前往目錄

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

貼文者: amigueo, 2025年2月16日

訊息: 55

語言: Esperanto

amigueo (顯示個人資料) 2025年9月15日上午9:08:55

Les sanctions contre la Russie, pomme de discorde entre les Etats-Unis et l’Europe face à la Chine https://share.google/PNGijewvP57ouyYkX

La teorio ke la geopolitika batalo okazas inter Usono kaj Cxinio, kiu "utiligas kaj malfortigas" siajn respektivajn "alianculojn kaj konkuranculojn" (EU kaj Rusio), pravigindas.
La artikolo rilatas al Usono kaj EU. Usono uzas konflikton kun Rusio por malfortigi EU, kaj igi gxin pli dependa de Usono.

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年9月15日下午12:39:17

Se tio veras, kiun rolon povas ludi Esperanto en tia mondo.

Leopold65 (顯示個人資料) 2025年9月16日上午10:42:09

Altebrilas:Se tio veras, kiun rolon povas ludi Esperanto en tia mondo.
Ŝatokupo por kelkaj entuziasmuloj. Pro modernaj tradukprogramoj, la bezono de komuna lingvo malaperis aŭtomate.

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年9月16日下午12:56:04

Ĉu Zamenhof konsentus pri tio?

Leopold65 (顯示個人資料) 2025年9月17日上午10:21:42

Altebrilas:Ĉu Zamenhof konsentus pri tio?
Mi ne estas mediumo kaj tial ne povas demandi Zamenhof mem. Sed mi ne konas ian praktikan utilon de la scio de Esperanto en modernaj tempoj, krom por komunikado inter esperantistoj. Se pli frue estis provoj adapti Esperanton kiel perantan lingvon por krei tradukprogramojn, nun tie oni uzas neŭralajn retojn. Kaj nune tie ne estas loko por Esperanto.

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年9月17日上午11:44:32

Prefere vivi esperante pli bonan mondon ol timante pli aĉan.

Kaj estas advantaĝe pensi en pluraj lingvoj en kiuj oni sentas sin sekura.

amigueo (顯示個人資料) 2025年9月20日上午7:30:40

訊息已隱藏.

amigueo (顯示個人資料) 2025年9月20日上午7:42:08

https://youtu.be/JhclW9EQkG0?si=iupNd2B0bVJdtm_5

Video en la itala. Alessandro di Battista parolas.
Troigo de la minaco kaj dangxrero, def Rusio al EU servas al akceptigi al popolo la faktojn ke preskaux euxrbiliono jam komencis nutri usonan armilindustrion, ke sxtatoj jam komencis eduki la popolon: 1. la junulojn seksiin fa Armeo (malricxaj junuloj, vi povas gajni fieran salajron en laboro rekte por Armeo aux nerekte, en armilfabrikejoj), 2. la gxeneralan publikon akcepti sen ribelo la sociajn avantagxojn malpliigxi aux malaperi. Sakrificoj bezonas timon aux timegon. Pri tio amaskomunikiloj okupigxas per distorto kaj censuro de la elrusia informajxo, laux konveno. Lasta ekzemplo estas la krizo de la rusiaj drouxnoj super Pollando kaj Rumanio.
Novkonservativa politiko aplikigxas en EU profite de Usono kaj de EUaj ricxuloj. La sociekonomia malegaleco en EU kreskos pretekste de Rusio.

Cxu maldekstraj partioj estas pacemaj?
Ekologismaj estis militemaj.

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年9月20日上午10:19:25

Mi ne komprenis la amiguean. Tial mi petis al Guglotraduko traduki ĝin en la francan, kaj ree esperanten. Jen la rezulto :
Video en la itala. Parolas Alessandro di Battista.
La troigo de la minaco kaj danĝero, de Rusio al EU, servas por gajni akcepton pri la fakto, ke preskaŭ miliardo da eŭroj jam komencis nutri la usonan armilindustrion, kaj ke ŝtatoj jam komencis levi publikan konscion: 1. pri la varbado de junuloj en la armeon (malriĉaj junuloj povas gajni grandajn salajrojn laborante rekte por la armeo aŭ nerekte en armilfabrikoj), 2. pri la neŝancelebla akcepto de la redukto, aŭ eĉ la forigo, de sociaj helpoj. Oferoj postulas timon, eĉ grandan timon. La amaskomunikiloj uzas tion por distordi kaj cenzuri informojn el Rusio, laŭbezone. La plej nova ekzemplo estas la rusa dronkrizo pri Pollando kaj Rumanio.
Novkonservativaj politikoj estas efektivigataj en EU por la profito de Usono kaj riĉaj landoj. Sociekonomiaj malegalecoj ene de EU pliiĝos sub la ŝirmo de Rusio.

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年9月20日上午10:38:36

Se tiuj okazaĵoj, kiujn Nato taksas provokoj, estas nur eraroj, kial ili tiel multobliĝas lastatempe?

Ilia ofteco ne povas esti nur koincido.

Oni povas imagi testadon, por scii kiam okazos perforta reago.

回到上端