Al la enhavo

Kiu estas la plej forta? Ĉu Supermano aŭ Superhomo?

de Andreo Jankovskij, 2008-decembro-17

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-decembro-17 23:50:06

lango.gif

Kiu estas la plej forta?
Ĉu usona "Supermano" aŭ esperant-i-a "Superhomo"?

Baldaŭ ni scios la respondon!

Vidu en ĉi tiu forumo de 18.12.08!

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-18 00:11:07

Supermano, tio sonas kia mano de dio, kaj tio faris golon en piedpilka mondopokalo.

Sed superhomo estas la homo super ni, ĉu ĝi estas Dio aŭ aviadilisto?

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-18 03:08:13

Ĉi tie ni ankaŭ devas mencii superhominon, ĉar alie tuj troviĝos tiuj, kiuj kulpigos nin ke ni ne menciis.

airpath (Montri la profilon) 2009-januaro-19 21:03:07

rosto:Ĉi tie ni ankaŭ devas mencii superhominon, ĉar alie tuj troviĝos tiuj, kiuj kulpigos nin ke ni ne menciis.
Ŝajnas ke la problemo estas, ĉi-tie, inter "viro" kaj "virino"; aliece mi dirus ke "homo" farus sekve.

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-21 11:49:07

Ŝajne, airpath ne legis jenan temon: ino - malino.
(Ekzistas ja ĝis nun tiaj simplanimuloj kiel airpath) senkulpa.gif

mccambjd (Montri la profilon) 2009-februaro-02 05:20:53

Nur Superman ekzistas! Mi ankoraŭ ne vidis bildrakontojn aŭ komiksojn pri Superhomo.

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-02 10:12:16

mccambjd:...komiksojn pri Superhomo.
Legu Niĉeon. (Nietzsche)

Aŭ pri Niĉeo. Ekzemple:
>
> Mi ne komprenas la vorton «superkontinento». Ĉu kontinento, kiu apogas sin,
> kuŝas sur aliaj kontinentoj?
>
> Amike,
>
> Dmitri Gabinski

Saluton, kara Dmitri!

Ne, tiuokaze super gajnas hierakian sencon. Temas pri kontinento kiu estas
supera ol aliaj kontinentoj pro sia dimensio, ĉefe rilate al la nunaj
kontinentoj. Super tiuokaze funkcias samkiel en superhomo, koncepto kreinta
de Niĉeo. Ne temas pri homo sur alia, sed supera ol alia. Superkontinento
estas faka vorto.

Samamike,

Fernando
Estas trovita ĉe http://www.mail-archive.com/revuloj@yahoogroups....

mccambjd (Montri la profilon) 2009-februaro-05 04:48:25

rosto:Legu Niĉeon. (Nietzsche)
Mi legis Niĉeon, sed kun malfacilaĵoj: tro multaj longaj vortoj kaj nesufiĉaj bildoj. lango.gif

Cimerman (Montri la profilon) 2009-februaro-06 14:13:21

Kial tiu diskuto pri supermano aŭ superhomo?
Regas superinteligenco! Kaj kiu do estas la plej inteligenta? Kompreneble MI!

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-majo-07 02:44:15

Nu, evidente la plej forta el tiuj estas superhomo, ĉar li havas du supermanojn (kaj du superpiedojn, du superkrurojn, unu superkapon...)

Reen al la supro