Contribuții/Mesaje: 222
Limbă: Esperanto
Leopold65 (Arată profil) 3 aprilie 2025, 08:24:54
Altebrilas:Vi ne havas juran fonon, sed vi diskutas jurajn aferojn, ĉu ne?
Nek demagogio nek ĵonglado. Mi nur esprimas ideon per vorto.
Altebrilas:Rusio agis laŭ internacia juro. Ĉu iu el la juristo pri internacia juro faris akuzon kontraŭ Rusio pro malobservo de internacia juro? Ne. Ĉiuj tiaj akuzoj estis faritaj de politikistoj kaj amaskomunikiloj, sed ne de juristoj pri internacia juro.
Rusio agis laŭ sia propra iniciativo kaj laŭ sia propra interpretado de internacia juro. Paca mondo ne povas funkcii tiel.
Pri kio vi skribas, estas ilustraĵo de la deziro de la "civilizita mondo" anstataŭigi la koncepton de "fakto" per la koncepto de "subjektiva opinio pri fakto".
Altebrilas (Arată profil) 3 aprilie 2025, 13:40:20
Oni taksas laŭleĝa tion, kio ne estis kontestita de leĝa spertulo, plenumante oniajn proprajn kriteriojn...
Ni povas senfine harfendeme kajtielplui, sed tio ne antaŭenigas la diskuton.
Leopold65 (Arată profil) 4 aprilie 2025, 09:04:07
Altebrilas:Ne bezonas esti elektronikisto por diskuti pri televido. Ne bezonas esti juristo por scii, kion civitanoj atendas de juro.Daŭrigu: ne bezonas esti kuracisto por preskribi medikamenton al malsanuloj, vi ne bezonas esti agronomo por instrui kamparanojn kiel kultivi plantojn ... Nescio ne estas argumento (c) Spinoza.
Altebrilas:Ne. Oni taksas laŭleĝa tion, kio ne estis kontestita de leĝa spertulo, plenumante oniajn proprajn kriteriojn bazita sur kono de la leĝoj, kaj ne sur nescio aŭ sur la subjektiva opinio de iu. Mi ripetas: nescio ne estas argumento (c) Spinoza.
Oni taksas laŭleĝa tion, kio ne estis kontestita de leĝa spertulo, plenumante oniajn proprajn kriteriojn...
Ajna jura diskuto dependas de precizaj datumoj kaj precizaj formuloj. Ies subjektiva opinio laŭdifine enhavas grandan parton de la emocia takso kaj tre malgrandan parton de la precizaj datumoj. Ekzemple, ĉiu jura diskuto pri la komenco de la SMO komenciĝas per detala takso de la situacio antaŭanta ĉi tiun eventon kaj la diskuto baziĝas sur formala logiko (sed ne sur emocia).
Leopold65 (Arată profil) 4 aprilie 2025, 09:11:08
Rusio anoncis okazigon de SMO sur la teritorio de Ukrainio (jura ago). De ĉi tiu momento, ĉiuj agoj de Rusio sur la teritorio de Ukrainio estas laŭleĝaj. Ukrainio ne anoncis agojn sur rusa teritorio. Tial, ĉiuj armitaj ukrainoj kiuj invadis rusan teritorion ne estas soldatoj, sed banditoj el la vidpunkto de la leĝo.
Altebrilas (Arată profil) 4 aprilie 2025, 12:56:47
Neokazo de protesto ne signifas rajto. Ekzemple, se vi mortigas iun, li ne plu povas protesti. Tio ne pruvas, ke vi rajtis mortigi lin (almenaŭ en civilizita mondo).
Sen esti juristo, mi dubas, ke la rusa invado konformas al ukrainaj leĝoj.
Leopold65 (Arată profil) 5 aprilie 2025, 07:00:54
Altebrilas:Vi mise daŭrigis. Ne bezonas esti kuracisto por demandi "kiel vi fartas"; ne bezonas esti agronomo por kultivi sian ĝardeneton.Rilate al vi mem, vi povas fari kion ajn vi volas kaj demandi iun pri io. Sed tuj kiam vi komencas trudi vian interpreton de jura koncepto, tiu ĉi demagogio ne plu funkcias.
Altebrilas:Kaj denove pri via nescio kaj demagogio. La rajto, en ĉi tiu kazo, estas internacia juro, kaj se Rusio rompus internacian juron, tiam multaj internaciaj juroj iniciatus procesojn en la UN-Tribunalo pri ĉi tiu afero!
Neokazo de protesto ne signifas rajto.
