Příspěvky: 29
Jazyk: Esperanto
Detxa (Ukázat profil) 20. dubna 2025 4:06:18
SlavikDze:Kiel kutime altebriluloj daŭrigas altebrili anstataŭ simple primoki ĉi tiun mizeran friponaĵon.Unu el la celoj de ĉi tiu monero estas krei ligojn inter homoj. Ĉe merkatoj, memfaritaj varoj estas vendataj, kio kreas monprovizon sen krei ŝuldon kiel en tradiciaj valutoj. Ĉi tiu ekonomia sistemo en Ğ1 celas esti pli rezistema al financaj krizoj kaj kreinto de sociaj ligoj. Aliflanke, li nenion povas fari pri la senutilaj, ĝenaj rimarkoj!
Altebrilas (Ukázat profil) 20. dubna 2025 11:20:42
Mi interesiĝas pri alternativaj ekonomiaj sistemoj kaj ŝatas kompari ilin.
Se la sistemo celas rezisti al financaj krizoj, tio signifas, ke iuj homoj povas dependi de ĝi por vivi. Tial mi deziras kompreni kiuj nepraĵoj ne jam estas alireblaj per ĝi.
Ĉu tia sistemo povus anstataŭi liberalan aŭ komunisman ekonomion, aŭ nur celas resti marĝena, kiel manĝkuponoj dum kongreso?
Detxa (Ukázat profil) 20. dubna 2025 14:28:47
Ĉu ekzistas alian alternativan valuton kiu estas same sukcesa? Mi pensas ke ne.
capiscuas (Ukázat profil) 20. dubna 2025 17:52:52
La valuto estas relative nova, sed en la ok jaroj ekde ĝia kreo, ĝi jam kreskis de 59 ĝis pli ol 8000 membroj, kun centoj da lokaj interŝanĝoj okazintaj en pli ol 15 landoj. Do ĝi ne estas nur teorio aŭ marĝena eksperimenteto – ĝi efektive montras sin kiel vivkapabla alternativo estontece.
Pri la demando ĉu ĝi povas anstataŭi liberalan aŭ komunisman ekonomion – tio verŝajne dependas de la intenco de la uzantoj kaj la forto de la reto. En multaj lokoj jam eblas akiri esencajn rimedojn kiel organika manĝaĵo, ktp, do la praktika utilo de la sistemo jam estas pruvebla. Tamen, ĉu ĝi povos plenamplekse subteni vivon sendepende de la ĉefa ekonomio restos demando por estonta evoluo.
La plej bona maniero por kompreni tion estas studi la sistemon teorie kaj praktike: partopreni en lokaj retoj, proponi viajn servojn aŭ varojn, kaj eble komenci propran komunumon en via regiono. Nur per tiu reala engaĝiĝo eblas transformi viajn idealojn en realon – en aŭ ekster Esperantujo.
Kuraĝon!
Mi ĉeestos la venontan Hispanan Kongreson en Majo kaj UK-on en Brno, eble loko por fizike diskuti pri ĝi.
Leopold65 (Ukázat profil) 21. dubna 2025 7:01:28
capiscuas:Hm. Se la ĝ1 estas reale komercita sur interŝanĝoj, tiam ekzistas kurzo de la ĝ1 rilate al aliaj valutoj. Bonvolu doni al mi ligilon al la interŝanĝa retejo, kie mi povas vidi la kurzon de la ĝ1!
La valuto estas relative nova, sed en la ok jaroj ekde ĝia kreo, ĝi jam kreskis de 59 ĝis pli ol 8000 membroj, kun centoj da lokaj interŝanĝoj okazintaj en pli ol 15 landoj. Do ĝi ne estas nur teorio aŭ marĝena eksperimenteto – ĝi efektive montras sin kiel vivkapabla alternativo estontece.
capiscuas (Ukázat profil) 22. dubna 2025 11:40:03
La Ĝ1 ne estas listigita en iu ajn interŝanĝa platformo de kriptovalutoj, kaj tio jam validas dum la 8 jaroj de ĝia ekzisto. Ĉiu rajtas teorie listigi ĝin, sed en praktiko tio estas nek facila nek senkosta — do laŭ mia konkludo ne valoras la penon, ĉar la likvideco inter mono fiat/kripto kontraŭ Ĝ1 estus preskaŭ nula aŭ tre malgranda...
La kialo estas, ke la ĝuno (Ĝ1) estas senlime abunda, kun tute alia filozofio ol Bitcoin. Ĝi ne estas finhava nek spekulativa, sed male, ĝi estas ĉiutage kunkreata de ĉiuj vivaj membroj en la reto kaj uzata por interŝanĝi varojn kaj servojn.
Iam oni kreis Telegram-grupon por vendi/aĉeti junojn kontraŭ eŭroj, sed tiu grupo fermiĝis pro manko de intereso aŭ postulo.
La ĝuno ne celas esti spekulativa investilo, sed ilo por rekonekti la ekonomion al homa bezono kaj reciproka subteno. 😊
Se vi volas, vi povas partopreni en lokaj interŝanĝoj, kie oni efektive uzas Ĝ1 por manĝaĵoj, servoj, kursoj, manlaboroj ktp.
Leopold65 (Ukázat profil) 23. dubna 2025 7:07:57
capiscuas:Bonvolu diri al mi pli detale - kiel estas kreita Ĝ1 (la mekanismo de kreado)?
