Contribuții/Mesaje: 407
Limbă: Esperanto
Frano (Arată profil) 25 februarie 2026, 13:29:44
Leopold65:"Naziismo estas facile identigebla per la jenaj karakterizaĵoj: diskriminacio bazita sur naskiĝo/loĝejo kaj la kulpigado de specifaj individuoj sur la tutan nacion. Ĉio alia estas malplena retoriko." (Leopold65)Frano:Vi ankaŭ ne rimarkis ke temis ne pri krimeaj tataroj kaj kazaĥoj sed pri ekzemlojde naziismo:Jen simple viaj asertoj. Nun vi devas pruvi, ke ili estas signoj de naziismo. Kaj ne forgesu, ke naziismo havas naciecon kiel sian ĉefan karakterizaĵon. Tio signifas, ke se, ekzemple, la polico malliberigas membrojn de unu-etna krima grupo, ili ne estis malliberigitaj pro sia nacieco.
1. departado de krimeaj tataroj
2. malsato en Kazaĥio
3. malliberigo de japanaj usonanoj
Noto: La deportado de krimeaj tataroj kaj la deportado de japanaj civitanoj al koncentrejoj en Usono havas specifajn pravigojn reflektitajn en dokumentoj. Bonvolu uzi ĉi tiujn dokumentojn, ne viajn proprajn inventaĵojn pri ĉi tiu temo.
Mi celas ke ĝi vere estus facile identigebla.
Frano (Arată profil) 25 februarie 2026, 14:02:08
Leopold65:Noto: La deportado de krimeaj tataroj kaj la deportado de japanaj civitanoj al koncentrejoj en Usono havas specifajn pravigojn reflektitajn en dokumentoj.Do, laŭ vi, tiaj agoj ne estas naziismaj, ĉar ili havas havas specifajn pravigojn reflektitajn en dokumentoj. Se tiuj specifaj pravigoj reflektitaj en dokumentoj mankus, tiam la samaj agoj estus naziismaj? Ĉu mi vere komprenis vin?
Leopold65 (Arată profil) 26 februarie 2026, 08:10:57
Frano:Pardonu, sed ĉi tiu via respondo ne pruvas, ke la "ekzemploj", kiujn vi citis, estis manifestiĝoj de naziismo.
Mi celas ke ĝi vere estus facile identigebla.
Do, ni komencu de la komenco: kiuajn pravigojn oni donis en la dokumentoj rilate al la deportado de la krimeaj tataroj (pro kia krimo)? Mi antaŭe afiŝis ligilon al fotokopioj de la dokumentoj.
Leopold65 (Arată profil) 26 februarie 2026, 08:23:58
Frano:Ne. Ŝajnas, ke vere ekzistas sistemo de "stupefakto" en Ukrainio.Leopold65:Noto: La deportado de krimeaj tataroj kaj la deportado de japanaj civitanoj al koncentrejoj en Usono havas specifajn pravigojn reflektitajn en dokumentoj.Do, laŭ vi, tiaj agoj ne estas naziismaj, ĉarili havas havas specifajn pravigojn reflektitajn en dokumentoj. Se tiuj specifaj pravigoj reflektitaj en dokumentoj mankus, tiam la samaj agoj estus naziismaj? Ĉu mi vere komprenis vin?
Mi provas ripeti la klarigon, kiun vi "preteratentis" pli frue. Kiam ŝtato malliberigas membrojn de unu-etna krima bando pro la krimoj, kiujn ili faris, tio ne estas naziismo. Ĉu vi komprenis tion?
Kiujn pravigojn donis la usonaj aŭtoritatoj por malliberigi japanojn en koncentrejoj en Usono?
Altebrilas (Arată profil) 26 februarie 2026, 12:19:53
Sed tio ne devas forgesigi la ĉefan punkton: kiel restarigi pacan mondan ordon, kie juro anstataŭigos militojn?
Leopold65 (Arată profil) 27 februarie 2026, 09:39:07
Altebrilas:Ĉiam troveblas detalo, kiu estas malfacile pruvebla, aŭ kies pruvo estas malfacile klarigebla, kvankam vera.Nu, ĉar milito estas karakterizaĵo de la homa psiko (rivaleco en sia plej alta formo), preskaŭ ĉiuj metodoj por krei mondon sen milito estas nerealismaj. Ekzistas unu solvo: brutala, tutmonde diktaturo laŭ la stilo de distopioj. Sed konsiderante la posedon de nukleaj armiloj, ĉi tio estas utopio.
Sed tio ne devas forgesigi la ĉefan punkton: kiel restarigi pacan mondan ordon, kie juro anstataŭigos militojn?
Altebrilas (Arată profil) 27 februarie 2026, 11:22:15
Male, tio kio apartigas homojn de bestoj, estas la kapableco revi pri io, kio nenie ekzistas (signifo de "utopio"), kaj akiri rimedojn por realigi ĝin. Tio ne implicas, ke la klopodoj sukcesos unuaprove, sed per pacienco la rezulto estos atingita.
