Al contingut

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

de amigueo, 16 de febrer de 2025

Missatges: 462

Llengua: Esperanto

amigueo (Mostra el perfil) 23 de maig de 2026 18.31.27

Video en la hispana, divulgacia/propaganda pri geopolitiko.

La multpoluseco (tio kion kontruas kaj defendas la multpolusistoj); ne ĉio brilanta estas oro; la BRICS-ŝtatoj ne estas tiel unuiĝintaj nek tiel deciditaj.

Ĉinio ne volas tro dependi de Rusio* (la dua gasdukto restas nesubskribita post vizito de Putin al Ĉinio), nek malstabiligi la mondan ekonomion aŭ esti sankciita/forpelita el la banka sistemo bazita sur dolaroj; la dolaro multe utilas al ĝi, precipe al la ĉinaj elitoj (sekura valoro ekster Ĉinio, universitatoj, kulturo, lukso); eble maldolarigo okazos, sed tre malrapide, kontrolite, sen ekonomiaj kataklismoj.

Rusio jam estas ekster la dolaro kaj serĉas tutmondan maldolarigon, la kreskon de alternativo. Rusio alianciĝas kun Nord-Koreio (tre malriĉa ekonomio sed alta naskokvanto kaj alta batalemo kompare kun Okcidento: riĉeco nutras egoismon kaj komforteman vivadon: batalu la malriĉuloj, nasku infanojn la malriĉuloj*). Se Nord-Koreio minacus aŭ atakus Sud-Koreion, Usono devus deturni rimedojn kiuj nun batalas kontraŭ Rusio aŭ Irano. Rusio iom post iom antaŭenpuŝas la maldolarigon, premante ĉi tie kaj tie. En Eŭropo ĝi preferas atendi ĝis la ekonomia krizo kaŭzos malkontenton kaj politikajn ŝanĝojn direkte al repaciĝo sen bezono de malferma milito kontraŭ NATO. Germanio multe suferas kaj progresas en tiu direkto. Rusio kaj Barato reciproke profitas unu de la alia. Barato importas petrolon kiun ĝi rafinas kaj vendas, Rusio importas laborforton por sia rekonstruado. Irano (kiu ne volis subskribi militan aliancon kun Rusio) estas kanalo por rusa komerco kaj influo, milit-teknologia aliancano, alia membro de la klubo ekster la dolaro.

Usono defendas sian petrodolaron, kiu permesas al ĝi esti antaŭ ĉio konsumanto pli ol produktanto, kaj esti tiel ŝuldoplena; kontraŭe ĝi donas armean protekton al maljustaj pri homrajtoj sed de ĝi dependaj reĝimoj, kaj kreas militojn por defendi kaj antaŭenigi sian mondan ekonomian dominadon, kaj kompreneble por protekti sian petrodolaron (pri Usraelo la afero pli kompleksas cxar kristisma kaj judaisma mesiismoj kunlaboras por igi Israelon la sola energi-peranto de Euxropo). Ne nur la ĉinaj elitoj profitas el tiu situacio, sed ankaŭ la eŭropaj, kaj ĝenerale tiuj de la plej multaj landoj de la mondo, inkluzive de la BRICS-landoj.

*ke batalu (kaj mortu en batalo) kaj ke nasku infanojn la malriĉuloj. Tiu slogano/devizo aplikiĝas ankaŭ al Ukrainio rilate al EU kaj Usono, ne nur al Nord-Koreio rilate al Sud-Koreio. Kaj ankaŭ al la verdaj revolucioj nutritaj de Usono en multaj landoj kaj batalitaj per fremdaj mortintoj; la morto de eĉ unu sola usona soldato jam estas politika tertremo en Usono kaj minaco kontraux ĝiaj militismaj profitplenaj deliroj.

https://youtu.be/erLCq9t_54U?is=OIuxQ8Lmx-Uz_FHb

dzheyru (Mostra el perfil) 27 de maig de 2026 11.04.02

amigueo: Se Nord-Koreio minacus aŭ atakus Sud-Koreion, Usono devus deturni rimedojn kiuj nun batalas kontraŭ Rusio aŭ Irano.
Usono ne devus. Neniu scias, kio morgaŭ trafos la kapon de la maljuna ruĝhara idioto... e-e heh: Usono batalas kontraŭ Rosio..? Mi verŝajne dormis hieraŭ nokte. ridulo.gif

Tornar a dalt