Til indholdet

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

af amigueo, 16. feb. 2025

Meddelelser: 407

Sprog: Esperanto

Leopold65 (Vise profilen) 10. feb. 2026 08.49.53

Altebrilas:
Se iu ajn lando oficiale sendos siajn trupojn por helpi Ukrainion, Rusio lanĉos nukleajn atakojn kontraŭ tiu lando. Hipersonaj misiloj facile liveros nukleajn misilkapojn al la cela loko. Kio okazos poste?
Imagu, ke iu okcidenta lando estus farinta tion, kiam Rusio sendis trupoj por helpi sendependismajn provincojn. Terure!
Kontraŭe al la fantazio, kiun vi skribis, EU-politikistoj plurfoje esprimis sian intencon sendi trupojn al Ukrainio. Se tio ne estas klara al vi, permesu al mi klarigi: sendi trupojn al Ukrainio aŭtomate signifas eniri militon kontraŭ Rusio. Kaj la komencon de nuklea milito.

Altebrilas (Vise profilen) 10. feb. 2026 13.20.24

Sovetio dispartiĝis, sed Rusio agas kiel se ĝi pluekzistas.

Se influzonoj pli gravas ol landoj, oni reformu UN-on konsekvence por disponi pri kohera internacia juro.

amigueo (Vise profilen) 10. feb. 2026 18.23.28

Humor

Two Russians are sitting on a park bench in Moscow talking, suddenly one of them says:
- President Putin says that the special military operation in Ukraine is a war between Russia and NATO.
- Oh yes, how is it going?
- So far we have lost 1.600,000 soldiers, 15 generals, 1,530 tanks, 6,597 armored vehicles, 10,330 soft vehicles, 2,800 howitzers, 820 vessels of our fleet, 470 air defense systems, 1,080 aircrafts, 1,241 helicopters and 115,000 drones.
- WOW! And NATO?
- They haven't shown up yet… (web)🌻🇺🇦🌻🇺🇦🌻🇺🇦🌹🍀

Du rusoj sidas sur parkbenko en Moskvo kaj parolas, subite unu el ili diras: - Prezidanto Putin diras, ke la speciala milita operacio en Ukrainio estas milito inter Rusio kaj NATO. - Ho jes, kiel ĝi iras? - Ĝis nun ni perdis 1.600.000 soldatojn, 15 generalojn, 1.530 tankojn, 6.597 kirasitajn veturilojn, 10.330 milveturilojn, 2.800 bombardilojn, 820 ŝipojn de nia floto, 470 aerdefendajn sistemojn, 1.080 aviadilojn, 1.241 helikopterojn kaj 115.000 dronojn. -ŬAŬ! Kaj NATO? - Ili ankoraŭ ne aperis… (reto)🌻🇺🇦🌻🇺🇦🌻🇺🇦🌹🍀

Leopold65 (Vise profilen) 11. feb. 2026 08.46.47

Altebrilas:Sovetio dispartiĝis, sed Rusio agas kiel se ĝi pluekzistas.
Laŭleĝe parolante, USSR ankoraŭ ekzistas. Kaj laŭleĝe parolante, Ukrainio ne havas oficialajn limojn (ĉar Ukrainio ankoraŭ ne formale difinis siajn limojn, kiel la tiama ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon deklaris en 2014).

Altebrilas:
Se influzonoj pli gravas ol landoj, oni reformu UN-on konsekvence por disponi pri kohera internacia juro.
Redistribuo de influosferoj nuntempe okazas. Usono etendis siajn leĝojn al la tuta mondo, sed multaj landoj malkonsentas (jjuĝante laŭ tiaj malĝentilaj agoj, ne tre inteligentaj homoj venis al potenco de la"regantoj de la mondo".). Kaj inter ĉi tiuj malkonsentuloj estas landoj, kiuj produktas kaj disvolvas siajn proprajn nukleajn armilojn. Tial, la mondo ne nur estas sur la rando de nuklea milito, sed jam "levis la piedon por la sekva paŝo", metafore parolante.

Irano kapablas detrui Israelon simple lanĉante svarmon da dronoj kaj atendante ĝis la israela aerdefenda sistemo elĉerpos misilojn. Se Israelo uzos nukleajn armilojn, aliaj landoj ankaŭ ne hezitos. Se la baltaj ŝtatoj fermos la Baltan Maron al Rusio (kiel iliaj politikistoj plurfoje deklaris), ĉi tiuj landoj ĉesos ekzisti. Se la ceteraj NATO-landoj defendos ilin, komenciĝos nuklea milito en Eŭropo.