Altebrilas:Demagogio ne estas argumento. Indiku precize kiujn punktojn de internacia juro Rusio rompis!
Ekzemple, se vi mortigas iun, li ne plu povas protesti. Tio ne pruvas, ke vi rajtis mortigi lin (almenaŭ en civilizita mondo).
Altebrilas:Vi timigas min... Ĉu vi vere ne komprenas, ke la rilato inter Rusio kaj Ukrainio kuŝas en la kadro de la internacia juro? Kaj kio pri la fakto, ke la leĝaj deklaroj pri la SMO inkluzivas la efikon de la Konvencio pri Militkaptitoj, kaj la silento de Ukrainio igas la armitajn ukrainojn, kiuj invadis Rusion, aspekti kiel ordinaraj banditoj?
Sen esti juristo, mi dubas, ke la rusa invado konformas al ukrainaj leĝoj.
Altebrilas (Arată profil) 5 aprilie 2025, 08:13:11
Leopold65 (Arată profil) 5 aprilie 2025, 10:28:35
Altebrilas:Kio pri la decido de Internacia Puna Kortumo pri ukrainaj infanoj ?Kio estas skribita en ĉi tiu tribunala decido?
"S-ro Vladimir Vladimirovich Putin, naskita la 7-an de oktobro 1952, prezidanto de la Rusa Federacio, estas supozeble respondeca por la militkrimo de kontraŭleĝa deportado de la loĝantaro (infanoj) kaj kontraŭleĝa translokigo de la loĝantaro (infanoj) de la okupataj teritorioj de Ukrainio al la Rusa Federacio (laŭ Artikoloj 8(2)(a)(vii)(b)8(vii)(b) de la Statuto de Romo(viii).
La krimoj supozeble estis faritaj en la okupata teritorio de Ukrainio ekde almenaŭ la 24-a de februaro 2022. Estas raciaj kialoj por kredi, ke s-ro Putin portas individuan kriman respondecon por la supre menciitaj krimoj, (i) por la faro de agoj rekte, kune kun kaj/aŭ per aliaj personoj (Artikolo 25(3)(a) kaj (ii) ekzercado de civila malsukceso de la Statuto kaj (ii) civila kontrolo pri sia statuto. armeaj subuloj kiuj faris aŭ permesis la agojn esti faritaj kaj kiuj estis sub lia efika aŭtoritato kaj kontrolo, kongrua kun supera respondeco (Artikolo 28 (b) Roma Statuto)."
Fonto
1. Neniu la jura dokumento povas enhavi la vortumon "supoze".
2. Rusio kaj Ukrainio ne subskribis la Roman Statuton, do iliaj civitanoj ne povas esti kondamnitaj de la ICC.
3. Ĉiuj provoj efektivigi ĉi tiun ICC-decidon estos rompo de Internacia Juro.
4. Kie en la ICC-Decido diras, ke internacia juro estas rompita?
Altebrilas (Arată profil) 5 aprilie 2025, 14:43:38
Ĝis nun, leĝoj ne estas reduktitaj en Esperanto. Mi esperas, ke tio baldaŭ śanĝiĝos.
Se ĉiuj landoj ne agnoskas la saman internacian juron, ĝi ne povas esti internacia. Urĝas interkonsento pri tio.
Leopold65 (Arată profil) 6 aprilie 2025, 08:40:24
Altebrilas:Juĝoto estas supozata senkulpa, ĝis kiam la tribunalo pruvas lian kulpecon (almenaŭ en juremaj landoj). La franca vorto estas "présumé".Ĉi tio estas demagogio.
Ĝis nun, leĝoj ne estas reduktitaj en Esperanto. Mi esperas, ke tio baldaŭ śanĝiĝos.
Altebrilas:Nuna internacia juro estis kreita kun la kreo de UN. Kaj ĉiuj landoj, kiuj estas membroj de UN, promesis plenumi la internacian juron. Se la lando ne volas plenumi la internacian juron, ĝi devas retiriĝi el UN.
Se ĉiuj landoj ne agnoskas la saman internacian juron, ĝi ne povas esti internacia. Urĝas interkonsento pri tio.
Pri la ICC. Estas provo krei sistemon de internacia juro bazita ne sur leĝoj sed sur reguloj (la Roma Statuto). Tial la ICC-decido referencis ne al internacia juro, sed al la internaj reguloj de la Roma Statuto.
Pri “ĉiuj landoj ne agnoskas la saman internacian juron”, mi petas vin doni ligilojn al oficialaj deklaroj de ĉiuj landoj konfirmantaj ĉi tiun vian tezon!