ورود به محتوا

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

از amigueo, 16 فوریهٔ 2025

پست‌ها: 407

زبان: Esperanto

Leopold65 (نمایش مشخصات) 16 فوریهٔ 2026،‏ 9:00:47

Altebrilas:Ne se vi havas kelkajn, vendeblajn al kolektanto.

Se temas pri valizoj da kontraŭleĝe ekhavitaj biletoj, estas alia afero...
La kontraŭleĝe ekhavitaj monbiletoj estis antaŭ longe sendis al ies bankkonto aŭ utiligis iel alimaniere. Sed pli maljunaj homoj ofte metas sian kontantan monon en ŝparmonujon.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 17 فوریهٔ 2026،‏ 12:55:26

Mi konsentas, ke tio povas esti problemo por ili.

Ĉu ni povas ankaŭ interkonsenti pri kian pacan mondon ni deziras ?

Leopold65 (نمایش مشخصات) 18 فوریهٔ 2026،‏ 9:02:12

Altebrilas:Mi konsentas, ke tio povas esti problemo por ili.

Ĉu ni povas ankaŭ interkonsenti pri kian pacan mondon ni deziras ?
Ni povas. Sed ni nenion decidas en ĉi tiu mondo.

Mi tute ne komprenas, kial la "regantoj de la mondo" decidis detrui la mondon. La ĵurnalistoj jam malkaŝe diras, ke Ukrainio malvenkas. Dume, Eŭropo prepariĝas por milito kontraŭ Rusio kaj planas kiel ĝi komenciĝos. Kaj pro iu kialo, Eŭropo estas certa, ke Rusio ne uzos nukleajn armilojn.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 18 فوریهٔ 2026،‏ 15:51:27

Se ĉiuj revas pri la sama utopio, ĝi finfine iĝas reala.

Tio jam okazis pri teknologio. La flugantaj ĉevaloj iĝis aviadiloj, la obusoj pafitaj al luno iĝis raketoj, la magiaj speguloj poŝtelefonoj, ktp.

Espereble estos same pri homaj kaj sociaj sciencoj.

Eble iam venos tagon kiam konfliktoj estos traktataj kiel eraroj en softvaro, kaj riparo tuj sekvos...

Leopold65 (نمایش مشخصات) 19 فوریهٔ 2026،‏ 8:20:51

Altebrilas:Se ĉiuj revas pri la sama utopio, ĝi finfine iĝas reala.

Tio jam okazis pri teknologio. La flugantaj ĉevaloj iĝis aviadiloj, la obusoj pafitaj al luno iĝis raketoj, la magiaj speguloj poŝtelefonoj, ktp.

Espereble estos same pri homaj kaj sociaj sciencoj.

Eble iam venos tagon kiam konfliktoj estos traktataj kiel eraroj en softvaro, kaj riparo tuj sekvos...
La ŝlosila koncepto ĉi tie estas "ĉio". Tio estas utopio.

En la 1930-aj jaroj, elektraj veturiloj kun la karakterizaĵoj de "kilometraĵo de ununura ŝargo de 500 km" estis vaste uzataj en USONO (eĉ en taksioj). Modernaj elektraj veturiloj ĵus komencas atingi ĉi tiun parametron. Ili estis pli malmultekostaj por uzi ol la tiamaj aŭtoj kun interna brulmotoro. Do kial elektraj aŭtoj malaperis dum tiom da jaroj?

Se vi povas respondi ĉi tiun demandon, vi mem komprenos, kial ĉio okazas en la mondo.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 19 فوریهٔ 2026،‏ 10:34:07

Mi komprenis nenion pri tiu "ĉio". Kial tio rilatas al la temo ?

Mi supozas, ke forigon de elektraj veturiloj kaŭzis la lobio de nafto. Ankaŭ tramoj malaperis, profite al busoj.

Sed la normoj evoluis. Tio, kio estis tolerebla unu jarcento antaŭe, hodiaŭ ne plus estas tia.

Kial oni bezonas tiom da tempo por reiri sur Lunon? Heroe konkeri ion kaj racie ekspluati ĝin sendanĝere estas du malsamaj aferoj...

Leopold65 (نمایش مشخصات) 20 فوریهٔ 2026،‏ 8:59:29

Altebrilas:Mi komprenis nenion pri tiu "ĉio". Kial tio rilatas al la temo ?
Se iu uzas la universalan kvantigilon "ĉio", tio signifas, ke li parolas pri fantazio/utopio.

Altebrilas:
Mi supozas, ke forigon de elektraj veturiloj kaŭzis la lobio de nafto. Ankaŭ tramoj malaperis, profite al busoj.
Simple dirite, pli riĉaj homoj forpelis malpli riĉajn homojn el la aŭtomerkato.

Altebrilas:
Sed la normoj evoluis. Tio, kio estis tolerebla unu jarcento antaŭe, hodiaŭ ne plus estas tia.
Antaŭ jarcento, nazia ideologio originis en Anglio kaj poste trairis Eŭropon, nun la sama afero okazas kun la revigliĝo de naziismo en Eŭropo.

