Å vise profilen) 2025 12 13 11:10:39

Ĉu vi opinias, ke ĉinstila kapitalismo favorus pli bonan funkciadon de UN ?

Leopold65 (Å vise profilen) 2025 12 14 08:40:04

Altebrilas:Do ekzemplo de rusa strategio (analizi eventojn kaj situaciojn...), kaj elĉerpigi kontraŭajn fortojn.

Sed ĉu tia venko pli bonas ol paco? Ĉu ne estus preferinde, ke internacia tribunalo aŭskultu ambaŭflankajn plendojn, establu oficialan version pri la eventoj kaj decidu kiu kaj kiam malrespektis leĝon aŭ traktaton.
Ĉu ni diskutas la realan mondon aŭ vian imagatan mondon?

En la reala mondo, EU vidas neniun alian elekton ol la kapitulacon de Rusio. Kaj Eŭropo prepariĝas pri milito kontraŭ Rusio. Eŭropo volas ĉi tiun militon; Eŭropo estas malsanita pri la ideo de milito kontraŭ Rusio. Tiel malsanita, ke ĝi eĉ ne atentas la usonan prirabadon de Eŭropo. Ĉiuj deklaroj pri "Rusio estos ataki eŭropajn landojn" estas faritaj ekskluzive de eŭropaj amaskomunikiloj kaj politikistoj.

Leopold65 (Å vise profilen) 2025 12 14 08:46:43

Altebrilas:Ĉu vi opinias, ke ĉinstila kapitalismo favorus pli bonan funkciadon de UN ?
Jes. La ĉina versio de kapitalismo estas la sama "bona" ​​kapitalismo, bazita nur sur konkurenco inter laŭordaj produktoj. La uzo de aliaj metodoj por atingi konkurencan avantaĝon estas malpermesita per leĝo.

amigueo (Å vise profilen) 2025 12 15 06:25:08

Leopold65:
Altebrilas:Ĉu vi opinias, ke ĉinstila kapitalismo favorus pli bonan funkciadon de UN ?
Jes. La ĉina versio de kapitalismo estas la sama "bona" ​​kapitalismo, bazita nur sur konkurenco inter laŭordaj produktoj. La uzo de aliaj metodoj por atingi konkurencan avantaĝon estas malpermesita per leĝo.
Kiuj estas diferencoj inter bona kaj malbona kapitalismoj?

Tibake til toppen