La kialo estas, ke la ĝuno (Ĝ1) estas senlime abunda, kun tute alia filozofio ol Bitcoin. Ĝi ne estas finhava nek spekulativa, sed male, ĝi estas ĉiutage kunkreata de ĉiuj vivaj membroj en la reto kaj uzata por interŝanĝi varojn kaj servojn.
capiscuas:Do Ĝ1 estis malpli oportuna por la uzanto ol aliaj kriptovalutoj, ĉu ne?
Iam oni kreis Telegram-grupon por vendi/aĉeti junojn kontraŭ eŭroj, sed tiu grupo fermiĝis pro manko de intereso aŭ postulo.
capiscuas:Ĉu mi ĝuste komprenis vin: la Ĝ1 estis kreita ne por esti uzata kiel valuto, sed por esti " ilo por rekonekti la ekonomion al homa bezono kaj reciproka subteno."?
La ĝuno ne celas esti spekulativa investilo, sed ilo por rekonekti la ekonomion al homa bezono kaj reciproka subteno. 😊
capiscuas:Kie mi povas aĉeti manĝaĵon por la Ĝ1? Kiom da komercaj platformoj uzas Ĝ1 kiel rimedon de pago?
Se vi volas, vi povas partopreni en lokaj interŝanĝoj, kie oni efektive uzas Ĝ1 por manĝaĵoj, servoj, kursoj, manlaboroj ktp.
capiscuas (Ukázat profil) 13. května 2025 15:52:25
Leopold65:Bonvolu diri al mi pli detale - kiel estas kreita Ĝ1 (la mekanismo de kreado)?Kiel mi menciis en la antaŭa fadenparto, la mekanismo de kreado estas "pruvo de vivo" (proof of life), kaj ĉiuj membroj (komence 59, nuntempe ĉirkaŭ 8000) kiuj apartenas al la reto de fido kunkreas la saman parton de la mono nomatan universala dividendo senpage, por ke ĝi cirkulu.
Pli da informoj ĉi tie por prezenti:
t.me/libera_mono/943
t.me/libera_mono/384
Leopold65:Do Ĝ1 estis malpli oportuna por la uzanto ol aliaj kriptovalutoj, ĉu ne?Ne tiel. Nur por la spekulantoj de kriptovalutoj kiuj volas aĉeti por poste vendi je pli alta prezo, aŭ por tiuj kiuj volas amasigi monon sen partopreni en la vera cirkla ekonomio (kiel okazas kun Bitcoin kaj ĝiaj milionoj da Hodlers).
Leopold65:Ĉu mi ĝuste komprenis vin: la Ĝ1 estis kreita ne por esti uzata kiel valuto, sed por esti "ilo por rekonekti la ekonomion al homa bezono kaj reciproka subteno"?Ne estas tiel. Ĝi estis kreita por esti uzata kiel valuto – por esti uzata, ne por esti amasigita.
Leopold65:Kie mi povas aĉeti manĝaĵon per la Ĝ1? Kiom da komercaj platformoj uzas Ĝ1 kiel rimedon de pago?En la platformoj menciitaj antaŭe, kiel girala.net aŭ gchange.fr, kaj en lokaj grupoj kiujn vi trovos en la retpaĝoj de la regionoj kaj en iliaj Telegram-grupoj.
Leopold65 (Ukázat profil) 14. května 2025 7:38:14
capiscuas:Jen oftaj frazoj por reklama kampanjo, sed ne respondas mian demandon.Leopold65:Bonvolu diri al mi pli detale - kiel estas kreita Ĝ1 (la mekanismo de kreado)?Kiel mi menciis en la antaŭa fadenparto, la mekanismo de kreado estas "pruvo de vivo" (proof of life), kaj ĉiuj membroj (komence 59, nuntempe ĉirkaŭ 8000) kiuj apartenas al la reto de fido kunkreas la saman parton de la mono nomatan universala dividendo senpage, por ke ĝi cirkulu.
capiscuas:Jen kio estas skribita sur viaj ligiloj:
Pli da informoj ĉi tie por prezenti:
t.me/libera_mono/943
t.me/libera_mono/384
"Mi ne bone komprenas vian demandon. Eble vi une legu tiun ĉi prezentadon, kiu klarigas, kio estas libera mono."
Kaj
"Jen la flugfolio"
Laŭ mi tie ne estas utilaj informoj.
Leopold65:Do Ĝ1 estis malpli oportuna por la uzanto ol aliaj kriptovalutoj, ĉu ne?Ne tiel. Nur por la spekulantoj de kriptovalutoj kiuj volas aĉeti por poste vendi je pli alta prezo, aŭ por tiuj kiuj volas amasigi monon sen partopreni en la vera cirkla ekonomio (kiel okazas kun Bitcoin kaj ĝiaj milionoj da Hodlers).[/quote]Kio estas "la vera cirkla ekonomio"?
capiscuas:Ĉiu ajn valuto havas la potencialon akumuliĝi. Alie, kiel vi povas kolekti la bezonatan monsumon por aĉeti la deziratan varon?
Leopold65:Ĉu mi ĝuste komprenis vin: la Ĝ1 estis kreita ne por esti uzata kiel valuto, sed por esti "ilo por rekonekti la ekonomion al homa bezono kaj reciproka subteno"?Ne estas tiel. Ĝi estis kreita por esti uzata kiel valuto – por esti uzata, ne por esti amasigita.
capiscuas:Bonvolu afiŝi ĉi tie rektan ligilon al la artikolo, kiu detale priskribas la mekanismon de Ĝ1-formado!