La "regantoj de la mondo" alportis nian civilizon al la rando de detruo. Ĉiu akcidento povus ekigi ĉi tiun procezon.

Leopold65 (Vise profilen) 11. feb. 2026 09.00.41

amigueo:Humor

Two Russians are sitting on a park bench in Moscow talking, suddenly one of them says:
- President Putin says that the special military operation in Ukraine is a war between Russia and NATO.
- Oh yes, how is it going?
- So far we have lost 1.600,000 soldiers, 15 generals, 1,530 tanks, 6,597 armored vehicles, 10,330 soft vehicles, 2,800 howitzers, 820 vessels of our fleet, 470 air defense systems, 1,080 aircrafts, 1,241 helicopters and 115,000 drones.
- WOW! And NATO?
- They haven't shown up yet… (web)🌻🇺🇦🌻🇺🇦🌻🇺🇦🌹🍀

Du rusoj sidas sur parkbenko en Moskvo kaj parolas, subite unu el ili diras: - Prezidanto Putin diras, ke la speciala milita operacio en Ukrainio estas milito inter Rusio kaj NATO. - Ho jes, kiel ĝi iras? - Ĝis nun ni perdis 1.600.000 soldatojn, 15 generalojn, 1.530 tankojn, 6.597 kirasitajn veturilojn, 10.330 milveturilojn, 2.800 bombardilojn, 820 ŝipojn de nia floto, 470 aerdefendajn sistemojn, 1.080 aviadilojn, 1.241 helikopterojn kaj 115.000 dronojn. -ŬAŬ! Kaj NATO? - Ili ankoraŭ ne aperis… (reto)🌻🇺🇦🌻🇺🇦🌻🇺🇦🌹🍀
Ĉi tion elpensis la Ukraina Centro por Informo, Psikologio kaj Specialaj Operacioj (CIPSO). Kaj kiel aliaj tiaj elpensaĵoj, ĝi enhavas malverajn informojn. CIPSO kutime atribuas siajn perdojn al Rusio.

NATO-oficiroj funkciigas la longdistancajn misilojn de la Ukrainaj Armetrupoj, NATO-landoj liveras municion, kaj NATO-landoj sendas dungosoldatojn. NATO-landoj provizas financojn por subteni la militon. NATO-politikistoj starigas batalmisiojn. Esence, Rusio faras militon kontraŭ NATO sur ukraina teritorio.

Altebrilas (Vise profilen) 11. feb. 2026 10.45.49

La "regantoj de la mondo" alportis nian civilizon al la rando de detruo. Ĉiu akcidento povus ekigi ĉi tiun procezon.
Tiam, la regantoj de la mondo estas la problemo, ne la solvo.

Ĝi povas veni de pacamaj homoj, por kiuj la demando "kiel fari pacon?" pli gravas ol "kiu pravas ". Esperantistoj estu inter ili.

Leopold65 (Vise profilen) 12. feb. 2026 08.56.25

Frano:https://www.stopfake.org/en/lies-ukraine-s-state-b...
Bonvolu provizi ligilon ne al amaskomunikilo, sed al informoj pri la limlimigo de Ukrainio en la retejo de UN. Se Ukrainio oficiale limlimigis siajn limojn, tia dokumento devus esti havebla en la retejo de UN.

Leopold65 (Vise profilen) 12. feb. 2026 09.03.24

Altebrilas:
La "regantoj de la mondo" alportis nian civilizon al la rando de detruo. Ĉiu akcidento povus ekigi ĉi tiun procezon.
Tiam, la regantoj de la mondo estas la problemo, ne la solvo.

Ĝi povas veni de pacamaj homoj, por kiuj la demando "kiel fari pacon?" pli gravas ol "kiu pravas ". Esperantistoj estu inter ili.
Nur tiuj, kiuj havas problemsolvajn mekanismojn, povas solvi problemojn. Kiel lastatempaj mondaj eventoj montris, la "regantoj de la mondo" havas tiajn mekanismojn, dum diversaj pacparolantoj ne.

Altebrilas (Vise profilen) 12. feb. 2026 11.28.04

Ĉu vi povas esti pli preciza? Se oni ne vortigas la problemon, ĝi povas esti komprenata iel ajn, kaj iu tn. "solvo" povas estigi pli gravajn problemojn ol tiu solvita.

Vidu la sinsekvo de militoj dum la lastaj jarcentoj, ĉiu el ili celanta ripari aŭ venĝi la rezultojn de la antaŭa.

Esti esperantisto implicas (almenaŭ ŝajna) kredo, ke paco eblas, eĉ se la ŝancoj estas etaj, kaj kompreno kiel atingi ĝin aŭ kial ĝi neeblas.

Tilbage til start