Tial homo kreis maŝinojn kiuj flugas kiel birdoj, sendis ulojn sur la lunon, kuracis malsanojn, malkodis DNA-n kaj komunikis en kelkaj sekundoj ĝis alia estremo de la tero.
Eviti militojn aŭ almenaŭ kompreni kial ili estas neeviteblaj, per klarigo pli trafa ol nura diablo (=io malbona, mistera kaj nekompreninda) ŝajnas al mi home atingebla.
Leopold65 (Arată profil) 27 februarie 2026, 12:58:59
Altebrilas:Ĉiuj bestoj luktas kontraŭ aliaj por manĝi, por inoj, por havi teritorion. Tio ne estas la homa menso.Vi ne rimarkas la arbojn en la arbaro, kiun vi plantis.
Male, tio kio apartigas homojn de bestoj, estas la kapableco revi pri io, kio nenie ekzistas (signifo de "utopio"), kaj akiri rimedojn por realigi ĝin. Tio ne implicas, ke la klopodoj sukcesos unuaprove, sed per pacienco la rezulto estos atingita.
Tial homo kreis maŝinojn kiuj flugas kiel birdoj, sendis ulojn sur la lunon, kuracis malsanojn, malkodis DNA-n kaj komunikis en kelkaj sekundoj ĝis alia estremo de la tero.
Eviti militojn aŭ almenaŭ kompreni kial ili estas neeviteblaj, per klarigo pli trafa ol nura diablo (=io malbona, mistera kaj nekompreninda) ŝajnas al mi home atingebla.

Kapitalismo estas produkto de la bestaj instinktoj de la homaro. Komunismo estas la socio, kiun vi priskribas, sed en realeco, ĝi estas neatingebla pro la bestaj instinktoj de la homaro.
Ĝis nun, paco sur la Tero estis konservita per la scio, ke nuklea milito garantius la neniigon de la tuta homaro. Nun, needukitaj politikistoj venis al la povo, nekonsciaj, ke 360 gradoj estas plena cirklo, ke lavmaŝinaj mikroĉipoj ne taŭgas por krozmisiloj, kaj ke nervgaso agas tre rapide sur la nervan sistemon.
Altebrilas (Arată profil) 27 februarie 2026, 22:13:04
La rolo de la socio estas kompensi la malkvalitojn de la individuoj, kiuj ne ĉiuj estas herooj, nek virtuloj, nek sanktuloj. Leĝoj utilas por devigi ilin fari tion, kiu estas utila kaj kiun ili ne farus spontane.
Mi ankaŭ ne komprenis kiuj politikistoj preteratentas geometrion, elektronikon kaj ĥemion, kaj kiuj estas la konsekvencoj.
Leopold65 (Arată profil) 28 februarie 2026, 07:41:55
Altebrilas:Mi ne komprenas la metaforon pri arbaro. Kion mi plantis?Vi diskutis la mankojn de la homaro kiel animalecajn instinktojn, sed vi ne komprenas, ke la socio kaj kapitalismo mem estas konstruitaj ĝuste sur ĉi tiuj animalecaj instinktoj.
Altebrilas:Historie, la socio ekestis ĉar homoj ne estas endemiaj al la Tero. Male al bestoj, homoj ne povas pluvivi solaj sen aldonaj rimedoj kiel vestaĵoj, ĉasiloj kaj ŝirmejo. Unuiĝi en aro aŭ grupo estas ankaŭ animala instinkto, kaj ĝi helpis la homaron pluvivi. Kion vi diskutis estas la specifa naturo de rilatoj ene de la socio.
La rolo de la socio estas kompensi la malkvalitojn de la individuoj, kiuj ne ĉiuj estas herooj, nek virtuloj, nek sanktuloj. Leĝoj utilas por devigi ilin fari tion, kiu estas utila kaj kiun ili ne farus spontane.
Altebrilas:Nun mi ne komprenis vin. Ĉu vi ne aŭdis la deklaron de Kaja Kallas pri "360-grada turniĝo"? Aŭ ĉu vi forgesis la britajn diskutojn pri la nervotoksino "Novichok", kiu kondukis al specifaj politikaj decidoj?
Mi ankaŭ ne komprenis kiuj politikistoj preteratentas geometrion, elektronikon kaj ĥemion, kaj kiuj estas la konsekvencoj.
La konsekvencoj de la agoj de nekleraj politikistoj jam fariĝis evidentaj, kaj la eksplodo de nuklea milito estas tuj ĉirkaŭ la angulo: la translokigo de nukleaj misilkapoj al Ukrainio fare de la spionservoj de Francio kaj Britio kaŭzas la transformon de Britio en neloĝatan insulon pro radioaktiva cunamo, kaj la detruon de Francio per nukleaj misilkapoj uzante la hipersonan misilon "Oreŝnik", sen ia antaŭa anonco.