Altebrilas:
Kial oni bezonas tiom da tempo por reiri sur Lunon? Heroe konkeri ion kaj racie ekspluati ĝin sendanĝere estas du malsamaj aferoj...
Kosmo estas "malrapidaj kaj malfacilaj profitoj". La armilkomerco estas rapidaj, garantiitaj profitoj. La "Stelmilita" programo de Reagan (la Strategia Defenda Iniciato de 1982) nun efektiviĝas per Musk.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 20 فوریهٔ 2026،‏ 13:29:30

Kiu uzis la tabelvorton "ĉio"? Kiam? Kiu rilato kun la temo?

Anglio estas parto de Britio. Kiel naziismo aperis precize tie? Malfacilas debati, se oni ne scias precize pri kiu oni parolas.

Naziismo eble memkompreneblas en Rusio, sed en aliaj landoj oni bezonas difinon. Racismo? Kontraŭjudismo? Opono al VVP? Malaprobo de tn "speciala milita operacio"? Taŭga oportuna difino povas trafi ĉiujn politikajn partiojn, inkluzive tiujn favorajn al Rusio.

La grava afero estas ĉu paco eblas. Se jes kiel? Se ne kial?

Leopold65 (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2026،‏ 10:14:26

Altebrilas:Kiu uzis la tabelvorton "ĉio"? Kiam? Kiu rilato kun la temo?
Vi uzis tabelvorton "ĉiuj", ĉu ne?

Altebrilas:
Anglio estas parto de Britio. Kiel naziismo aperis precize tie? Malfacilas debati, se oni ne scias precize pri kiu oni parolas.
Pri Brita Naziismo

"AI Review

La originoj de faŝismaj kaj proto-naziaj ideoj en Britio (1920-aj-30-aj jaroj) kuŝas en la ideologio de la Brita Imperio, kiu antaŭenigis la superecon de la "blankulo", same kiel en la kresko de antisemitismo kaj timo pri komunismo post la Granda Depresio. Organizoj kiel la Brita Unio de Faŝistoj (Oswald Mosley) kaj la Imperia Faŝista Ligo (Arnold Leese) antaŭenigis rasan purecon kaj simpatiis kun la Germanio de Hitler.

Ŝlosilaj aspektoj de la originoj de brita faŝismo/naziismo:
Ideologio de imperiismo kaj rasa supereco: Radikoj kuŝas en britaj koloniaj praktikoj, kiuj formis la percepton de aliaj popoloj kiel "malsuperaj" kaj la ideon de "anglosaksa domineco".

Eŭgeniko: Komence de la 20-a jarcento, Britio estis unu el la centroj de disvolviĝo de eŭgeniko - pseŭdoscienco pri plibonigo de la homaro, kiu poste formis la bazon de nazia rasa politiko.

Intermilita Krizo: La Granda Depresio kaŭzis kreskon de politika ekstremismo. En la 1930-aj jaroj, kelkaj dekstraj radikalaj movadoj aperis en Britio: la Britaj Faŝistoj (1923–1934) kaj la Imperia Faŝista Ligo (1929–1939).

Brita Unio de Faŝistoj (BUF): La plej granda organizo (fondita en 1932), gvidata de Oswald Mosley. La BSF kopiis la metodojn de la NSDAP, inkluzive de antisemita retoriko, sed estis malpermesita en 1940.

Reichsfassische Liga (IFL): Pli radikala, tute nazi-orientita grupo gvidata de Arnold Leese, ĝi malkaŝe konservis kontaktojn kun Julius Streicher (eldonisto de la antisemita gazeto Der Stürmer).

Kvankam brita faŝismo neniam atingis la potencon, ĝiaj originoj estis profunde enradikiĝintaj en la ekstrema naciismo kaj kolonia pensmaniero de la epoko."

Altebrilas:
Naziismo eble memkompreneblas en Rusio, sed en aliaj landoj oni bezonas difinon.
Naziismo estas facile identigebla per la jenaj karakterizaĵoj: diskriminacio bazita sur naskiĝo/loĝejo kaj la kulpigado de specifaj individuoj sur la tutan nacion. Ĉio alia estas malplena retoriko.

Altebrilas:
La grava afero estas ĉu paco eblas. Se jes kiel? Se ne kial?
Monda historio montras, ke longdaŭra paco estas neebla. Ŝajne pro la besta naturo de homo.

Frano (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2026،‏ 10:40:27

Altebrilas:La grava afero estas ĉu paco eblas. Se jes kiel? Se ne kial?
Estis sovetia anekdoto. Leonid Breĵnev sunbaniĝas sur la strando. Malgranda hundo alkuras kaj lekas lian pugon. “Dankon, kamaradoj. Sed eble ĉi tio estas troa” murmuras Leonid Iljiĉ.
Nenio estas troa nun. ŜtatFIFAestroj lekas, forlekas kaj ellekas Trump-on "por atingi pacon". Kial ĝi ne funkcias? Ŝajnas ke por ili, la kialo estas tute klara - oni endas leki pli bone.

بازگشت به بالا